Hejma paĝo / Ĉinio / Esperanto-dometo en provinco Anhui

Esperanto-dometo en provinco Anhui

Esperanto-dometo en provinco Anhui
En urbo Huainan de Anhui-provinco (Ĉinio) situas Esperanto-dometo proksime al bela Bagong-monto. Ĝi estas apartamento el tri dormoĉambroj, kuirejo, duŝejo kaj salono. Ĝia posedanto, veterana esperantisto sinjoro Yang Haichun, kun helpo de kelkaj lokaj esperantistoj ordigis kaj ornamis la dometon por ke ĝi havu Esperantan etoson. Yang diris, ke la dometo povas akcepti esperantistojn el diversaj lokoj. 

Esperanto-dometo en provinco Anhui
Feliĉe, Huang Zhengsu kaj mi, esperantistoj el Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, fariĝis la unuaj gastoj ĉe la dometo. En la 24a de aŭgusto ni biciklis pli ol 120 kilometrojn de Hefei al Huainan.

Esperanto-dometo en provinco Anhui
Kiam ni atingis la cellokon, pluraj lokaj esperantistoj jam atendis nin ĉe la strato apud la dometo. Ni vespermanĝis, parolis pri la Esperanto-movado de Anhui-provinco, kaj Huang kaj mi tranoktis en la dometo. En la sekva tago, akompanate de lokaj samideanoj, Huang kaj mi vizitis la antikvan urbeton Shouxian, la lasta ĉefurbo de Chu-regno. Ĝi estas en la listo de famaj historiaj urboj de Ĉinio. Matene de la 26a de aŭgusto ni adiaŭis lokajn samideanojn en Huainan kaj bicikle revenis al Hefei. Je la oka horo vespere ni sekure atingis hejmon.

Liu Baoguo

Fotoj de Yang Haichun, Wang Yunfang kaj Huang Zhengsu

 Aldono de La Vojaĝo 

Huainan (淮南 市) estas urbo je ĉirkaŭ 100 km nodre de la centro de provinco Anhui, urbo Hefei.  Ĝi estas ligita kun ĉefurbo provinca per busoj el Huainan busa stacio, kiuj forlasas ĉiun 10 minutoj kaj atingas Hefeion posr ĉ. 2 horoj.
Loĝantaro eĝalas ĉ.  2,4 milionoj.

Famaj vidindaĵoj najbare de la urbo estas:

  • Monto Bagong kun kvardek pintoj, turisma situo kaj nacia geoparko. Ĝi estas ankaŭ unu el la naskiĝlokoj de kulturo Chu-Han, kiu lasis multajn historiajn ejojn, inkluzive de antikva batalkampo, privata ĝardeno, malnova templo, pagodo kaj monaĥejo.
  • Nacia arbarparko  Shangyao, pejzaĝujo kaj situo de multaj historiaj kaj religiaj ejojn, ekz. la antikva templo de Jin kaj Ming-dinastioj, petroglifoj, kavernoj kaj ŝtonaj pontoj, loko kie naturo kaj la konstruaĵoj harmonias.
  • Aliaj lokoj — lago Jiaogang, Maoxian Dong (kaverno de Taoísmo), Longhu parko

En 2007 jaro en la urbo oni konstruis interesan arkitekturan objekton nomitan kiel Piano Domo. La konstruaĵo konsistas el du travideblaj partoj forme de du muzikaj instrumentoj — violono kaj piano. En la violono estas ŝtuparlifto kaj en la piano ekzistas ekspozicia komplekso, en kiu por vizitantoj estas prezentataj planoj de stratoj de la urbo.

Esperanto-dometo en provinco Anhui

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Pereis kolekto de Nacia Muzeo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro

La Nacia Muzeo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro, kiu festis sian 200-datrevenon ĉi-jare, estas preskaŭ detruigita …