Bongustaĵoj de Argentino

Por partoprenantoj de Esperanta karavano en Sud-Ameriko, kiuj sekvas vegetarismon, ekzisto en Argentino ne estos facila, ĉar la fundamento de argentina kuirarto estas diversvariaj viandaĵoj.

Sendube, la ĉefa el ĝi estas asado (asado). Originale ĝi estas nur rostaĵo, sed oni povas kompreni ĝin ankaŭ kiel festeno en amika rondo, kiu konsistas el rostitaj viando, kolbasoj, tripoj, po ĉirkau duonkilogramo por ĉiu gasto, rostitaj sur krado (parrilla) super bruligantaj karboj (a la brasa).

Asado

Asado

Ĉi tiu krado estas, verŝajne, en ĉiu argentina korto. En la vianda kolekto por asado povas esti spicaj kolbasoj ĉoriso (chorizo), budeno (morcilla) kaj argentina ĉurrasko (churrasko argentina), kiu estas ankaŭ nomata gaucho-bifsteko — granda peco da sukriĉa bovaĵo. La plej respektata persono en tiu ĉi festeno estas, certe,  asador, kiu kontrolas rostigadon, aldonas karbojn , turnas viandaĵojn siatempe, kaj rezulte ricevas sian «Aplausos para el asador» — gratulojn de gastoj.
Kuirita viando estas surmetita je la tablo kun ruĝa vino, akompanita kun salato, fritita terpomo aŭ pureo. Por tiu viando estas nepre bezonata saŭco ĉimiĉurri (chimichurri), miksita el spicaj herboj, ajlo, oleo kaj vinagro. Antaŭe ĝi konsistis el almenaŭ 22 komponantoj, sed nun ĝi estas sufiĉe pli simpla. Kvankam tio ne signifas, ke ĝi estas malpli bongusta.

Chimichurri

Chimichurri

Alia konata kuiraĵo en Argentino estas viando, bakita en kukurbo, karbonada-en-sapaljo (carbonada en zapallo), en kiu estas miksitaj terpomoj kaj persikoj, tomatoj kaj maizo, aromatikaj herboj kaj spicoj. Pro tio ĝi estas ne nur bongusta kaj satiga, sed ankaŭ aspektas tre ekzotika.

carbonada en zapallo

Carbonada en zapallo

Alia specialaĵo estas la fama argentina raguo puĉero (puchero), densa miksaĵo el diversaj viandaĵoj, legomoj (karoto, brasiko, terpomoj kaj tomatoj), faboj, maizo ktp .

Puchero

Puchero

Se vi ne havas tempon por sidi ĉe tablo, do en tiu kazo vi povas rapide intermanĝeti  per empanadoj (empanadas) , ekstreme popularaj kuketoj plenigitaj per viando kun sekvinberoj, pipro, papriko.

Empanadas

Empanadas

Elkore vespermanĝinte kun tiuj donacoj de argentina kuirarto, vi estos preta trinki iom…  ne, ne teon,  kaj nacian fortodonan trinkaĵon mateo (mate) . Trinku mateon — estas  vera rito kiu postulas specialajn akcesoraĵojnj: bolkruĉon pava (pava), kalabaso el sekigita kukurbo (calabaza), bombiĵja (bombilla) — metala ŝalmo.

Mate

Mate

Post la unua momento vi eble ne plaĉos mateon pro ĝia maldolĉeco, sed vi devas provi, ja sen ĝi via konatiĝo kun Argentino ne estas kompleta . Kaj dolĉigi plezuron vi povas per benjetoj (churros) aŭ biskvitoj (alfajores)  kun dulse de leĉe (dulce de leche) — kuirita kondensita lakto.

Fotoj de cristiancalaf, matti-lassila el Flickr

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress