La Granda Kanalo de Ĉinio

La Granda Ĉina kanaloLa Granda KanaloImperiestra Kanalo – ĉine (大运河  — dà yùnhé), estas la plej longa konstruita de homoj akvovojo en la tutmondo.

Partoj de ĝi jam ekestis antaŭ pli ol 2400 jaroj, kaj jam dum la antikva epoko ĝi longis pli ol 1800 kilometorjn kaj larĝis ĝis 40 metrojn, ligante la nordon de Ĉinio ĉe la urbo Tjanĝino kun la fekunda marborda delto de la rivero Jangzio ĉe la ĉina urbo Hangĝoŭo.

Ĝi pasis altecodiferencon de 42 metroj, profundis 3 ĝis 9 metrojn kaj konsideriĝas majstroverko de la konstruarto de antikva Ĉinio. Dum la 13-a jarcento oni grave renovigis la akvovojon, kaj, post relativa malgraviĝo dum la 19-a jarcento, modernigis kaj plejparte restarigis ĝin en Ĉinio post la jaro 1949.

Pro la akvomanko en norda Ĉinio, kiu malaltigas la kanalan akvonivelon tie, ĝi tamen nuntempe ne plu havas grandan interregionan trafikan gravon.

La Granda Ĉina kanalo

La Granda Ĉina kanalo

En urbo Hangĝoŭo funkcias muzeo de la Kanalo, kaj ankaŭ en orienta parto de Pekino estas memor-parko de la Kanalo.

Segmento de la kanalo de Pekino ĝis Tjanĝino estas plene ŝlimita kaj aliaj partoj perdis mavigeblecon. Nur sude de rivero Jangzio ĝia stato esta pli kontentiganta , kaj distanco inter Suĝouo kaj Hangĝoŭo estas malfermita por navigado.  Laŭ ĉi tiu parto de la kanalo kursadas multaj ŝipoj.

Dum jarcentoj  la rivera vojo estis uzata por  transportado de varoj kaj krudmaterialoj kaj estis ĉefverko  funkcionala pli ol estetika. Rezulte,  laŭ la Kanalo konstante veturas malgraciaj barĝoj kaj bordon en multaj lokoj okupas fabrikoj. Tamen hodiaŭ de Suĝouo kaj Hangĝoŭo oni povas vojaĝi sur ŝipo.

La Vojaĝo intencas organizi internacian vojaĝon laŭ itineroj de la Kanalo kaj invintas ĉiujn al kunlaboro po efektivigi la projekton.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress