Ĉirkaŭbajkala fervojo

La Ĉirkaŭbajkala fervojo (ĈBF) estas unika monumento de inĝenieria lerteco, unu el ĉefaj vidindaĵoj de la apudbaikala regiono.

Tonelo ĉe la Ĉirkaŭbajkala fervojo

ĈBF havas grandan kvanton de homfaritaj objektoj: tuneloj, pontoj, viaduktoj, apogmuroj, monumentojn de arkitekturo, sed ankaŭ diversajn monumentojn de naturo — de geologio, mineralogio, zoologio, biologio. La konstruado de fervojo daŭris de 1896 ĝis 1900 jaroj.

Konstruistoj kiuj estis lokaj loĝantoj preskaŭ mankis. Konstrua laboro estis farita de dungitoj kaj deportitoj, ĝin okupis rusaj, italaj kaj prusaj inĝenieroj. La plej malfacila kaj multekosta afero estis liverado de konstruaj materialoj.

Laŭ amplekso, malfacileco kaj kosto la fervoja konstruado ne havis ion egalan. Ne vane oni nomis ĝin «La ora buko de ŝtala zono de Rusio«. Ĉion, escepte ligno kaj ŝtono, estis necese alporti de malproksime, eĉ sablon. Trabato de tuneloj efektivigis ĉefe permane, uzante eksplodaĵon. Dum tago estis ellaboritaj ĉirkaŭ 40-50 centimetroj de tunelo. Por ĉiu kilometro de fervojo averaĝe estis elspezita po unu vagono de eksplodaĵoj.

Ĝis 1905 jaro trajnoj veturis ĝis stacio Bajkal, kaj poste estis pramitaj sur glacirompa pramo ĝis stacio Misovaja, kaj de ĝi trajno daŭris veturi al Oriento. Por transpaso de la lago Bajkalo estis uzataj glacirompa pramo «Bajkal» kaj glacirompa ŝipo «Angara». Finon de konstruado de ĈBF oni celebris per malfermo de siaspeca monumento — marmora stacidomo de stacio Sljudjanka.

Ĉirkaŭbajkala fervojo, sen troaprezo, estas la plej bela fervojo de Rusio. Aktuale fervojo inter stacioj Kultuk kaj Bajkal estas sakvojo. Post konstruo de hidroelektrejo sur rivero Angara, kaj subakviĝo de parto de la fervojo novan fervojon el Irkutsk al Bajkalo oni konstruis en valoj de riveroj Irkut kaj Olĥa. La nombro de objektoj de inĝenieria strukturo de la fervojo estas jena: tuneloj — 41.

El ĝi 40 konserviĝis: 39 estas sur historia parto de Ĉirkaŭbajkala fervojo (nun nur 38 estas uzata) kaj unu estas oriente de Sljudjanka), ŝtonaj galerioj — 16 (15 konserviĝis, nun nur 5 estas uzata), pontoj kaj viaduktoj — 248, apogmuroj — 268, monumentoj de arkitekturo — 172.

Per la rezolucio de regiona Soveto de la Popolaj Deputitoj Irkutsk en 21 decembro 1982 jaro la parto de Ĉirkaŭbajkala fervojo de stacio Bajkal ĝis stacio Kultuk estas anoncita arkitektura-pejzaĝa rezervejo kaj estas sub ŝtata protekto. Fotoj de takwing

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress