Hejma paĝo / Germanio / Festivalo de vinoj Wurstmarkt estas okazonta en Germanio

Festivalo de vinoj Wurstmarkt estas okazonta en Germanio


Granda festivalo de vinoj Wurstmarkt okazos en la germana urbo Bad Dürgheim ekde 7 ĝis 16 septembro.  La historio de la festivalo estas pli ol 550 jaraĝa, origine ĝi estis malgranda festo de lokaj farmistoj  honore de la Tago de Sankta Mikaelo (29-a septembro) kaj estis nomita «Wurstmarkt» («Kolbasa merkato»).

Nun la gastronomia festivalo estas okaziganta ĉiujare en Bad Dürgheim, kaj ofertas al siaj gastoj gustumadon de vino kaj tradiciajn produktojn, foirojn, spektaklojn, koncertojn ktp. Ĝenerale, ĉ. 600 000 homoj vizitas ĝin ĉiujare.
La ĉefa situo de la festo estas la centro de Bad Dürrheim, kie malfermiĝas tendoj por gustumi diversajn vinojn,  germanajn kaj fremdajn markojn ambaŭ  kaj lokajn produktojn, gastoj de la festivalo ĝuos pli ol 300 specojn de vino en 36 gustum-tendoj. 
Vidu programon en germana lingvo

La centra objekto de la festivalo estas grandega barelo — Dürkheimer Riesenfaß, kiu entenas 1.7 milionojn da litroj da vino. Dum la festivalo estas du okazontaj artfajroj, kiuj okazos la 11-a kaj 17-a de septembro ĉe la 21:00.

Vizitantoj povos atingi Bad Dürrheim per trajno de Frankfurto ĉe Majno dun 1,5 horoj. Por tiuj, kiuj volas vojaĝi per aŭto estos uzeblaj 2200 administritaj kaj 1.500 pliaj parkumejoj .

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Nova istanbula flughaveno malfermos baldaŭ

Je 29 de oktobro malfermiĝos nova internacia flughaveno (İstanbul Yeni Havalimanı) aŭ (Üçüncü Havalimanı), distance …