Gvidlibro Trasiberia fervojo

Startas nova projekto de La Vojaĝo –
produktado de Gvidilo pri Trasiberia Fervojo.

Trasiberia vojaĝo estas la plej populara inter eksterlandaj turistoj itinero en Rusio. Bedaŭrinde la plej konata gvidlibro  pri la Trasiberia Fervojo de serio de Lonely Planet proponas jam daŭre malaktualan informon, kaj aliaj (Trailblazer, ktp) suferas de malĝustaĵoj.

Kio estas vojaĝai kun falsa informo? Jen la risko de malsukcesa vojaĝo kaj malŝparo de mono. Oni ofte petas nin pri konsiloj pri vojaĝoj laŭ la Trasiberia Fervojo, multaj esperantistoj volus fari tian vojaĝon.

Sed kvankam jam ni vojaĝis tiel laŭ la Trasiberio, esperantaj grupoj neofte kuniĝas por vojaĝi tiel. Ni volas helpi tiujn gastojn de Rusio, kiuj volas vojaĝi sole aŭ en amika rondo.

Ni intencas solvi probemojn:

  • Malalta  nivelo de memstaraj vojaĝoj esperanlingvaj.
  • Manko de kvalita gvidlibro, kreita per lokanoj, posedantaj la lingvon, pensmanieron kaj informaron, ne disponeblan eksterlande.
  • Manko de gvidlibro en lingvo esperanto, helpanta al vojaĝantoj memfare vojaĝi laŭ plej populara itinero kaj aliaj lokoj.
  • Suferantaj de krompago komercaj vojaĝoj sub ŝirmo de esperantaj Karavanoj.  Foje ili postulas prezon propartopreno de Karavanoj egaln ĝis 3500-4000$, kio estas pli alta aŭ komparebla laŭ prezo kun komercaj vojaĝoj, sed estas pli malkomfortaj. Sed oni povas voaĝi sufiĉe pli malmultekoste, sed sufiĉe komforte, ne pripaginte monavidecon de tiuj organizantoj.

Ni intencas krei gvidlibron, metonte en ĝi la plej gravan kaj aŭtentikan informon, kiu estas bezonata dum vojaĝo. Ni planas fari esperanto-lingvan gvidlibron, tiel farante la Transiberian itineron facile atingeblan por ĉiuj homoj en la mondo esperantoparolanta.

Templimojtempo

Ni planas pretigi plenan eldonon en papera formo post unu jaro. Samtempe ĝi estos kreita kiel elektronika eldono, por uzo en poŝkomputiloj, e-librolegiloj.

Ni ankaŭ planas, ke ni povas samtempe krei  videon pri la ĉefaj allogaĵoj de la Trasiberia Fervojo.

Espereble, la projekto estos sola kaj unua eldono por praktika helpo al esperanto-vojaĝantoj, kiu intencas vojaĝi en tutmondo sen partopreno endiversaj grupaj aranĝoj, renkontoj ktp sendepende de ĝia tempo.

Loĝante ĉe Trasiberia fervojo ni vidas ke laŭ ĝia itinero vojaĝas multaj gastoj de Rusio el diversaj landoj,  sed preskaŭ neniu el ili uzas esperanton.  Tiu ĉi stato devas esti  ŝanĝigota.

Samtempe kun pretigado de la Gvidlibro ni intencas allogi servojn ĉe-Trasiberian por pli vaste uzi esperanton. Unue ni laboras pri esperantigo de informado kaj interkomunikado de hostaloj en urboj laŭ itinero de Trasiberia fervojo.

        .

Elspezojlibroj Ni havas verkistan sperton, teamon kaj teknikaĵojn por krei eldonaĵoj. Por sukcesa efektivigo de la projekto, ni kalkulis la bazajn kostojn: ĝi estas sumo de kosto de komunikado, produktado, transportado por vizitoj de la plej gravaj punktoj de la itinero kaj esploranta agado en ĝi, kaj ankaŭ teknika pretigado, redaktado kaj produktado de la Gvidlibro. Laŭ kalkulo ni bezonas por tio monsumon de 3150€. Ni deklaras, ke ĉiu subtenanto ricevos reciprokecon konforme nivelo de la donaco:

  • Iu ajn monsumo — mencion en listo de subtenantoj en niaj produktoj.
  • Monsumo 9-25€ inkluzive  — elektronikan gvidlibron pri Trasiberia fervojo.
  • Monsumo 25-35€ inkluzive — videofilmon pri Trasiberia fervojo + elektronikan gvidlibron
  • Monsumo 35-50€ inkluzive — videofilmon pri Trasiberia fervojo + paperan gvidlibron
  • Pliaj monsumoj — videofilmon pri Trasiberia fervojo + paperan gvidlibron + specialan suveniron de LV.

Parte liverado de la reciprokaĵojn estas okazonta dum UK en Seŭlo, 2017 jaro (por tiuj subtenantoj kiu vizitos la kongreson aŭ samtempe per reta/aŭ ordinara poŝta liverado).           .

 

Kiel subtenimono

Depende de la lando de donacanto ni uzas diversajn mon-sistemojn, do, por elekti plej oportunan ilon bonvolu mesaĝi al ni.

Nun ni povas akcepti rusiajn rublojn (por Rusio kaj KSŜ), ĉinajn juanojn ¥ (por Ĉinio) kaj  kaj $ por aliaj  landoj.

Por ĝustigi manieron de subteno bonvolu kontakti nin rete:





Kontaktu IKEF-Turismon

Persona kaj familia nomo (nepra)

Retpoŝto (nepra)

Urbo, lando

Mesaĝo

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

         

Subtenantoj

grupoListo de subtenantoj de la projekto Gvidilo pri la Trasiberia Fervojo

  • ..
  • ..

          .      

Plia informoinfo  

Ĉu vi havas plian demandojn? Petu la aŭtorojn de la projekto

Respondoj al viaj demandoj estas publikotaj ĉi tie.

 

                  .

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress