Ekskurso tra Ulanbatoro

mongoliovojagxo

Ekskurso tra Ulanbatoro-la ĉefurbo de Mongolio, kaj Naciaj Parkoj Terelj kaj Hustai! 

Ulanbatoro estas ĉefurbo de Mongolio. Ĝi estis fondita en la jaro1939 kun nomo Urgoo, ruse Urga, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree.

En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.

Nun Ulanbatoro havas 1.3 milionon da loĝantoj. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.

Ĉefa informo

Pri Ulanbatoro en Vikipedio 

Pri Mongolio en Vikipedio

  1. Terelj (en Eo Terelĝ) estas Nacia Parko nomata Gorkhi-Terelj

En Wikipedia angle

(la teksto tradukatas)

  1. Hustai (en Eo Ĥustaj) estas Nacia Parko nomata Hustain Nuruu

En Wikipedia angle 

(la teksto tradukatas)

Itinero

1a tago

  • Akcepto kaj enhoteliĝo
  • Zajsan-monteto
  • Libertempo (oni povos viziti grandvendejojn)
  • Renkontiĝo kun lokaj esperantistoj

2a tago

  • Gandan templo, centro de mongola budhismo
  • Nacia muzeo
  • Veturo al Terelj Nacia Parko (80 km)
  • Granda statuo de ĉevalrajdanta Ĉingis-ĥano (altas je 40 metroj, oni povos supreniri per lifto), sub la statuo estas muzeo.
  • Rokmonto ‘Testudo’
  • Ĉevalrajdo (ŝatantoj)
  • Reveno al Ulanbatoro
  • Libertempo

3a tago

  • Veturo al la Nacia Parko Hustai (70 km)
  • Enloĝiĝo en kampadejo ĉe la parko
  • Promeno tra pitoreskaj lokoj (dumvoje eblos renkonti  sovaĝajn ĉevalojn /Equus Ferus Przewalski/)

4a tago

  • Veturo al Gobi-dezerta loko proksime de la ĉefurbo
  • Enloĝiĝo ĉe kampadejo
  • Kamel- kaj ĉevalrajdoj (ŝatantoj)
  • Vojaĝo por rigardi arkeologiaĵojn, surrokajn  bildimagojn de antikvaj homoj, (dumvoje eblos renkonti sovaĝajn ŝafojn kaj kaprojn), ripozo en la pitoreska loko, intermonta fonto
  • Reveno al la turisma kampadejo  

5a tago

  • Veturo al Ulanbatoro (140 km)
  • Enhoteliĝo
  • Parlamenta muzeo (en la parlamenta palaco)
  • Folklora koncerto

6a tago

  • Adiaŭo.
Kotizo

Ni definitivigos la kotizon interkonsiliĝe kun vi depende de viaj mendoj pri loĝado, manĝado, vizitindoj kaj enurba veturado.

Loĝebloj varias je hotelo, gastejo aŭ loĝejo de loka esperantisto.

Enurbaj veturebloj: leĝera aŭto aŭ buso.

Kontakto

Poŝte: IKEF-Mongolio ĉe Mongola E-Societo, MN-15160, CPO, Box 2545, Ulanbatoro, Mongolio





Kontaktu IKEF-Turismon

Persona kaj familia nomo (nepra)

Retpoŝto (nepra)

Urbo, lando

Mesaĝo

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress