Sudamerika Karavano al Argentino’2014

La Vojaĝo kaj brazilaj kolegoj invitas vin partopreni je Karavano al Bonaero somere de 2014 jaro!

Busa karavano al Bonaero

La itinero planata egalas ĉ. 9000 km kaj trapasas 4 landojn — Brazilon, Urugvajon, Argentinon, Paragvajon kaj 10 brazilajn ŝtatojn («Distrito Federal», «Minas Gerais», «Espírito Santo», «Rio de Janeiro», «São Paulo», «Paraná», «Santa Catarina», «Rio Grande do Sul», «Mato Grosso do Sul» kaj «Goiás»).


Rigardi Karavanon al Bonaero sur pli granda mapo

La Karavano startos el Braziljo-DF 18-an de julio de 2014 kaj revenos 6-an de aũgusto de 2014 jaro, do, ni vojaĝos dum 20 tagoj. Ni vojaĝos en nova kaj tre komforta buso, kun tualeto, TV, DVD, seĝo-litoj.

Laŭtaga horaro
de la Karavano al Bonaero

  • 18 julio, vendredo — renkonto kaj ekskursoj en Braziljo (Ĉefurbo el Brazilo). Nokta vojaĝo al Belo-Horizonto (Ĉefurbo el Ŝtato «Minas Gerais»)
  • 19 julio, sabato — renkonto kun minasaj esperantistoj kaj ekskursoj en Belo-horizonto. Nokta vojaĝo al Vitorio (Ĉefurbo el Ŝtato «Espirito Santo»)
  • 20 julio, dimanĉo — renkonto kun kapiksabaj esperantistoj kaj ekskursoj en Vitorio.  Nokta vojaĝo al Rio de Ĵanejro (Ĉefurbo de Ŝtato «Rio de Janeiro»)
  • 21 julio, lundo — renkonto kun kariokaj esperantistoj kaj ekskursoj en Rio de Ĵanejro. Nokte vojaĝo al San Paũlo (Ĉefurbo de Ŝtato «São Paulo»)
  • 22 julio, mardo — renkonto kun paũlistaj esperantistoj kaj ekskursoj en San Paŭlo. Nokte vojaĝo al Kuritibo (Ĉefurbo de Ŝtato de «Paraná»)
  • 23 julio, merkredo — renkonto kun paranaj esperantistoj kaj ekskursoj en Kuritibo. Vespere vojaĝo al Florianopoliso (Ĉefurbo de ŝtato «Santa Catarina»)
  • 24 julio, ĵaŭdo — renkonto kun katarinanoj esperantistoj kaj ekskursoj en Florianopoliso. Matene vojaĝo al Porto Alegro (Ĉefurbo de Ŝtato «Rio Grande do Sul»).  Renkonto kun gauksoj esperantistoj kaj ekskursoj en Porto Alegro. Nokte vojaĝo al Montevideo (Ĉefurbo de lando Urugvajo)
  • 25 julio, vendredo — renkonto kun urugvaia esperantistoj kaj ekskursoj en Montevideo.  Nokte vojaĝo al Bonaero (Ĉefurbo de lando Argentino)
  • 26 julio ĝis 02 aŭgusto — restado en Bonaero por partopreni de la 99-a UKE
  • 02 aûgusto, sabato — Nokte vojaĝo al Asunsano (Ĉefurbo de lando Paragvajo). Renkonto kun paragvaiaj esperantistoj kaj ekskursoj en Asunsano
  • 03 aûgusto, dimanĉo — Nokte vojaĝo al Foz de la Igũasuo (Urbo de Ŝtato de «Parana-BR»). Renkonto kun urbanoj de «Foz do Iguaçu» kaj ekskursoj en fama aqvofalo «Cataratas do Iguaçu»
  • 04 aûgusto, lundo — Nokte vojaĝo al Campo Grando (Ĉefurbo de «Mato Grosso do Sul-BR»). Renkonto kun urbanoj de Campo Grando kaj ekskursoj traurbo.
  • 05 aũgusto, mardo — Nokte vojaĝo al Gojanjo (Goiânia ĉefurbo de «Goiás»).  Renkonto kun gojasaj esperantistoj kaj ekskursoj en Gojanjo.
  • 06 aûgusto, merkredo — Matene vojaĝo al Braziljo. Alvenado al Braziljo kaj fino de la Karavano.

La vojaĝo kostos 700 EurojUS$900 por persono.
La prezo enkluzivas veturado, ekskurson, kafon, trinkakvon, sed ne enklizivas manĝon, pro diversaj gustoj kaj preferoj. Manĝo estas okazigota en popolaj malmultekostaj manĝejoj. Same ne estas inkluzita tranokto en Bonaero, por tio estas okazigota malmultekosta gastejo.

Por 10 personaj varbataj, la varbanto rajtas ricevi unu senpagan.

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress