Eksterlandanoj vizitos Rusion por 72 horoj senvize

La Registaro de Rusio aprobis projekton de leĝo preparitan fare de Ministerio de кulturo, kiu permesos resti en Rusio por 72 horoj sen vizo al turistoj eksterlandaj, kiuj vojaĝos tra rusiaj flughavenoj transite.

aeroporto

Dek unu flughavenoj en rusiaj regionoj, prioritataj por disvolviĝo de turismo, ricevos rajton de senviza 72-hora akcepto de eksterlandanoj, diris dum gazetara konferenco vic-ministro de Ministerio de кulturo de RF Alla Manilova. La leĝo pri 72-hora senviza restado en Rusio eble estas akceptota en 2013 jaro.

La Registaro de la Rusa Federacio komence de septembro aprobis preparitan projekton de ŝanĝoj por federala leĝo «Pri Procedo por Eliro el la Rusa Federacio kaj Eniro en la Rusa Federacio». Laŭ ĝiaj postuloj, eksterlandanoj alvenontaj en flughavenoj transite dum turisma vojaĝo povos resti en Rusio por 72 horoj sen vizo. La listo de flughavenoj rajtigotaj estos indikita en aldonajoj al la projekto de la leĝo.

«Ministerio de Kulturo proponis vastan liston, kiu inkluzivas 11 flughavenojn. Sed ni komprenas ke ĝi estos reduktita laŭ objektivaj cirkonstancoj. Siajn dezirojn redonis al ni regionoj, kiuj bone konscias, kio estas ŝanco turni sian flughaveno en flughavena nodo,» — diris Manilova

Laŭ ŝiaj vortoj, la listo inkludas ĉiujn tri flughavenoj de Moskvo kaj «Pulkovo» en Sankt-Peterburgo, kaj flughaveno de Kazan’. «Tiujn flughavenojn ni akceptis tuj, ĉar estas klare, ke ĝi estas pretaj. Specife, Pulkovo baldaŭ estos nodo. Aldonis ni ankaŭ Vladivostok’on, supozante bonegajn perspektivojn de kresko (kiel en kazo de Ĥabarovsk kaj Ulan-Ude, kiu estas ankaŭ inkluditaj en la listo) de kvanto de ĉinaj, japanaj kaj sud-koreaj turistoj. Ni insistos, ke almenaŭ unu aŭ du grandaj flughavenoj de la Malproksima Oriento partoprenis por akiri la orientan turistaron kiu lasas grandan monon en nia lando, » — rakontis la vicministro de kulturo ruslanda, informas Ria-novosti.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress