Karavano: Starto en Moskvo

Frumatene de la 8-a julio mi vekiĝis kaj tuj kuris al malfermitonta metroo-stacio: mi devis veturi al moskva fluĝaveno Domodedovo per unua trajno — tial mi povus renkonti tie Jean-on,  karavanano el Francio. Okazis tiel, ke li ĝis lasta momento ne sciis, ĉu li partoprenas, ĉu ne… kaj jam en Moskvo mi ricevis lian leteron, en kiu li informis, ke li atingos Moskvon frumatene. Kun eta espero pri efiko mi respondis al li kun informo, kiel ni povus renkontiĝi,  sendis sms-mesaĝojn al ĉiuj konataj telefonnumeroj…  Ja lia aviadilo atingis flughavenon pli frue ol mia frumatena trajno…

domoded1

Ve. Tamen mi ne estis tie ĝustatempe, kaj ĉe eliro de alflugintaj pasageroj Jean  jam ne estis. Mi promenis tien-reen laŭ flughaveno, kontrolis kafejon en kiu mi letere proponis atendi min okaze de misrenkonto. Vane. Jean kvazaŭ perdiĝis en Domodedovo.   Do, nenion fari. mi veturis buse al Moskvo, al hotelo en Izmajlovo, kien, verŝajne, li povus atingi proprariske (laŭ mia opinio). Sed servisto ĉe la hotelo asertis, ke neniu enloĝigis en rezervita ĉambro.

Veturado tien-reen forprenis duonon de la tago. Jam proksimiĝis tempo reveni en Domodedovo por renkonti grupon de 15 karavananoj el Brazilo.  Apud metroo-stacio sudoriente de Moskvo min atendis jam luita buso.  Ni startis, kaj baldaŭ jam estis en Domodedovo-flughaveno. Ĝia eterna problemo — manko de lokoj ĉe parkumejo: ni trovis lokon ne tro proksime al la flughaveno, kaj mi tuj marŝis al alfluganta areo kaj staris tie kun afiŝeto «KARAVANO AL HANOJO».  Kaj tuj min kaprtis Jean, kiu, evidente, sciis ke mi ree vizitos flughavenon tagmeze, kaj trapasis tiujn horojn atendante…  Mi ne scias, kiu estis pli ĝoja pri la renkonto.

Ni ne sukcesis eĉ iom interparoli, kiel aperis el eliro doganeja niaj gekaravananoj el Brazilo, kaj tuj aliĝis al nia salutado. Post varma renkonto ni ekiris al nia buso, kaj fin-fine komprenis, ke buso povus esti iom pli granda: ĉiuj valizoj ne sukcesis enspaciĝi en bagaĝujo, kaj ni metis ĝin ankaŭ en kajuto.

betaizmailovo

Post unu horo ni sukcese atingis hotelon, elbusiĝis kaj komencis enloĝigon. Kiam ĉuj jam ricevis kart-ŝlosilojn, ni anoncis renkonton vespere, post ioma tempo por ripozo…

Vespera promeno konsistis el du partoj: ekskurso laŭ moskva metroo kaj strato Arbat. Ŝajnis ke artaĵoj kaj arkitekturo de moskva metroo tradicie estis mirinda por niaj gekaravanoj, sed procezoj de eniro kaj ŝanĝo de trajnoj estis iom streĉemaj. Finigis nian promenon fotado apud konstruaĵo de Ministerio de eksteraj aferoj de Rusio kun granda blazono de eksa Sovetunio sur ĝi. Kaj reveno al hotelo, ankaŭ per metroo. Tiu ĉi transportilo estis vere sola, kiu ebligis niajn promenojn laŭ Moskvo, starata per trafikaj ŝtopiĝoj.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress