Katolikaj preĝejoj de Hanojo

hanoieklezio
Jam dum kvin jarcentoj katolikismo estis enkondukita en Vjetnamio, aperinte post aliaj religioj, akceptitaj per vjetnamaj civitanoj kaj spertas multajn altiĝojn kaj malleviĝojn en sia historio.  Dum pli ol kvin jarcentoj katolikismo ĉi tie transformiĝs sub influo de novaj valoroj.  Humanismo en katolikismo, scienco kaj sistemo de vjetnama skribado, festivaloj, kaj fizika kulturo akordiĝis kun vjetnama kulturo.

hanoieklezio4
Katolikismo kreis multe de materiaj kaj nemateriaj kulturaj valoraĵoj kun alta arta kosto. La landa kultura, politika kaj ekonomia centro, Hanojo jam daŭre estas la Norda diocezo. Do arkitektura valoro kaj artoj en hanojaj katolikaj preĝejoj atingis altan nivelon kaj fariĝis modelo,  komune adoptita per aliaj eklezioj.

hanoieklezio3
Dum tiel longa historio, tamen, ne ĉiuj periodoj de evoluiĝo estis samtempe kun konstruado de katolikaj preĝejoj. Periodo de «La Societo de Jesuo» periodo (Thoi ky cac giao si Dong Ten Jesuit — 1626-1663 Rego Le-Trinh Sinjoro) estas la komenca periodo de transdono de katolikismo. Tamen, neniuj preĝejoj apartenataj al ĉi tiu periodo estis trovitaj.

hanoieklezio2
Dum la «Hang giao pham Viet Nam» periodo (ĉirkau 1960 ĝis nun), tre malmultaj preĝejoj estis konstruitaj ĉirkau Hanojo kaj tiuj, kiuj estis,  ne havas tipan arkitekturan stilo. Elstaraj preĝejoj en Hanojo plejparte aperis dum la periodo de influo de franca katolika misia organizo M.E.P (Missions etrangeres de Paris).  Vojaĝantoj en Hanojo povas esplori legendajn preĝejojn kaj kompreni evoluon de katolikismo en ĉefurbo de Vjetnamio kaj integriĝo de orienta kaj okcidenta kulturo en la koro de 1000-jaraga historia urbo.

Katedralo de Sankta Joseph (Nha Tho Lon): ĉe 40, Nha Chung strato, Hoan Kiem distrikto, konstruita fare de episkopo Puginier de 1882 gis 24-a de decembro de 1886 jaro (dato de inauguro) por servi pli ol 4000 lokaj katolikoj kaj francaj sekvantoj en la franca kvartalo. La katedralo estas en klasika stilo de francaj katolikaj preĝejoj kaj konata pro gia gotika arkitekturo.

Cua Bac Preĝejo (Preĝejo ĉe Nordaj Pordoj): ĉe 56 Phan Dinh Phung, Ba Dinh distrikto. Konata kiel «Martyrum Ora Pro Nobis», la eklezio estis dezajnita de franca arkitekto Depolit en 1931-1932 jaroj en franca arkitektura stilo nomata en Vjetnamio «Co Huong». Gi kombinas ambaŭ aziajn kaj europajn trajtojn.

Ham Long preĝejo, ĉe 21, Ham Long, Hoan Kiem distrikto. Dezajnita de Docteur Than, vjetnama arkitekto, reveninta el Francio, laŭ ordigo de s-ro Depolit kaj lokaj sekvintoj. La pregejo estis komplete konstruita en decembro de 1934 jaro.

Phung Khoang preĝejo, ĉe Phung Khoang, Trung Van. Konstruita en 1910 jaro, laŭ dezajno de Docteur Than. La preĝejo ne estas granda sed enhavas statuojn de la Virgulino Maria, korton kaj ĝardenon, basenon kaj apudan grandan skvaron kun tridirekta vojkruсiĝo. Ĝi estis konstruita konforme al novklasika arkitekturo de francaj katolikaj preĝejoj.

Thaj Ha preĝejo, ĉe 80/2 Nguyen Luong Bang, Dong da distrikto. Konstruita en 1935 kaj dezajnita per lokaj sekvontoj. Thaj Ha unue estis administrita fare de pastoroj de la Congregatio Sanctissimi Redemptorist’s kiuj alvenis en Vjetnamio en 1925 jaro.  La pregejo estas ekskluziva pro tio ke pastoroj de la Congregatio kontrolis la paroĥon. Komence ĉi tie estis nur malgranda preĝejo kaj kapelo, kaj poste ĝi estis pligrandigita je paroko kaj fariĝis egala al aliaj preĝejoj kiel ekzemple Ham Long kaj Cua Bac.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress