Hejma paĝo / Vjetnamio / Hanoi hostel

Hanoi hostel


La hostalon «Hanoi hostel» ni mem elprovis dum nia karavano al Vjetnamio en 2012 jaro.  Ĝi lokiĝas en Hanojo, distrikto Hoan Kiem kaj havas du najbarajn situojn ĉe #91C, Hang Ma strato kaj ĉe #32, Hang Vai strato.
Hostalo ĉe Hang Ma situas en trankvila areo de hanoja la Malnova kvartalo. Vespere en maĝejo je ĝia tegmento oni gustumas senpage lokan bieron, kaj matene samloke estas donata matenmanĝo:


La matenmanĝo en la hostalo estas inkluzita en kosto de loĝado.

Verŝajne ĝi ne estas plej bona loĝloko en vjetnamia ĉefurbo, sed ĝi plaĉis al mi. Tradicia vjetmania domo, po unu ĉambro je ĉiu etaĝo, komence aspektas nekomforta sed estas sufiĉe bona por trapasi tie kelkajn tagojn.

 

  • Transporto: Pli facile estas atingi hostalon piedmarŝe au per taksio aŭ motorbiciklo
  • Aldona info: Senpaga: ensaluta trinkaĵo, privata ŝranko kun seruro, littukoj kaj kovrilo, teo kaj kafo dum tago, matenmanĝo, Wi-Fi-interreto, biblioteko, mapoj kaj konsiloj, gardejpo por bagaĝo, biero dum «feliĉa horo»
  • Retejo: http://www.vietnam-hostel.com/

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.