Ĥonnin (Hongneung) arboreto, verda ripozejo

Hongneung1

Ĥonnin (Hongneung) — arboreto en orienta parto de Seulo, Sud-Koreio. Ĝi estas fondita en 1922 kiel eksperimenta forstŭmanta bazo sur historia monteto apud tombejo de reĝino Myeongseong Hvanhu. Nun arboreto okupas grandan areon ĉe  sud-okcidentaj deklivoj de la montoj Chxonĉĵansan (Chhonchzhansan). Ĉi tie estas naŭ arbarbredejoj — por foliarboj, pinoj, arbustoj kaj aliaj, kaj  tri ĝardenoj botanikaj, inkluzive kuracplantoj kaj akvaj plantoj.

Hongneung
Por vizitantoj de la arboreto estas ekipitaj  ripozlokoj.
Ene de arboreto estas Muzeo de Arbaro, kies konstruaĵo mem estas konstruita de loka ligno. En la arboreto Ĥonnin estas tri itineroj por ekskursoj, promeno tra ĉiu el kiuj daŭros tri horojn. Ĉi tie estas perfekta loko kaj fonto de pozitivaj emocioj por loĝantoj de la ĉefurbo kaj turistoj.

La arboreto estas malfermita sabate kaj dimanĉe por privataj vizitoj, kaj en aliaj tagoj estas akceptataj grupoj de lernantoj. Ĝi funkcias somere (marto—oktobro): 10:00 — 17:00, vintre (novembro — februaro): 10:00 — 16:00. 

Atentu ke vizito en Ĥonnin arboreto estas senpaga!

Adreso: 207, Cheongnyangni-2 dong, Dongdaemun-gu, Seoul-si  (서울특별시 동대문구 회기로 57 (청량리동)

Vi povas atingi arboreton per metroo, veturu laŭ branĉo #1 ĝis Ĉĥonnjani-stacio (청량리역), eliro #2 (direkte al poŝtejo Ĉĥonnjani — 청량리우체국,  tie preni buson #1215 kaj eliri ĉe 3-a busa haltejo «Ĥonnin Sumogvon/Seĉĵondevan Kinemgvan» (홍릉수목원/ 세종대왕기념관) .  Aŭ veturu laŭ branĉo #1 ĝis Ĥvegi-stacio (회기역), laŭ branĉo #6 ĝis Korjede-stacio  (고려대역), eliro #3.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress