Ĉinio, Rusio kaj Mongolio revivigas Grandan Tean Vojon

teavojoLaŭ informo de  sekretariejo de Internacia Turisma Asocio de Granda Tea Vojo, Ĉinio, Rusio kaj Mongolio decidis disvolvigi turisman itineron laŭ la Granda Tea Vojo. La partoprenantoj intencas malfermi por turistoj 300-jaran historion de ĉi-tiu komerca vojo, fondinte la novan vojon kiel fama turisma vidindaĵo kun internacia signifo.

Internacia turismo asocio de Granda Tea Vojo estis fondita 22 julio 2016 jaro. Sekretariejo estas establita ĉe regiono Interna Mongolio de Ĉinio, fondintoj estis ĉinaj provincoj Fujian, Jiangxi, Hunan, Hubei, Henan, Hebei, Shanxi, Interna Mongolio,  ĉefurvo de Mongolio — Ulanbatoro,kaj vojaĝantaj strukturoj de Transbaikalio, Buriatio, Irkutsk provinco de Rusio ktp.

Reprezentanto de la Komitato por evoluigo de turismo de ĉina Interna Mongolio Cheng Jiangyin notis, ke turismaj strukturoj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio laboras kune en disvolviĝo de la turisma itinero laŭ la Granda Tea Vojo. Tri landoj estas uzi plej bonajn turismajn eblecojn por plibonigi kvaliton de infrastrukturo kaj servoj, krei kondiĉojn por komfortaj vojaĝoj.

Cheng Jiangyin aldonis ke la turismaj strukturoj de la tri landoj jam tenis serion de prezentoj de turisma potencialo de la Tea Vojo, en kies nombro estis agadoj en Ĉinio kaj Mongolio, kaj ankaŭ malfermo de internaciaj aeraj- kaj fervojaj transportajrimedoj.

Bezonas rememori ke itinero laŭ la Granda Tea Vojo komenciĝas en la montoj de Wuyi, Fujian-provinco, iras tra Jiangxi, Hunan, Hubei, Henan, Shanxi, Hebei, Interna Mongolio Aŭtonoma Regiono al nordo, transiras Mongolion kaj finiĝas en Moskvo kaj St.Peterburgo. La prospero de ĉi tiu komercvojo daŭris dum tri jarcentoj.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress