Estas planata prama ŝipo el Vladvostok al Ŝanhajo

fppmRusia pramŝipa firmao St.Peter Line  anoncis siajn planojn malfermi en 2016 praman itineron inter Vladivostok, Rusio kaj Ŝanhajo, Ĉinio. Supozeblas ke ĉiu el du pram-ŝipoj de la nova itinero transportos po 2300 pasaĝeroj kaj 70 ŝargaŭtoj. Prama itinero estos ronda, kun haltoj en Koreio kaj Japanio: ŝipoj cirkulos inter urboj Vladivostok — Pusano — Ŝanhajo — Nagasako — Vladivostok.

Eble ankaŭ estos efektivigita enhaveniĝo al insulo Saĥalino kaj la ĉina haveno de Tjanĝino. Investo en la projekto estas taksita ĉirkaŭ $250 milionoj. Aktuale St.Peter Line servas du tutjaraj pramaj linioj laŭ la itinero Peterburgo — Helsinko — Stokholmo — Talino en la Balta Maro. La firmao ankaŭ planas lanĉi du pramaj linioj en la Nigra Maro.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress