Ekskurso tra Xi’an

xian

Xi’an (Siano) estas la antikva ĉefurbo de Ĉinio dum la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Ĉi tie, en Xi’an komencis la Silka Vojo.

Ĉefa informo

En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Siano estis nomita Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj Fengjing (丰京|豐京) kaj Haojing (镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang elektis Sianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin Chang’an (长安|長安), kiu signifis «longan pacon».

Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Siano sub la nomo Chang’an estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj. En la printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Xi’an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis «pacon en okcidento», kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.

Se vi partoprenos la ekskurson vi vizitos la lokojn: Terakota armeo, Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi’an, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto (Huashan), Flava Rivero (Hu-an-he), Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazas prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn.

Itinero

1a tago

  • Enhoteliĝo
  • Renkontiĝo kun lokaj esperantistoj
  • Koncerto «Tang-dinastio»

2a tago

  • Antikva urba muro
  • Grandvendejoj
  • Urbocentro: islamaj stratoj
  • Prelegeto pri Hu-a tribo
  • Surstrataj noktaj amuzoj

3a tago

  • Terakota armeo
  • Mongola ruino nomata Ord
  • Historia muzeo
  • Dayan pagodo
  • Muzika fontano

4a tago

  • Hu-a monto (Huashan)
  • Huanhe (Flava) rivero

5a tago

  • Adiaŭo
Kotizo

Ni definitivigos la kotizon interkonsiliĝe kun vi depende de viaj mendoj pri loĝado, manĝado, vizitindoj, enurba veturado kaj nombro de viaj grupanoj.
Loĝebloj varias je hotelo, gastejo aŭ loĝejo de loka esperantisto (ĝis 5 personoj).
Enurbaj veturebloj: leĝera aŭto aŭ buso; aŭ publika transporto.

Kontakto

Poŝto: IKEF-Mongolio ĉe Mongola Esperanto-Societo, MN-15160, CPO, Box 2545, Ulanbatoro, Mongolio;

Poŝto: IKEF-Ĉinio kaj Xi’an Esperanto-Asocio, Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi’an, China;
 




Kontaktu IKEF-Turismon

Persona kaj familia nomo (nepra)

Retpoŝto (nepra)

Urbo, lando

Mesaĝo

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

 
 
 
 
 
 
 
 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress