Jekaterinburgo, urbo ĉe limo de mondopartoj

Jekaterinburg (Екатеринбург) estas ĉefurbo de Sverdlovsk’-provinco kaj plej granda urbo de za Uralo, granda fervoja ekbstacio sur Trasiberia fervojo. Ĝi situas en azia parto de la lando ĉe limo de Eŭropo kaj Azio, je 1667 kilometroj oriente de Moskvo. Urbo estis fondita en 1723 kiel centro de komerca administrado de plej granda en Rusio teritorio de minado kaj metalurgio laŭ dekreto de rusia imperiestro Peter la Unua. Kvara urbo laŭ kvanto de loĝantaro (post Moskvo, St. Peterburgo kaj Novosibirsko) en Rusio, en la urbo 1,353,546 loĝantoj, ĝi estas unu el 11 urboj-«milionuloj» en Rusio.

Jekaterinburg estas tria transporta centro en Rusio, kie kunvenas 6 federalaj aŭtotraceoj kaj 7 fervojaj linioj. En urbo estas granda internacia flughaveno, ligita per rektaj flugitineroj kun grandaj urboj de Rusio kaj Romo, Prago, Vieno, Frankfurt-am-Main, Pekino, Helsinko ktp. Ekaterinburg hodiaŭ estas granda komerca kaj turisma centro de Rusio, la ejo de internaciaj konferencoj de Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro kaj BRIC.

En urbo funkcias konsulejoj ĝeneralaj de Azerbaiĝan, Belorusio, Bulgario, Britio, Hungario, Vjetnamo, Germanio, Kirgizio, Ĉinio, Usono, Taĝikio, Francio, Ĉeĥa Respubliko kaj ankaŭ Honoraj Konsuloj de Armenio, Aŭstrio, Hungario, la Demokratia Respubliko de Kongolo, Italio, Mongolio, Sejŝeloj, Suda Koreo.

La plej famaj nomoj ligitaj kun Jekaterinburg estas la lasta rusia caro Nikolao la Dua, kiu estis pafmortigita tie ĉi kun lia familio en 1918 kaj la unua rusia prezidanto Boris Jelcin, kiu loĝis en Sverdlovsk (nomo de la urbo dum la Sovetia periodo) de 1950 al 1985, kaj estis la estro de la provinco.

En 1990-j jaroj de pasinta jarcento la urbo estis konata centro de disvastigo de esperanto en Sovetunio, kelkfoje ĉi tie estas organizitaj internaciaj renkontoj Eŭropo-Azio kaj regionaj renkontoj, funkciis e-eldonejo kaj redakcio de ĵurnalo Ruslanda esperantisto.

Somere de 2012 jaro la urbon vizitis grupo de Karavano al Hanojometroo-ekb

En Jekaterinburg funkcias preskaŭ ĉiuspeca publika transporto: aŭtobuso, trolebuso, tramo, taksio, metroo kun 1 linio/7 stacioj (vidu skemon de metroo + lokaj trajnoj).

Kiel atingi?

Fluge el Moskvo al flughaveno Kolcovo (ĉirk. 2 horoj) aŭ el aliaj punktoj, trajne el Moskvo, ĉirk. 30 horoj. Ankaŭ Jekaterinburgo estas ligita per interurbaj kaj internaciaj busaj itineroj kun najbaraj urboj de Rusio kaj Kazaĥio — Perm, Ĉeljabinsk, Ĥanti-Mamsijsk, Iĵevsk, Kurgan, Magnitogorsk, Solikamsk, Ŝadrinsk, Tjumenj, Ufa, Karaganda, Kustanaj.

Fluge el Moskvo al flughaveno Kolcovo (ĉirk. 2 horoj) aŭ el aliaj punktoj, trajne el Moskvo, ĉirk. 30 horoj. Ankaŭ Jekaterinburgo estas ligita per interurbaj kaj internaciaj busaj itineroj kun najbaraj urboj de Rusio kaj Kazaĥio — Perm, Ĉeljabinsk, Ĥanti-Mamsijsk, Iĵevsk, Kurgan, Magnitogorsk, Solikamsk, Ŝadrinsk, Tjumenj, Ufa, Karaganda, Kustanaj.

Kie loĝi?

  • Bolŝoj Ural hotelo, («Большой Урал»),  Jekaterinburgo,  Krasnoarmejskaja str. 1,Tel: +7(343) 310-02-43, 343-00-43, 350-68-96 Retejo: http://www.b-ural.ru/
  • Meeting Point hostalo, Jekaterinburgo, Malyŝeva str.87, loĝ. 73.Tel. +7 9226070033 (Jekaterina, ruse, ange)
  • Marins Park,  hotelo,  Jekaterinburgo, Ĉeljuskincev str, 106Tel: +7(343) 214-30-00 Retejo: http://sv-hotel.ru/

Kie manĝi

  • Bakejo «Paul Bakery» («Поль Бейкери») Jekaterinburgo, Karl Libkneĥt str, 23Tel: +7 (343) 371-41-18, +7 (343) 379-33-55Malfermita: 09:00—21:00
  • Rapidmanĝa restoracio «Subway», Jekaterinburgo, 8 marta str. 8Tel: +7 (343) 377-66-81, 8 (800) 555-44-49 Malfermita: 09:00—24:00 Metroo stacio «Ploŝĉadj 1905 goda» Retejo: http://www.subway.ru
  • Manĝejo, sennoma sed malmultekosta. Jekaterinburgo, Ĉeluskincev str, 25 Tel: +7(343) 353-58-68 Malfermita: 07:00—21:00 Metroo stacio «Uralskaja», tramo, buso ktp — «Fervoja stacidomo»

Amasas manĝejoj ĉe promenstrato Vájnerov apud centra placo, urba administrejo.

Kion vidi

  • La unua fervoja stacidomo, konstruita en 1878 kaj muzeo de historio, scienco kaj teknologio de la fervojo, lokita en ĝi.  Sur apuda placo estas kolekto de belaj skulptaĵoj pri fervojaj temoj — proksime al la nova fervoja stacio.

oldastacidomo

  • Monumento por landlimo de Eŭropo kaj Azio proksime al urbo.

  • Preĝejo Templo- sur-sango por Honoro de Ĉiuj Sanktuloj brilegintaj en Rusio, aŭ simple Templo-sur-sango — la plej fama preĝejo de ortodoksa eklezio en Jekaterinburgo, konstruita sur la loko de ekzekuto de la lasta rusa imperiestro Nikolao la II kaj lia familio.

ekbmonument

  • Muzeo de urba tramo — Jekaterinburgo, Stepan Razin str., 51 Tel: +7(343) 257-13-19, (343) 257-23-41, retejo (ruslingve), malfermita je lundo, merkredo, vebdredo ekde 13 ĝis 17 h.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress