Eksterlandanoj rajtos transiti Rusion senvize

rusio

Eksterlandanoj kiuj venos al Rusio per fervojo rajtos tranziti la landon senvize dum tri tagoj. Ĉi-tiun amendon al leĝo pretigis ruslanda Ministerio de Transporto.

Civitanoj eksterlandaj kiu turistas transite al la Rusa Federacio per trajno tra fervojaj transpasejoj landlimaj, malfermitaj por la internacia trafiko de pasaĝeroj, povos resti en teritorio de Rusia Federacio por 72 horoj sen vizo, deklaras la leĝprojekto. Listo de ŝtatoj, kies civitanoj rajtos uzi reĝimon de tritagaj vojaĝoj senvizaj estos aprobita de la registaro.

Oni en Ministerio de Transporto notis ke enkonduko de tritaga senviza restado en Rusio por eksterlandaj pasaĝeroj de ŝipoj kaj pramŝipoj donis pozitivajn tendencojn. Fakte, multobliĝis nombro de turistoj kaj rezulte, impostaj enspezoj al la buĝetoj ĉiunivelaj.

Faciligo de eniro de eksterlandaj pasaĝeroj de trajnoj subtenos pozitivajn tendencojn de turisma evoluo kaj kontribuos disvolvigon de turismo en regionoj de Rusio.

Certe, 3-taga senviza restado enlande ne permesos vojaĝi laŭ Trasiberia fervojo. Eksterlandanoj rajtos transiti Rusion senvize tamen en pli mallongaj itineroj, ekz el eŭropeaj landoj tra Moskvo al Ukrainio, Belorusio, Kazaĥio kaj reen.  Tiel, se tiu ĝi leĝprojekto estos  akceptita per ruslanda parlamento ĝis somero, do eŭropeaj partoprenantoj de nia Vojaĝo en Ĉinio — 2014 povos malmultekoste vojaĝi senvize tra Rusio kaj Kazaĥio ĝis ĉina landlimo.

Skemo de uzeblaj itineroj


Spekti  mapon pli grandan

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress