Balik-ekmek, turkia specialaĵo

balikekmek
Via vizito en Istanbulo ne estos finita, se vi ne gistumos «Balik ve ekmek» aŭ simple «balik ekmek» — tre popularan manĝon. Certe, precipe populara ĝi estas inter miloj de turistoj, vizitantaj la urbon. Plej populara loko estas areo ĉe Galata-ponto, albordiĝejo Eminenju, apud samnoma haltejo de tramo.

Balik ikmek estas duontranĉita bulko kun fritita skombro, aldonitaj verdaĵoj — salato, aneto, koriandro, petroselo, kun cepo. Fojfoje ĉeestas tomatoj. Manĝu ĝin tuj, kiam fiŝo estas varma, kaj nepre aldonu citronan sukon: boteletoj de ĝi staras ĉie sur etaj tabletoj ĉe fiŝ-vendejo.

Ne estos vane, se vi aĉetos iom da salitaj legomoj: ĝi nur aldonos al via balik-ekmeko pli riĉan guston. Ĝi aspektas kiel stranga koktelo en plastaj glasetoj, sed en ĝi nur estas salitaj brasiko, kukumo kaj ruĝa peklakvo pipra. Ne eraru, misopiniante ĝin kiel sensoifiganta drinko en varmega istanbula tago — vi desapontiĝos. Sed prenu por kunmanĝi kun balik ekmek, kaj gastronomia feliĉo vin ne preterpasos.

Aktuala prezo por tiu manĝo estas ĉirkaŭ 5 turkiaj liroj, sed unu «turka sandviĉo» estas satiga manĝaĵo, kaj ĝi sufiĉas, se vi, ekzemple, ne volas perdi alvaloran tempon por vizito de restoracio. Ĝi atendos vin vespere, kaj tage vi povos komforte promeni laŭ urbo kun gvidlibro en unu mano kaj «balik ekmek» en la alia.

.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress