Kenbokkun (Gyeongbokgung) — reĝa palaco en Seulo

gyeongbokgung

Kenbokkun (Gyeongbokgung) — palaca komplekso, lokita norde de Seulo, Sud-Koreio. Ĝi estas ĉefa kaj plej granda el palacoj de la Ĉoson (Joseon) dinastio, en kiu loĝis reĝa familio kaj unu el la kvin grandaj palacoj, kiuj estis konstruitaj dum reĝado de la dinastio Ĉoson.

Kjenbokkun-palaco, konstruita en 1395, situas ĵus norde de la «Orienta Palaco» (Changdeokgung) kaj «Okcidenta Palaco» (Gyeonghuigung), do ĝi estas ankaŭ nomata «Norda Palaco». Inter ĉiuj kvin palacoj en Seulo, Kjenbokkun estas konsiderata la plej fama pro ĝia beleco kaj riĉa historio. La palaco estis difektita kaj estis preskaŭ tute detruita dum la milito de 1592-1598 jaroj, sed dum la reĝado de Lee dinastio (1852-1919) estis rekonstruita. Unu el la plej belaj lokoj en la palaco estas konstruaĵoj «Kenĥvaru», «Hjanvonĉĵon» kaj lotusa lageto, brile montrantaj eksterordinaran belecon de antikva Koreio.

Proksime de la pordego Ĥonnemun situas ankaŭ Nacia Palaca muzeo, kaj ĉe Hjanvonĉĵon situas la Nacia Folklota muzeo.

gyeongbokgung1

Vi povas atingi la muzeon per metroo, veturu laŭ branĉo#3 ĝis Gyeongbokgung-stacio 경복궁 (정부서울청사), eliro #5 aŭ laŭ branĉo #5 ĝis Gwanghwamun-stacio  (광화문), eliro #2.
La muzeo estas malfermita en januaro-februaro: 09:00 — 17:00, en marto-majo 09:00 — 18:00, en junio-aŭgusto: 09:00 — 18:30, en septembro-oktobro 09:00 — 18:00, novembro-decembro 09:00 — 17:00. Je unu horo antaŭ fermo de la muzeo oni ĉesas vendi biletojn. Prezo de biletoj: 3000 ŭonoj (por grupo pli 10 personoj — 2400 ŭonoj.  Bileto por ĉiuj palacoj — 10000 ŭonoj, junuloj malpli 18-jaraĝaj — 1500 uonoj/ grupo — 1200 ŭonoj.

Estas okazontaj senpagaj ekskursoj kun ĉiĉeronoj,  en angla lingvo — 11:00, 13:30, 15:30, japana lingvo 10:00, 12:30, 14:30, ĉina lingvo 10:30, 13:00, 15:00, ekskursoj daŭras 1 horo — 1 horo kaj 30 minutoj. Songvigiloj estas lueblaj kontraŭ 3000 ŭonoj.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress