Hejma|Home / Filipinoj / Borakaj pretiĝas por komenco de turisma sezono

Borakaj pretiĝas por komenco de turisma sezono

Borakaj
La filipina insulo Borakaj  malfermos denove por turistoj 26an de oktobro. Tamen, nur 30% el ĉiuj hotelaj ĉambroj estos disponebla por rezervado. Lokaj aŭtoritatoj devas prezenti liston de hoteloj kiuj plenumis normojn por helpi turistojn plani iliajn feriojn. La tuta fundo de hoteloj en Borakaj havas 15 mil ĉambrojn, sed nuntempe malpli ol 5 mil konformas postulojn por gastigado.
Unu el plej popularaj plaĝaj ripozejoj en la lando fariĝis viktimo de sia populareco. Pro superplenigo de la insulo, ekestis problemoj kun saneco, kaj hoteloj kaj butikoj ĉie malobservis loĝregulojn kaj ekologiajn normojn.

Ekde 26a aprilo la prezidanto de Filipinoj nomis Borakaj “kloako”, kaj la insulo estis fermita dum duono de jaro por vizitantoj por grandskala purigado de teritorioj kaj rehabilito de vojaj infrastrukturoj kaj kanalizacio.
Nun la insulo, konata pro siaj plaĝoj kun blanka sablo, prepariĝas por komenco de turisma sezono.

Borakaj  estas malgranda tropika insulo en centra parto de la filipina insularo.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Monaĥejo en siria Maalula ekfunkciis

   La monaĥejo de St. Tekla en siria urbo Maalula denove malfermos por pilgrimantoj kaj …