Karavano al Azia kongreso 2016

Ĉefa informo

karavanoak8 Ekde 3-a ĝis 6-a novembro de 2016 jaro estas okazonta 8-a Azia Kongreso en urbo Quanzhou en la provinco Fujian, Ĉinio. La Vojaĝo anoncas projekton — Karavanon al 8-a AK en Ĉinio por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ fama Trasiberia fervojo (9298 km/ 4,607 mejla), la plej longa fervoja itinero en la mondo.  Laŭ baza plano Karavano startos en Moskvo,  trapasos eŭropean parton de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Vologda, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude.  Poste ni turnos nin al ĉefurbo de Mongolio — Ulanbatoro, kaj poste veturos al Pekino, Ĉinio.  El Ĉinio ni veturos al urbo Quanzhou per rapida trajno. Atentu ke ni nun pretigas vojaĝon kaj ĉiu pli detala informo aperos ĉi tie tuj kiam ĝi estos ĝustigita. Do ne evitu vizitu la paĝon reen por ricevi aktualan informon.  

Itinero

 

Plano po tagoj

Dato Tago Loko Agado Aldone
20.10 ĵaŭ Moskvo Renkonto en fughaveno, enloĝigo, vespera promeno                                      
21.10 ven Moskvo Ekskursoj en Moskvo  
22.10 sab Moskvo Ekskursoj,  vespera forveturo laŭ Trasiberia fervojo  
23.10 dim trajno Veturado en trajno el Moskvo al Jekaterinburgo  
24.10 lun Jekat. Ekskursoj en Jekaterinburgo: limo de Eŭropo k Azio, Elcin-centro, La Templo-sur-sango (lasta rusia caro). Forveturo al Irkutsk.  
25.10 mar  trajno  Veturado en trajno el Jekaterinburgo al Irkutsk laŭ Trasiberia fervojo.  
26.10 mer  trajno  Veturado en trajno el Jekaterinburgo al Irkutsk laŭ Trasiberia fervojo.  
27.10 ĵaŭ  Irkutsk Ekskursoj en Irkutsk. Vespere forveturo al Ulan-Ude  
28.10  ven Ulan-Ude
Ulan-Bator
Alveno en Ulan-Ude, buso al Ulanbatoro, Mongolio. Enloĝigo.  
29.10  sab Ulan-Bator Ekskursoj en Ulanbatoro.  Forveturo al Erljano, Ĉinio*  *Laŭpove — forveturo rekte al Pekino
30.10 dim Erliano Alveno en Erljano. Tagmanĝo. Muzeo de dinosaŭroj. Vespere buso al Pekino.  
31.10 lun Pekino Ekskursoj: Imperiestra rezidenco Gugun («Malpermesita urbo»). Templo de Ĉielo. Gustumo de Pekina anaso.  
01.11 mar Pekino la Granda muro. Ceremonio de mallevigo de ŝtata flago ĉe placo Tian An Men.  
02.11 mer trajno Trajno al Quanzhou. Alveturo, Enliĝigo.  
03.11 ĵaŭ Quanzhou  Malfermo de la 8-a Azia kongreso  

La plano estas anticipa (baza) kaj povas esti parte ŝanĝigota.

 

Vidindaĵoj

Laŭ anticipa plano nia karavano startos en oktobro el Moskvo kaj atingos Ĉinion post ĉirk. du semajnoj. Laŭ ĉi-tiu varianto ni vizitos jenajn situojn:

Moskvo

krpl Ekzistas tri versioj de nomorigino kaj interpreto de nomo de ruslanda ĉefirbo – Moskva. La unua, plej ofte uzata diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do niaj prauloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino.  La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama — bova vadejo. Plurfoje oni pruvis, ke jam dum neolita epoko ĉi-tie estis loĝejaro de ĉasistoj, fiŝkaptistoj, brutbredistoj ktp, ĉiuj bone komrenis ĉefan oportunecon de la loko pro la rivero Moskva, kiu estis somere navigebla kaj vintre transformiĝis je bona sleda vojo el fortika glacio. Skribaj kronikoj unue mencias Moskvon en la jaro 1147, kiam princo Jurij (Georgo) Dolgorukij renkontiĝis ĉi-tie kun lia aliancano princo Svjatoslav kaj organizis grandan bankedon. Al li plaĉis la vilaĝeto situanta sur alta, maldekstra bordo de Moskva rivero nomata Borovickij monteto, kiu taŭgis por fondi tie fortikaĵon. Do la urbo estis nomita samkiel la rivero laŭ ordono de la princo. Dum nia vizito al Moskvo ni vizitos ĉefan placon de la lando:Ruĝan placon kun Katedralo de Sankta Bazilio kaj Maŭzoleo de Lenin,  apudan Kremlon, rezidencon de ruslanda prezidanro, kaj fotos tie ĉi apud Caro-Kanono kaj Caro-Sonorilo. Ni vidos Moskvan ŝtatan universitaton,  kies studento estis iam fondinto de lingvo erosperanto L.Zamenhof, vagados laŭ subteraj palacoj de moskva Metroo, grimpos Ostankino-televidturon ktp. Poste ni startos vojaĝi laŭ fama Trasiberia fervojo de Jaroslavskij stacidomo, de kiu startas ĉiuj plej longaj trajnaj itineroj al Fora Oriento de Rusio kaj najbaraj landoj: Mongolio, Ĉinio, Norda Koreio. Trajno bezonas ĉ. semajnon por atingi bordon  de Pacifiko, traveturante  9298 kilometra Trasiberia fervojo.

bolshoihssmsk02msk01

 

 

 

 

 

Jekaterinburgo

ekb-hram Poste ni trajne atingos urbon Jekaterinburg, ĉefurbo de Sverdlovsk’-provinco kaj unu el plej grandaj urboj de la Uralo, granda fervoja stacio sur Trasiberia fervojo. Ĝi situas en azia parto de la lando ĉe limo de Eŭropo kaj Azio, je 1667 kilometroj oriente de Moskvo. Urbo estis fondita en 1723 kiel centro de komerca administrado de plej granda en Rusio teritorio de minado kaj metalurgio laŭ dekreto de rusia imperiestro Petro la Unua. Dum jarcentoj la provinco estis konata minejo kaj ferproduktejo de Rusio kun propraj tradicio. Ĉi tie ni vizitos muzeojn de la urbo kaj limon inter du mondopartoj — Azio kaj Eŭropo. Espereble ni sukcesos viziti ne nur Jekaterinburgon, sed ankaŭ aliaj lokoj de la regiono, kiujn atingas raraj vojaĝantoj eksterlandaj. La plej famaj nomoj ligitaj kun Jekaterinburg estas la lasta rusia caro Nikolao la Dua, kiu estis pafmortigita tie ĉi kun lia familio en 1918 kaj la unua rusia prezidanto Boris Jelcin, kiu loĝis en Sverdlovsk (nomo de la urbo dum la Sovetia periodo) de 1950 al 1985, kaj estis la estro de la provinco. En 1990-j jaroj de pasinta jarcento la urbo estis konata centro de disvastigo de esperanto en Sovetunio, kelkfoje ĉi tie estas organizitaj internaciaj renkontoj Eŭropo-Azio kaj regionaj renkontoj, funkciis e-eldonejo kaj redakcio de ĵurnalo Ruslanda esperantisto. En 2012 jaro  nia pasinta karavano jam vizitis la urbon kaj ekskursis en ĝi dum plena tago.

ursoekb02ekb04ekb03

 

 

 

 

 

Trajna vivo

El Jekatrinburgo ni veturos orienten, tra kilometroj, riveroj, urboj kaj vilaĝetoj de granda Trasiberio, ĉefvojo fervoja,  kiu konektas eŭropean parton de la lando kun Siberio kaj Ekstrema Oriento. Ni veturos preter provincaj ĉefurboj Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk kaj  Irkutsk. Laŭvoje vi havas ŝancon konatiĝi kun vera vivo de ruslanda popolo, spektante ĝin senpere, gustumante la saman manĝon ktp.

Dum kelkaj tagoj trasiberia trajno estos via hejmo. Do, vi rajtas scii, kiel ĝi estas aranĝigta. Unue legu skizon pri vagonoj de rusiaj fervojoj.  Vizitu ankaŭ virtualan konatiĝon kun la trajno ĉe retejo de Ruslandaj Fervojoj (anglalingve, 3D). Manĝado en trajno eblas aŭ en vagono-restoracio aŭ el manĝo provizita anticipe. Eblas ankaŭ liverado de manĝo el vagono-restoracio al pasaĝero.

Bajkalo

Laŭvoje ni ripozos surborde de lago Bajkalo — plej granda en mondo akvujo de sensala akvo. Ĉi tie vi povos partopreni popularan ŝatokupon de ruslandanoj — rusan vaporan banejon — banja kun folifaskoj, kvaso (pana trinkaĵo), herba teo kun mielo kaj aliaj aldonaĵoj. Ĝin pretigos por ni oficistoj de Bajk-Ĥan, hotelo en pitoreska loko ĉe bordo de lago. Dum restado apud la lago vojaĝantoj povos ekskursi trajne laŭ bela Ĉirkaŭbajkala fervojo aŭ ŝipe laŭ lago kun ekskurso laŭ la Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Ulanbatoro

mong-big Post Bajkalo ni daŭros nian veturadon ĝis urbo Ulan-Ude, de kie ni veturos trajne/buse ĝis ĉefurbo de MongolioUlanbatorio, kie ni ekskursos: vizitos monumenton de Ĉingis-Ĥano, grandan monahejon Gandan, muzeon de vaksfiguroj de Ĉingis-ĥano, promenos laŭ urbo ktp. mongolia1

 

 

 

 

Pekino

pekinsk El Mongolio trajne aŭ trajne/buse  ni veturos al Pekino de kie post ekskursoj veturos per rapida trajno ĝuste al Quanzhou, trajno bezonos por tio 10 horojn kaj traveturos dum la tempo 1982 kilometrojn.

Utilaĵoj

 

backpack

Vizoj

por viziti landojn laŭ itinero de la Karavano vi verŝajne bezonos vizojn. Vizaj postuloj de la landoj estas videblaj ĉi-tie:

Laŭpove ni subtenos karavananojn per invitiloj por ricevi vizojn de Rusio, Mongolio.

Loĝejoj

Por malpligrandigi elspezojn por la Karavano ni laŭpove uzos malmultekostajn loĝejojn kaj hostalojn.

Bagaĝo.

Kompreneble, karavananoj intencos splendi dum UK je siaj belaj vestaĵoj. Tamen ni akcentas, ke ju pli da valizoj vi kunprenos, des pli malfacila estos via vojaĝo. Ni havas sufiĉan sperton de samnivelaj vojaĝoj kaj asertas ke plej komforta bagaĝujo estas dorsosako! Ĝi estas komforte portata, kaj lasas manojn neokupitajn.

Klimato

Preskaŭ ĉie laŭ la itinero en julio estas varma vetero. Tamen kunprenu sveteron aŭ varman jakon por Bajkalo aŭ similaj lokoj kun nestabila vetero.

 

Elspezoj

Prezoj de la vojaĝo estas kalkulataj

 

Regulilo

Atentu, ke ĉiuj vojaĝantoj havas egalajn rajtojn dum vojaĝo. Do, antaŭ starto (kaj eĉ dum vojaĝo) bonvolu pripensi, ĉu via agado dum vojaĝo ne faros problemojn por viaj kunvojaĝantoj?

Pri kio temas?

Ekz., multaj homoj ŝatas belajn vestaĵojn kaj ŝanĝas ĝin laŭvole. Sed vi devas porti viajn vestaĵojn mem, kaj kunpreni tiun kvanton, kiun vi sukcese portos sen aldona helpo. Se vi ne povas mem porti viajn valizojn, kiu do portos ĝin por vi? Por solvi tiun ĉi problemon ni insiste rekomendas al vi preni unu grandan valizon anstataŭ 2-3 malpli grandaj. Sed plej komforte vi sentos vin kun dorsosako, kiu donas plejan liberecon dum vojaĝo.

Surbaze de nia sperto ni estas devigataj postuli, ke ĉiuj intervuoj, pri kiuj lokaj amaskomunikiloj, verŝajne, petos vin, povas esti efektivigataj nur kadre de projekto de Karavano de La Vojaĝo kun nepra mencio. Tiel, vi devas informi ke ne «mi kun amikoj vojaĝas al UK», sed tamen «Ni kun amikoj partoprenas karavanon de La Vojaĝo laŭ Trasiberia fervojo» aŭ «Karavanon de La Vojaĝo al Koreio». Kompreneble, ĝi povas esti nekomforta, sed tio estas parto de nia informa politiko, kiu celas plian rekoneblecon de nia projekto.

Ni salutas viajn proponojn, rimarkojn kaj aldonojn al la projekto de karavano al Seulo, kaj invitas vin partopleni ĝin. Por tio vi bezonas aliĝi:





Aliĝilo de Karavano al la 8a Azia kongreso — en Ĉinio

Persona kaj Familia nomo (nepra)

 Viro Virino

Retpoŝto (nepra)

Telefono kun landa kodo (nepra)

Urbo, lando

Naskiĝdato

 Mi estas vegetarano Mi ne estas vegetarano

Aldona mesaĝo (se bezonas)

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

Listo de aliĝintoj estas publikota sen indiko de nomoj de karavananoj, por protekti niajn kunvojaĝantojn kaj eviti eblajn fiuzojn de la datumo.

Se vi volas nur kontakti nin vi povas uzi mesaĝilon aŭ telefonon 

 

Pri Quanzhou

quanzhou-02 Antikva urbo Quanzhou en provinco Fujian, Ĉinio, apud Formozo-markolo, je ĉirk. 140 km al sud-okcidento de Fuĝoŭo. Urbo startis kiel granda marhaveno dum periodo de  dinastio Tang (618-907 jaroj р.K). Ĉe dinastio de Yuan (1279- 1368) ĝi estis plej granda haveno, konata en tutmondo. Ĝuste ĉi tie komencis la mara Silka Vojo, kiu konektis Ĉinion kun landoj de Sud-Orienta Azio kaj la Proksima Oriento. Arabaj komercistoj konis ĝin ankaŭ kiel Zaitun. Verŝajne ĝin vizitis en sia tempo Marko Polo. Jarojn poste haveno perdis sian signifon pro malprofundiĝo de la haveno kaj pirataj razioj. Pri pasintaj tempoj rememoras por vojaĝantoj antikvaj preĝejoj kaj granda moskeo de 1009 jaro sur strato Tumen-cze.

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress