Angasolka, bajkala hotelo

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

Hotelo Staraja Angasolka situas ĉe Ĉirkaŭbajkala fervojo — parto de granda Trasiberia fervojo. Laŭ informo de lokanoj, la unuaj loĝejoj aperis ĉi-tie dum konstruado de la fervojo. Tiam pleja parto de loĝantoj laboris je fervojo: kiel riparistoj, relvojgardistoj ktp. Ĉio ŝanĝis en fino de 50-j jaroj de XX jarcento. Tiam en duonjarcenta hostorio de Ĉirkaŭbajkala fervojo komencis sakvoja periodo kaj trafiko ĉesis. Vivo en la vilaĝeto ekestingis… Hodiaŭ Staraja Angasolka estas kvieta vilaĝeto surborde de Bajkalo kun hotelo kaj apuda alpinisma bazo, bona loko por ripozo kaj sporto ĉe plej granda lago de planedo.
Hotelo «Staraja Angasolka» («Malnova Angasolka») lokiĝas en pitoreska loko sur bordo de lago Bajkal. Origina naturo, belaj montaraj vidindaĵoj, malnovaj fervojaj tuneloj kaj pontoj faras neforgrseblan ripozon ĉi tie.

 

Informo

Adreso de la gastejo:

*vilaĝo Staraja Angasolka, ĉe 149 kilometro de Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Komunikiloj: Ĉe situo de la hotelo funkcias poŝtelefonoj de rusiaj kompanioj MTS, Megafon, Bilajn, Bajkalvestkom. En hotelo funkcias wi-fi interreto.

Angasolka ĉe Transsiberia fervojo

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

Ĉambroj

Angasolka, bajkala hotelo, ĉe Transsiberia fervojo

[mp_booking object=»St.Angasolka» nummax = «5»]

Kapacito de la hotelo — 36 homoj. En luksaj ĉambroj estas privata varma duŝo, necesejo. Aliaj duŝo|necesejo estas je etaĝo. Tempo de ekloĝo| elloĝo — 13:00

Aktualaj prezoj de loĝado en hotelo Staraja Angasolka (en rusiaj rubloj)

prezoj

Prezoj inkluzivas:

  • wi-fi—interreton, littolaĵon, gladilon kun gladotabulo, lavmaŝinon

 

Servoj

Ekzempla menuo en manĝejo de la hotelo:

  • Matenmanĝo — (ekde 8:00 ĝis 10:00):
    ovaĵo kun ŝinko, fromaĝo, butero, pano, teo aŭ kafo. Laŭbezone estas kuireba avenkaĉo aŭ iu alia kaĉo
  • Tagmanĝo — (14:00):
    legomsalato; barĉo kun porkaĵo, aŭ brasiksupo, aŭ soljanka (densa, pipra kaj acida supo kun viando, salitaj kukimoj, olivoj ktp) citrono, aŭ kokaĵsupo aŭ fiŝsupo kun omulo (bajkala fiŝo); kokaĵo kun fagopiro aŭ terpomo, pastaĵoj, rizo, stufita brasiko.
  • Vespermanĝo — (18:00):
    legomsalato; rizo kun viando (porkaĵo, bovaĵo, kokaĵo) aŭ rostita omulo aŭ ĝibsalmo. Laŭ mendo — fumaĵita omulo.

Tradicia rusia banejo

(maks. 16 homoj) po 600 rubloj/1 horo, min. 2 horoj. Bezonas 3 horojn por hejtado.

Amuzoj

Plej populara ekskurso de Staraja Angasolka estas laŭ objektoj de Ĉirkaŭbajkala fervojo. Ankaŭ oni povas grimpi sur najbara monteto Obzornaja («Videja monto»), de kie estas konsterna pejzaĝo de Bajkal kaj montĉeno Ĥamar-Daban, aliflanke de la lago. Alia vidindaĵo estas «Birda bazaro» — vojo tra laskado de tuneloj al rokmasivo kun loko de nestado de bajkalaj mevoj.

Loka muzeo de konata rusia verkisto kaj vojaĝanto Nikolaj Reriĥ, kiu loĝis tie ĉi dum Centra-Azia ekspedicio, estas populara kultura centro de apudbajkala turisma zono, unu el plej popularaj vidindaĵoj de Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Ĝi estas fondita en 2002 jaro laŭ iniciato de regiona organizo «Kultura krea unuiĝo de Reriĥ» de urbo Irkutsk, en 2003 la muzeo estis malfermita. En ĝi estas ses haloj por ekspozicioj. Ĉi tie estas malfermitaj ekcpozicioj, dediĉita al kreaĵoj de familio de konata de rusiaj samlandanoj — genia pentristo, filozofo kaj vojaĝanto Nikolaj Reriĥ, lia edzino, verkistino Jelena Reriĥ, pentristo kaj scientisto Stanislav Reriĥ, orientalisto Jurij Reriĥ. Unu el haloj estas dediĉita al ilia centrazia ekspedicio. La kultura ekspozicio estas funkciata kunlaborante kun pentristoj kaj fotografoj de Siberio, ĉi tie okazas ekspozicioj de reproduktaĵoj de klasika tutmonda pentroarto.

*Vintre vi povas ski, kaj glitkuri, sledi de sur glacia monteto
*Somere vi povas lui biciklon aŭ kajakon en najbara sporta bazejo. Ankaŭ estas mendeblaj ekskursoj laŭ lago Bajkal en ŝalupo.
*Apud hotelo estas rusa ortodoksa kapelo de St. Nikolao
*Estas akireblaj skiado, glitkurado, sledveturado vintre, biciklado, rokgrimpado, kajakaj veturoj, fiŝkaptado, foto-ĉasado, edziĝsoleno en la kapelo.

 

Somero 2011. Subakvista tendaro de Bajkalo Klubo «Tri mezuroj». Postrestaĵoj de de malnova fervoja akcidento estas trovitaj sub akvo proksime de la stacidomo en Staraja Angasolka ĉe Ĉirkaŭbajkala fervojo. En profundo de 40 metroj estas bone konservita vagono. Samloke estas trovitaj la pecigitaj restaĵoj de aliaj vagonoj, distorditaj reloj kaj ŝpaloj, malnovstila fusilo, tri-flanka botelo kun la surskribo «L.Ja.Stolkind.Moskvo.»

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress