Elbrus, du neĝaj kapoj de Eŭropo

elbrusq
Elbrus, grandega antikva vulkano, dormanta sub kovrilo de eternaj neĝoj kaj glacioj, inspiras admiron kaj respekton dum multaj jarcentoj. Pri tio akcentas ĉiuj ĝiaj nomoj en ĉiuj lokaj lingvoj: en nogaja lingvo – Elburus, Sinjoro de Vento; en balkara – Mingi-taŭ, Monto de Eterna Saĝo; kaj krome Beatula Monto, Monto de Feliĉo, Monto de Tago, Brilanta Monto, Ŝat-monto aŭ Pavilono, kiel nomis ĝin rusoj en XVII-XVIII jarcentoj.

La sankta monto por multaj popoloj dum jarmiloj ĝi estis, la ŝlosilo por malfermo de misteroj de civilizoj, simbolo de ĉio en tutmondo — ekde homa persisto kaj pacienco al supermonda libereco.

Neĝan ĉapon de Elbrus oni nomas Malgranda Antarkto: dun vintro vento transportas tie 100 mil tunoj de neĝo – nur 10-foje malpli ol en Antarkto vera. La deklivoj de Elbrus estas plejparte plataj, sed pli alte ol 4000 metroj la deklivo estas jam ĉirkaŭ de 35 gradoj. En okcidento kaj nordo la monto havas krutajn rokajn zonojn ĝis 700 metroj alten. La glaciaĵoj estas tranĉitaj per fendoj kaj finiĝas per glaciofaloj. Sudaj kaj orientaj deklivoj estas pli glataj. Malsupre de 3500 m estas rokoj kaj ŝtonaroj, kie oni povas eĉ somere vidi neĝon. Super 3500 metroj Elbrus estas preskaŭ tute kovrita per glaĉeroj – estas 77 de ĝi tie ĉi. La plej famaj el ili estas – Granda kaj Malgranda Azaŭ kaj Terskol. Unu el la plej grandaj glaĉeroj de Karaĉajevo-Ĉerkesio – Kjukjurtlju.

elbrus5
Laŭ origino Elbrus estas estinginta stratovulkano. Aŭ vere estinginta, aŭ, kiel opinias iuj sciencistoj nur dormanta. Historiistoj rakontas surbaze de vortoj de lokaj loĝantoj de montaro, ke pra-pra-pra-avoj iliaj vidis Elbruson fumantan. En mezepokaj kronikoj monto ankaŭ estas priskribita kiel aktiva vulkano. Tamen, oficiale la lasta erupcio datiĝas je ĉirkaŭ la unua jarcento p.K.

elbrus7
En klara vetero dukapa pinto de Elbrus estas videbla de malproksime – el diversaj regionoj de Kabardino-Balkario, Karaĉaj-Ĉerkesio, Stavropol, Kartvelio ktp… La dukapa kvinmilmetra monto leviĝas super nuboj. Monto-ŝatantoj tutmondaj estas surprizitaj, kiam ili ekscias, ke Elbrus estas je 835 metroj plej alta ol Blankmonto. Ĝi apartenas al la Flanka montoĉeno de la Kaŭkaza montaro, kaj estas konektita kun ĝi per intermonto Ĥotu-Taŭ. Elbrus sendube estas la plej alta monto de Rusio, kaj laŭ opinio de multaj esploristoj, plej alta monto de Eŭropo.

Oni diras, ke de la montopinto en klara tago oni povas vidi la Kaspian kaj la Nigran maroj, kaj eĉ la turkian marbordon.

elbrus3
Elbrus jam longdaŭre estas “mekko” por ruslandaj kaj eksterlandaj skiantoj kaj alpistoj. Surmontiĝoj ĉi tie komencis oficiale ekde XIX jarcento. La nombro de suprenirantoj, liuj atingis la montopintojn jam mezuriĝas per dekoj de miloj. Elbrus estas relative facila monto por grimpi. Laŭ la plej amasa, klasika vojo al okcidenta pinto (5642 m) povas iri ajna sana persono. Orienta montopinto (5621 m) estas pli komplika. Kompreneble, por sekura supreniro al ambaŭ montopintoj oni bezonas akompanon de profesia gvidisto.

Elbrus, du neĝaj kapoj de Eŭropo
Laŭ legendo, ni povas konsideri eĉ faman Tamerlanon kiel la konkeranto de Elbruso: lia persa biografo en la XV jarcento asertis ke dum lia kampanjo transkaŭkaza Timur grimpis sur Elbrus, kaj preĝis tie. Ĉi-tio estas legendo, kaj la unua dokumentita supreniro sur Elbrus okazis en 1829 jaro fare de ekspedicio de la Rusa Geografia Societo sub gvidado de generalo G.A. Emanuel. La unua homo kiu atingis la montopinton estas karaĉajo Killar Ĥaŝirov, loĝanto de vilaĝo Uĉkulan. Sur unu el ŝtonoj de elbrusa deklivo estis elĉizita surskrivo rememoranta, kun trovits tie sovetiaj alpistoj jam en XX jarcento.

La plej granda malfacilo de supreniro estas alteco, kaj sukcesa supreniro postulas alklimatiĝon. Ĝi okazas ĉe piedo de la monto, en setlejoj Azau aŭ Terskol, poste sur deklivo de Elbrus, ĉe altnivela ŝirmejo «Bareloj» (“Boĉki”) ĉe stacidomo Gara-Baĉi, 3800 metroj super marnivelo, aŭ eĉ pli alte, ĉe “Rifuĝejo 11” ĉe alteco de 4.100 metroj. Suprenirantoj partoprenas alklimatiĝajn promenojn – ĝis la Rokoj de Pastuĥov, situantaj ĉe alteco de 4800 metroj.

Elbrus, du neĝaj kapoj de Eŭropo

«Rifuĝejo 11»

Suprteniro kutime prenas de 6 ĝis 12 horojn, kaj por restadon sur monto homoj elspezas ĉirkaŭ unu horon. La fakto de konkero de la monto estas konfirmata per atestilo, kiun akiras ĉiuj kiuj atingis unu el montopintoj de Elbrus. Kutime oni iras al la plej alta monto de Eŭropo de junio ĝis septembro, sed pli spertaj alpistoj povas fari tion en ajna momento de jaro.

Krome alpistoj deklivojn de Elbrus volonte vizitas montskiistoj. La longeco de la plej longa skia traceo «Malnova horizonto» – Azaŭ estas 2,5 km, alteca diferenco estas 650 m. Kaj plena diferenco de alteco sur elbrusa deklivo estas ĉirkaŭ 2000 m. La subaj stacioj de telfero estas ĉe piedo de la monto, en setlejo Azaŭ.

elbrus6
Sur deklivoj de Elbrus funkcias traceoj de diversaj niveloj de komplikeco – ekde «verdaj» por komencantoj ĝis «nigraj» por spertuloj. Sed ĝenerale ĉi tie ne estas tiel grava la nivelo de skiado, kompare kun najbara monto Ĉeget, populara inter montskiistoj ankaŭ. La deklivoj de Elbrus estas pli longaj kaj pli larĝaj, por ke la novuloj pli bone devus elekti Elbruson. La oficiala sezono de skiado estas ekde septembro-oktobro ĝis la fino de majo, sed la neĝo kovras Elbruson tutjare, kaj vi povas kutime skii tie ĝis junio. Oni devas kompreni ke ju pli varma estas vetero des pli alte oni devas grimpi.

Por atingi monton Elbrus, vi devas flugi al flugĥaveno de urbo NalĉikMineralnije Vodi. Vi povas veturi tien ankaŭ per trajno aŭ interurba buso. Tiam vi devas preni taksion aŭ buson al setlejo Terskol ĉe la monta piedo, kie sitos via baza hotelo de kiu vi komencos pretigadon de supreniro.

La Vojaĝo pretas helpi al vi supreniri al Elbrus, du neĝaj kapoj de Eŭropo. Se vi bezonos tion, nur kontaktu nin.

 

Fotoj de Konstantin MalanchevPhilip Milne, Yuriy Toropin, twiga_269

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress