Ekskurso tra Pekino kaj Xi’an

pekino

Ekskurso tra Pekino kaj Xi’an (Siano), la nuna kaj antikva ĉefurboj de Ĉinio!

Ĉefa informo

Se vi partoprenos en nian ekskurson vi vizitos la lokojn: 1. vizitindoj en Pekino: Granda Muro ,Tian An Men placo, Imperiestra Palaco aŭ Malpermesita urbo, Ĉiela Altaro, Pekina opero, Restoracio de Pekina anaso, Zoologia Ĝardeno en Pekino,

2. vizitindoj en Siano / Xi’an (en angla): Terakota armeo, Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi’an, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto (Huashan), Flava Rivero (Hu-an-he), Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazas prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn.

Itinero

1a tago

  • Akcepto en Pekino kaj enhoteliĝo
  • Libertempo
  • Renkontiĝo kun lokaj esperantistoj

2a tago

  • Granda Muro
  • Ĉina muzeo
  • Libertempo
  • Nacia koncerto

3a tago

  • Tian-An-Men palaco
  • Malpermesita urbo
  • Zoo-ĝardeno
  • Libertempo
  • Veturo al Xi’an (per nokta trajno kun lito)

4a tago

  • Akcepto en Xi’an kaj enhoteliĝo
  • Libertempo
  • Renkontiĝo kun lokaj esperantistoj
  • Koncerto «Tang-dinastio»

5a tago

  • Antikva urba muro
  • Grandvendejoj
  • Urbocentro: islamaj stratoj
  • Prelegeto pri Hu-a tribo
  • Surstrataj noktaj amuzoj

6a tago

  • Terakota armeo
  • Mongola ruino nomata Ord Historia muzeo
  • Dayan pagodo
  • Muzika fontano

7a tago

  • Hu-a monto (Huashan)
  • Huanhe (Flava) rivero

8a tago

  • Adiaŭo
Kotizo

Ni definitivigos la kotizon interkonsiliĝe kun vi depende de viaj mendoj pri loĝado, manĝado, vizitindoj, enurba veturado, kaj nombro de viaj grupanoj. Loĝebloj varias je hotelo, gastejo aŭ loĝejo de loka esperantisto (nur en Xi’an ĝis 5 personoj). Enurbaj veturebloj: leĝera aŭto aŭ buso; aŭ publika transporto.
Kontakto

Poŝto: IKEF-Mongolio ĉe Mongola Esperanto-Societo, MN-15160, CPO, Box 2545, Ulanbatoro, Mongolio;
Poŝto: IKEF-Ĉinio kaj Xi’an Esperanto-Asocio, Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi’an, China;





Kontaktu IKEF-Turismon

Persona kaj familia nomo (nepra)

Retpoŝto (nepra)

Urbo, lando

Mesaĝo

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress