Ĉi tie startas Trasiberio

Trasiberia fervojo komencas ĉe Jaroslavskij stacio en Moskvo, unu el naŭ fervojaj stacidomoj de la urbo.

Fakte ĉi tie startas trajnoj al Uralo, Siberio, rusia Ekstrem-Oriento, kaj ankaŭ al Pekino (Ĉinio), Ulaanbaataro (Mongolio) kaj Pjongjango (Norda Koreo). Ĉiutage ĉi tie cirkulas ĉirkaŭ 300 parojn de trajnoj. Loĝantoj de nordo kaj oriento de Rusio venas al rusan ĉefurbon tra la stacio…

La unua stacidomo de ĝi estis konstruita en 1862, samjare unua trajno ekveturis for de ĝi. Dum ĝia ekzisto la stacidomo ŝanĝis nomon kelkfoje – originale nomita kiel Triunua stacidomo, en 1870 ĝi estis renomita kiel Jaroslavskij stacidomo, ĉar fervojo de ĝi atingis provincan urbon Jaroslavl. Ekde 1922 ĝis 1955 jaro oni nomis la stacidomon Norda stacidomo, kaj ekde 1955 – denove Jaroslavskij.

vokz
En 1902 –1904 jaroj estis konstruita nova konstruaĵo en novrusa stilo. Alta turo, gamo de koloroj — ĉio celas rememorigi pri densaj nordaj arbaroj. En libroj pri arkitektura historio de Moskvo priskriboj de la stacidomo plej amasas ol iu ajn aliaj stacidomoj moskvaj kune.

vagono

En la niĉo de frontono super enirejo al halo de stacidomo arkitektoro Ŝeĥtel metis bildojn de tri blazonoj de urboj, kiujn ligis Jaroslavl’a fervojo komencanta je ĉi tiu stacio. Tio estas estas St.Georgo Venkinto frapanta la diablon — por Moskvo, arkianĝelo Mikaelo — por urbo Arĥangelsk kaj urso kun hakilo — por urbo Jaroslavl.
La plej longdistanca trajno “Moskvo — Vladivostok” startas ĉi tie.

mskstolb

Apud stacidomo ĉe pasaĝerkajo kaj trakoj staras  mejlofosto kun indiko de distanco — 9298 kilometroj unuaflanke, kaj nula kilometro – de alia.

Ĝuste ĉi tie startis nia trasiberia vojaĝo al UK en Hanojo somere de 2012 jaro.
La stacidomo staras apud Komsomolskaja placo, kie ankaŭ najbaras Kazanskij kaj Leningradskij stacidomioj.
Haltejo de metroo – Komsomolskaja de “ruĝa” kaj ringa linioj.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress