Karavano: limo meze de lando

ekat

Post ĉirkaŭ 30-hora veturado en nia unua trajno laŭ Trasiberio nia Karavano atingis Jekaterinburgon. Monumento "Landlimo de Eŭropo kaj Azio" ĉe TrasiberioDum matena tumulto kun preparo al eltrajniĝo preskaŭ neniu rimarkis, kiam nia trajno trapasis limon de du mondopartoj — Eŭropo kaj Azio.  Ĉi tiu monumento dekstre de la trajno preterflugis momente, sed karavananoj ellitiĝis, vizitis lavejon kaj pakis valizon. Ĉi tage ili havis sufiĉe densan programon de ekskursoj: laŭplane estis vizitota situo de alia, pli granda monumento ĉe landlimo de Eŭropo kaj Azio,  al preĝejo «Templo-sur-sango» — la plej fama preĝejo de ortodoksa eklezio en Jekaterinburgo, konstruita sur la loko de ekzekuto de la lasta rusa imperiestro Nikolao la II kaj lia familio… Ankaŭ estis vizitota Centro de la unua ruslanda prezidanto Boris Jelcin, muzeo de ortodoksa ikona pentroarto ktp ktp. Karavananoj lasis valizojn en najbara al stacidomo hotelo, matenmanĝis tie, kaj buse forveturis sub gvido de  Rita Ĥusanova, esperantistino el Jekaterinburgo.

Marins park hotelo Jekaterinburg Trasiberio Ve, aŭtoro de la raporto tiun ekskursadon ne partoprenis, pro bezono de leterumi kun aliaj perantoj de nia Karavano survoje kaj aliaj organizaj bezonoj.  Do, pli bone raportos pri tiu ĉi tago fotoj de aliuj karavananoj:

Muzeo de ikona pentroarto de ortodosa eklezio

En muzeo de ikona pentroarto de ortodosa eklezio

Ĉe monumento "Landlimo de Eŭropo kaj Azio" ĉe Trasiberio

Jeroen van Schaik ĉe monumento «Landlimo de Eŭropo kaj Azio» ĉe Trasiberio

Templo-sur-sango

Preĝejo Templo- sur-sango por Honoro de Ĉiuj Sanktuloj brilegintaj en Rusio, aŭ simple Templo-sur-sango — la plej fama preĝejo de ortodoksa eklezio en Jekaterinburgo, konstruita sur la loko de ekzekuto de la lasta rusa imperiestro Nikolao la II kaj lia familio.

Mnumento de Vladimir Lenin en centro de Jekaterinburgo

Monumento de Vladimir Lenin en centro de Jekaterinburgo

Monumento de la fondintoj de Jekaterinburgo

Karavananoj kaj monumento de la fondintoj de Jekaterinburgo — Vasilij Tatiŝĉev kaj Villiam de Gennin.

Antikva traba domo

Antikva traba domo en Jekaterinburgo, ekzemplero de antikva konstruarto

Monumento de unua vaporlokomotivo

Monumento de unua vaporlokomotivo (1833) konstruita apud Jekaterinburko fare de inventistoj Miron Ĉerepanov kaj Jefim Ĉerepanov

Fontano en Jekaterinburgo Trasiberia fervojo

Fontano «La Ŝtona floro» en Jekaterinburgo

Vizito al Centro de Boris Jelcin en Jekaterinburgo

Vizito al Centro de Boris Jelcin en Jekaterinburgo

Skulptaĵoj apud malmova stacidomo

Skulptaĵoj «Pasaĝeroj» apud malmova stacidomo — nuna muzeo de urala fervojo.

Karavananoj kun esperantistoj el Jekaterinburgo

Karavananoj kun esperantistoj el Jekaterinburgo

Vespere alia nia trajno daŭrigis nian veturadon laŭ Trasiberio al oriento, kaj ĉe stacodomo ekaterinburganoj nin adiaŭis. ekb00 Fotoj de Jeroen van Schaik, Neil Blonstein, Vadim Biserov

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress