Hejma paĝo / Gvidoj / Daŭras sezono de momidzi en Japanio

Daŭras sezono de momidzi en Japanio

Japanio

Kutime ni scias pri bela japana tradicio printempe renkonti floradon de arboj sakuro kaj ume. Ĝo kolektas amasojn de popolo kiuj ĝuas belajn florojn, printempan humoron kaj piknikas. Alia sezonio, aŭtuno, ankaŭ havas sian belecon, kaj aŭtune estas tre simila festo – sezono por priadmiri ruĝajn japaniajn acerojn. En japana lingvo ĝi estas nomata koyo (紅葉) – sezono de aŭtunaj folioj, de flava ginkgo aŭ pli fama – momijigari (紅葉狩り), se temo estas ĝuste pri ruĝaj aceroj.

Ĝi daŭras de mezo de septembro ĝis fino de novembro aŭ eĉ ĝis frua decembro. Ĉi tiu estas problemo: sakuroj floras pli «organizite», sed ruĝaj aceraj folioj estas ĉasemaj, kaj «ĉasantoj» bezonas iom de fortuno. En montaj zonoj kaj nordaj insuloj, ekzemple, en la plej norda japana insulo Hokkaido, ĝi komenciĝos pli frue, kaj sudo de la lando «ekruĝiĝos» ĉe fino de aŭtino.

Ĉi-tio ankaŭ dependas de vetero, do ĉiujare en Japanujo oni kompilas prognozon kiam momijigari venos al diversaj provincoj de la lando. Se vi iros al Japanio speciale por renkonti la sezonon de momiji, estu preta veturi tra tutan landon, al lokoj kie ĉi tiu sezono kulminas. Konsilo: multfoja trajna bileto JR-Pass povas esti utila por ĉi tio.

Kun alveno de aŭtuno la foliaro de aceroj akiras nuancoj de ruĝa, flava, skarlata, oranĝa, punca koloroj, floroj kaj, ju pli malalta estas la temperaturo, do des pli brilaj iĝas foliaro. Eble, ĉi tiu sezono estas eĉ pli bela ol la printempa, kaj ĝi estas ĝuste pli brila kaj kolorfurioza.

Dum ĉi tiu tempo ondo de ruĝaj folioj ruliĝas tra la tuta lando, de Hokkaido al la sudaj insuloj, lasante post si ravon kaj konsternon por tiuj, kiuj havis sukceson vidi la mirindajn kolorojn de momiji.

En Japanio estas opinio, ke homo, kiu kontemplas momiji, fariĝos pli perfekta. La sezono eniris eĉ en japana tradicia poezio:

奥山に
紅葉踏みわけ
鳴く鹿の
声きく時ぞ
秋は悲しき

En lontano de montoj
piedpremas ruĝan aceran liston
ĝemanta cervo.
Mi aŭdas ploron lian… ene de mi
tuta tristo aŭtuna.

Kie kaj kiam estas plej bona tempo por momijigari?

Prefektujo Situo Ŝajna plej bona tempo
Hokkaido distrikto
Hokkaido Muroran Meza Oktobro – Malfrua Oktobro
Hokkaido Hakodate Meza Oktobro – Malfrua Oktobro
Hokkaido Sapporo Meza Oktobro – Malfrua Oktobro
Hokkaido Daisetsuzan Nacia Parko Frua Septembro – Frua Oktobro
Tohoku distrikto
Aomori Aomori Meza Oktobro – Malfrua Oktobro
Iwate Morioka Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Miyagi Sendai Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Akita Akita Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Yamagata Yamagata Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Fukushima Fukushima Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Kanto – Koushin distrikto
Ibaraki Mito Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Tochigi Utsunomiya Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Tochigi Nikko Frua Oktobro – Meza Novembro
Tochigi Monto Nasu-dake Malfrua Septembro – Frua Oktobro
Gunma Maebashi Meza Novembro – Malfrua Novembro
Gunma Oze Naca Parko Malfrua Septembro – Meza Oktobro
Saitama Kumagaya Meza Novembro – Frua Decembro
Chiba Choshi Meza Novembro – Malfrua Novembro
Tokyo Tokyo Meza Novembro – Frua Decembro
Kanagawa Yokohama Meza Novembro – Frua Decembro
Kanagawa Hakone Meza Novembro – Malfrua Novembro
Kanagawa Kamakura Meza Novembro – Frua Decembro
Yamanashi Kofu Meza Novembro – Frua Decembro
Nagano Nagano Frua Oktobro – Meza Novembro
Hokuriku distrikto
Niigata Niigata Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Toyama Toyama Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Ishikawa Kanazawa Malfrua Oktobro – Frua Novembro
Fukui Fukui Meza Novembro – Frua Decembro
Tokai distrikto
Gifu Gifu Meza Novembro – Frua Decembro
Gifu Japan Alps Frua Oktobro – Meza Novembro
Shizuoka Shizuoka Meza Novembro – Frua Decembro
Shizuoka Monto Fuji Frua Novembro – Frua Decembro
Aichi Nagoya Meza Novembro – Malfrua Novembro
Mie Tsu Meza Novembro – Malfrua Novembro
Kansai distrikto
Shiga Hikone Meza Novembro – Malfrua Novembro
Kyoto Kyoto Meza Novembro – Malfrua Novembro
Osaka Osaka Frua Novembro – Meza Novembro
Hyogo Kobe Meza Novembro – Malfrua Novembro
Nara Nara Frua Novembro – Malfrua Novembro
Wakayama Wakayama Frua Novembro – Malfrua Novembro
Chugoku distrikto
Tottori Tottori Meza Novembro – Malfrua Novembro
Shimane Matsue Malfrua Oktobro – Meza Novembro
Okayama Okayama Meza Novembro – Malfrua Novembro
Hiroshima Hiroshima Malfrua Oktobro – Meza Novembro
Yamaguchi Shimonoseki Malfrua Oktobro – Meza Novembro
Shikoku distrikto
Tokushima Tokushima Frua Novembro – Meza Novembro
Kagawa Takamatsu Frua Novembro – Meza Novembro
Ehime Matsuyama Frua Novembro – Meza Novembro
Kochi Kochi Frua Novembro – Meza Novembro
Kyushu distrikto
Fukuoka Fukuoka Frua Novembro – Malfrua Novembro
Saga Saga Frua Novembro
Nagasaki Nagasaki Frua Novembro
Kumamoto Kumamoto Frua Novembro
Oita Oita Frua Novembro – Malfrua Novembro
Miyazaki Miyazaki Frua Novembro – Malfrua Novembro
Kagoshima Kagoshima Frua Novembro

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Lahti — urbo ĉe laga lando

Urbo Lahti (Laĥti) situas en 104 km nordoriete de finnlanda ĉefurbo Helsinki. Ĝi estas la …