Dua hejmlando de kristanismo

«.. Kaj estis por li la voĉo de fraŭlino de la turista informejo sur la strato 29 majo — «Iru laŭ la strato Saruĝa, ho, vojaĝanto, kaj atingos vi la placon Biljal.

Demandŭ ĉe la plaĉo Bilal, ankaŭ al-Zablatani nomata — «Ho, homoj, kie estas la buso al vilaĝo Sajednaja?». Kaj ekaŭdos vin homoj, kaj se komprenos, do respondos» . Kaj li vekiĝis frumatene, kaj ne obtenis matenmanĝon, kaj iris li laŭ la strato Saruĝa, mirante. Kaj alvenis li al la placo Biljal, kaj trovis tie aŭtobuson al la vilaĝo Sajednaja , malenuigis homojn la lokajn per lia babilo kaj dorsosako. Kaj pagis li al koĉero 25 lirojn kaj forveturis»

Jen alia rakonto pri alilanda vojaĝo. Kiel vi povas kompreni el enkonduko, ĝi temas pri Sirio, pri vojaĝo el Damasko al vilaĝoj Sajednaja kaj Maalula, konataj tutmonde centroj de kristanismo siria, antikvaj fontoj de kristanismo ekde apostolaj tempoj. Sajednaja estas pli proksima, ĉirkaŭ 30 minutoj de busa vojaĝo de Biljal, Maalula estas pli fora, ĉirkaŭ 50 km de Damasko. Krome tio, busoj al Maalula veturas laŭ aparta vojo, kaj ne preteiras Sajednaja, kvankam, vojo ligita la ambaŭ vilaĝoj ankaŭ ekzistas.

itineriosiria

Iuj kredas ke Sajednaja fondiĝis en tempoj de la Malnova Testamento. Laŭ opinio de kelkaj francaj scientistoj, ankoraŭ mem Noa priklis la unuajn vinberejojn en Sajednaja. Itala monaĥo, Francesco Suriano, tre konata en la Oriento, ankaŭ diris, ke Noa konstruis lian arkeon en valoj de Barzeĥ kaj Sajednaja. Historio scias ĉi-lokajn entombigojn, kiuj rilatas al 187 a.K., BC, kiam Sajednaja tiam ankoraŭ nomita Danaba, estis lcentro de la provinco. En la unua jarcento p.K. kristanismo atingis la lokon, kiu, post kiam la bizanca monarĥio adoptis la kristanan kredon, startis lian oran epokon (proksimume dum 170 jaroj) kiel centro de la episkoparo. Samtempe la nomo Danaba ŝanĝiĝis al Sajednaja, kiu signifas «ĉaso». Iuj fontoj, tamen, asertas ke aramea vorto «Sajednaja» signifas » Dipatrino.»

Vojo al Sajednaja trapasas montajn gorĝojn. Sajednaja staras sur la monteto, kaj pleimulte fama monaĥejo de Dipatrino de Sajednaja — ĉe ĝia kapo, kiu estas je 1500 m super marnivelo. Fore estas videblaj montaj pintoj sub neĝo … kaj ĝi ŝajne jam ne estas la suproj siriaj sed libanaj. Monaĥejoj kaj preĝejoj estas ĉi-tie ĉirkaŭ, kaj ankaŭ antikvaĵoj kaj olivarbaroj renkontas vin je ĉiu paŝo. De vojo supren, al monaĥejo gvidas larĝa ŝtuparo, kiu kondukas al placo antaŭ monaĥejo. Ĉi lokon povas atingi turistaj busoj, kaj plu gastoj nur piedmarŝas. Oni povas leviĝi al pordo monaheja laŭ ŝtuparoj aŭ per lifto kiu estas kaŝita en kampanilo live. La pordo estas duonstatura, do enirantoj oni vole-nevole sinklinas al sankta loko.

Grekoj-paganoj okupis la urbon al fino de la 4-a jarcento a.K, kaj enloĝiĝis tie por venontaj kvar jarcentoj. Ilia influo sur civilizacio de Sajednaja monaĥejo, etoso, kulturo kaj lingvo restis ĉi tie eĉ post falo de greka registaro kaj kresko de roma regulo en la regiono. Antikvaĵojn kiujn grekoj postlasis en la landoj, kiujn ili okupis, ne detruis nek tempo nek homoj. La grekaj konkerintoj ne ŝanĝis la nomon de Sajednaja. Ili restaŭris partojn de urbo, detruitajn dum la persa regulo kaj ankaŭ templon Danaba por uzi ĝin kiel Templo de la Suno. Sub la templo grekoj fosis en la roko kavernon, kiu nun estas nomata Kaverno de idoloj, kie ili aranĝis tombejon por pastroj de la templo, simile al kristana praktiko entombigi la pastrojn apud kaj sub preĝejoj.

Kaverno de idoloj enhavas entute 26 tombojn, ĉizitajn en roko kaj kovritajn per bildoj de idoloj kaj gravuraĵoj. Ĉiu tombo estas kovrita ankaŭ per ŝtono ĉe ternivelo, tiel la tuta tombejo situas sur sama nivelo. Statuoj kaj gravuraĵoj super pordo de la kaverno markas lokon kaj indikas la templon kiu estis konstruita sur supro de la kaverno.

En monasterio estas mozaiko de la historia sceno. Historiistoj rakontas pri evento, kiam la bizanca imperiestro Justinian la unua gvidis lian armeon kontraŭ persoj, li trairis Sirion kaj tendumis apud Sajednaja. La bizanca armeo suferis multe de manko de akvo, tiam Justinian rimarkis damaon, kaj postkuris ĝin ĝis supro de apuda monteto, kie ĝi falis, turmentita de ĉassekvo. Sed tiuj ĝi ekstaris, kaj iris al fonto kun kristalklara akvo. Ĵus Justinian pretiĝis mortigi ĝin, kiel ĝi subite fariĝis je figuro de la Benita Virgulino, brilanta per lumo eterna. Ŝi etendis ŝian manon, dirante: «Ne, vi ne povas mortigi min, Justinian, sed vi devas konstrui preĝejon por mi sur tiu ĉi monteto». Dipatrino sugestis al Justinian bildon de la eklezio, kiun li konstruados. Ĉi tiu bildo, onidire estas fidele enkorpigita en konstruaĵo de la monaĥejo de la Dipatrino de Sajednaja jam en 547 jaro.

En la monaĥejo, kiam mi vizitis ĝin, daŭras preĝo, en araba lingvo, fakte. Oni ne vendas kandelojn ĉi tie, diference de, ekz. rusiaj preĝejoj… ĝi estas akireblaj senpage sur tablo, vi povas oferi monon laŭpove kaj preni ĝin laŭbezone. La monaĥejo estas liberaleca: vi povas grimpi sur tegmento ĝia, aŭ promeni ĉie en ĝi, escepte, certe, ĉambroj de monaĥinoj, vi povas lui ĉamron kaj dormi ĉi tie, kaj partopreni en noktaj preĝoi se vi bezonas pasi pli longan tempon ĉi tie. Post monaĥejaj muroj estas malvarme kaj el fenestroj ĝiaj videblas bonega pejzaĝo. Je foto estas rimarkinda mia dorsosako staranta malproksime sur benko — oni povas lasi havaĵojn sen kontrolo, neniu ĝin tuŝos. Ĉi tiu regulo estas ordinara por Sirio, duobligita por monaĥejo. Certe en aero naĝas senso de kvieteco.

En la monaĥejo estas malgranda, malluma ĉambro, lumigita per kandeloj kaj lucernoj. Sur la orienta muro, en niĉo post arĝenta krado estas gardata ikono de Dipatrinio, kopiita de unu el kvar originalaj ikonoj, kiujn pentris la apostolo Luko. La ikono nomiĝas laŭ sia aramea nomo «Ŝaĥura» aŭ «Ŝagura», kio signifas «fama, glorinda». Super la niĉo kun ikono estas multeco de oraj kaj arĝentaj moneroj, ĉenoj, krucoj, donacitaj de pilgrimantoj danke al resaniga miraklo aŭ helpo. Krome sur muroj de la ĉambro estas amaso de malgrandaj figuroj de partoj de homa korpo: piedoj, oreloj, brakoj ktp. Ĝin lasis tie ĉi petantoj de mirakla resanigo, «por rememoro» de ilia peto…

En la preĝejo ankaŭ estas konservataj aliaj ikonoj maljunaj ekde de 5-7a jarcentoj. Antikvaj libroj diras pri multaj historioj pri mirakloj okazitaj en la preĝejo, imputante multajn resanigojn de pilgrimantojn al forto de la ikono de la Dipatrino. Ĉiun 8-an septembron gastoj el la tuta mondo pilgrimadas al la monaĥejo de Dipatrino de Sajednaja por festi la Ŝian Naskon.

Aŭtobuso de Sajednaja al Maalula fakte mankas kaj tial mi decidis fidi laŭdindan araban gastamon kaj petveturi tien. Mi ne povas diri ke mi vanas, ĉar mi atingis la vilaĝon post unu horo kaj surprizis grupon de turistoj kiuj vioaĝis en aparta aŭtobuso kaj rifuzis mian peton survojan. Do, tiu nur ankoraŭ foje montris al mi iluzion de komerca turismo. Vojaĝoj proprariskaj valoras per tio, ke vi ne havas ian zorgon de turisma agentejo sed ne bezonas ĝin. La mondo estas plena de eventualaĵoj kaj vi bezonas nur akcepti la mondon, kaj mondo akceptos vin.

Dum mia mallonga petveturo mi ŝanĝis 3 aŭtojn, diskutis arablingve kun stirantoj pri politika situacio en la mondo (malgraŭ tion ke mi scias nur kelkajn arabajn vortojn kaj frazojn), aĉetis en apudvoja vendejo kafon kun kardamono, flanan panon kaj fromaĝon ktp kaj manĝis. Kaj certe, mi vidis multe de ĉi tiu Sirio, kiu ne estas videbla el busaj fenestroj — senco, kiam vi marŝas laŭ senhoma vojo ie en siria provinco, sub varma suno, kaj nenio sonoras, nur ruĝaj montoj staras flanke… Tuj alvenas pensoj pri tio, kiel samloke dum jarcentoj same piligrimas vojaĝantoj el malproksimaj landoj… Nenien ni povas retiriĝi: post nia dorso estas Damasko.

Kaj laŭvica aŭtomobilo veturis min al eniro de Maalula. Kaj la eterna oliva arbaro ankaŭ renkontas min survoje, post kiu estas nova moskeo, ku najbaras kun antikvaj monaĥejoj. Tio neniujn emociigas tie ĉi, kaj ĉirkaŭaj rokoj estas ornamitaj per simboloj de kristanismo.

Plej fama inter turistoj allogaĵo de Maalula — ĉi tie onu ankoraŭ parolas en aramea lingvo, en tiu dialekto de la lingvo, en kiu parolis la Kristo. Ĉi tie funkcias ankaŭ instituto de aramea lingvo, kaj en la monaĥejoj povus demandi monaĥojn legi «La Patro nia» en la aramea lingvo, kiel la preĝo sonis je la tempo de la Kristo.

Tiel sonas la Patro nia en aramea lingvo

Sur supro de la roko en centro de la vilaĝo estas monaĥejo nomata Mar SarkisMonaĥejo de St Sergius (IV jarcento), Supoze, en ĝi estas du antikvaj kristanaj altaroj de la Tero — por St. Sergius kaj por St. Mario. Onidire, ĝi estis konstruita surloke de pagana templo kaj estas unu el la plej malnova funkciantaj monaĥejoj.

Alia fama vidindaĵo kaj pilgrimejo de Maalula estas Mar TaklaMonaĥejo de St. Tekla (Fekla, Thecla ktp), disĉiplino de apostolo Paŭlo. Ŝtuparo de preĝejo pasas supren, en kaverna kapelo de St. Tekla, aŭ «Umm al Bzajzat» arabe. La nomo indikas la plafonon de kiu falas gutoj de akvo, kiu rememorig pri lakto likanta de virinaj mamoj — «bzajzat». Ĉi tie St. Tekla loĝis kaj preĝis… kaj trinkis la akvon. Pilgrimantoj ankaŭ trinkas ĝin nun, lavas vizaĝon kaj kunprenas ĝin en boteloj. Nun kapelo de St. Tekla enhavas ikonon de la sanktulino, lucernojn… por eniri vi devas demeti ŝuojn.

Apudaj rokoj enhavas amason de grotoj. Oni diras, ke la grotoj estis kaŝejoj la unuaj kristanoj, kiuj leviĝis tien laŭ ŝnureskaloj kaj levigis ĝin, por neniu el persekutantoj povis atingi ilin.

Je liva flanko de la monaĥejo Mar Takla komencas konata rokfendo de St. Tekla. En hagiografo de St.Tekla estas rakonto pri ĝi:

«Doktoroj kaj sorĉistoj en Selevkio vidis, ke ĉiu malsanulo iras ne al ili, kaj rekte al Tekla, tiel ruzaj artifikoj iliaj finis. Senigitaj de ilia profito, ili malriĉiĝis kaj tre malĝojis pro tio, do ili indignis al bona kuracistino Tekla, kiu senpage resanigis tiujn, kiu venis al ŝi. Pro envio kaj kolero ili intencis instru iujn malvirtajn knabojn, por ili malhonorigis ŝin; tiel malamantoj diris inter ili: «Pura estas virgo Tekla, kaj sekve plaĉas ŝin la granda Artemisa; diino aŭskultas ŝiajn petojn kaj donas al ŝi fortojn por resanigi malsanulojn. Kaj se ŝi estos malpurigita, tiam forturnos de ŝi Artemisa, forprenos de ŝi potencon, kaj tiam denove nia kuraca arto altiĝos».
Pensante tiel, ili trovis knabojn por tia senhonta abomena afero, kaj ebriigis ilin per vino, kaj insistis ilin iri kaj senhonorigi la Taeklan. Samtempe ili donis al la knaboj multon da mono kaj promesis doni ankoraŭ pli, se ili plenumos ilian peton.
Temeraraj kaj senkredaj, ili ne sciis, ke la Tekla ne perforte de Artemisa, se de graco de la Kristo kuracas ĉiujn malsanojn! Obscenaj knaboj ebriaj obeis la doktorojn kaj sorĉistojn, kaj rapide iris al Tekla, lascivaj kaj mavaj, plenaj de malbonegaj intencoj.
Vidanta ilin, Tekla demandis:
— Knaboj! Kion vi bezonas?
Ili respondis per hontaj vortoj al ŝi. Aŭdante tion kaj kompreninte iliajn intencojn, la sankta Tekla fuĝis de ili; tiu, kiu neniam timis sovaĝajn bestojn, forkuris de senhontaj homoj. Ili postkuris Tekla’n, kiel lupoj post ŝafo. Kiam ili preskaŭ kaptis ŝin, Tekla preĝis al Dio, por Li savus ŝin de manoj de la malvirtuloj.
Tuj apuda ŝtona monto laŭ ordonio de Dio disiĝis, kaj prenis la sanktulinon en ĝia sino, kaj defendis ŝian virgecon.
La monto fariĝis ĉerko de ŝia honesta korpo: tie ŝi redonis ŝian animon en Diaj manoj. Jaroj de ŝia vivo estis naŭdek. Hodiaŭ ŝi en senfina vivo laŭdas Vivdonacinto Kristo Dio, kun la Patro kaj La Sankta Spirito glorigata hodiaŭ kaj ĉiam, kaj poreterne. Amen.»

Estas malakordo en hagiografo de St.Takla, ĉar restaĵoj de ŝi estas en la monaĥejo, kaj la varianto de la legendo diras, ke laca kaj senfortigita Tekla, fuĝanta de ŝiaj persekutantoj, preĝis al Dio, kaj per ŝiaj preĝoj roko disiĝis kaj pasis la sanktulinon en rokfendo. Tiel Tekla savis kaj la fendo ankoraŭ ekzistas kaj impresas vizitantojn.

Sur la alia flanko de Maaloula kontraŭ de la Monaĥejo de St. Tekla estas alta roko kun kruco. Loĝantoj de la vilaĝo, turistoj kaj pilgrimantoj volonte grimpas tien malgraŭ alteco. Tuta Maalula estas videbla de ĉi tie.

Ie sube de monahejo estas busa haltejo de kie malgrandaj busoj veturas al Damasko kontraŭ 50 liroj.

Kaj post kelkaj horoj mi adiaŭas Damaskon kaj la vojo kondukas min norden al la urbo Homs, en kiu, parenteze, en preĝejo Umm Zunnar (Preĝejo de Zono de Sankta Dipatrino) — unu el la plej malnovaj preĝejoj en la mondo — estas konservata alia unika kristana relikvaĵo.

[nggallery id=2]

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress