Hejma paĝo / Helpo / Kiel vojaĝi laŭ Trasiberia fervojo

Kiel vojaĝi laŭ Trasiberia fervojo

La Vojaĝo jam sukcese efektivigis Trasiberian karavanon en 2012 jaro. Certe tio estas nur «esperanta» sperto kaj krome ni multfoje vojaĝis laŭ la Trasiberio kaj pretas disdoni nian sperton helpante al vohaĝantoj.

Vi povas vojaĝi laŭ la Trasiberia fervojo memfare, aŭ ni pretas aranĝi grupajn aŭ privatajn vojaĝojn laŭ la Trasiberia fervojo kun ekskursoj en laŭvojaj urboj kaj naturaj vidindaĵoj.  Ĉiuokaze se vi intencas vojaĝi laŭ Trasiberia fervojo kaj ekskursi laŭvoje bonvolu kontakti nin, kaj ni helpos.

Kiel ni povas helpi al vi?

La Vojaĝo pretas aranĝi grupajn kaj privatajn vojaĝojn laŭ la Trasiberia fervojo kun ekskursoj en urboj kaj naturaj vidindaĵojlaŭvoje.

La Vojaĝo agas kiel peranto, kaj foje organizanto de vojaĝoj laŭ Trasiberia fervojo. Por okazigi vian vojaĝon ni povas:

  • Fari maksimume detale planon de via vojaĝo konsiderante viajn dezirojn, interesojn, transportajn eblecojn, malpligrandigi viajn elspezojn por la vojaĝo kaj konsulti pri viziteblaj vidindaĵoj, festoj ktp.
  • Mendi aŭ aceti por vi bezonatajn loĝejojn, transporton kaj aliajn bezonatajn servojn laŭ via itinero. Tio estas grava punkro, ĉar tute ne ĉie en Rusio oni parolas en iu ajn eksterlanda lingvo. Kaj ne tutaj servoj estas reprezentitaj en Interreto. Sed ni loĝas en Rusio kaj scipovos uzi ĝin por efektivigi viajn celojn.
  • Kutime Trasiberia veturado startas en MoskvoSankt-Peterburgo. En ĉi tiuj kaj multaj aliaj urboj ni povas ekskursi k ĉiĉeroni. Krome ni povas ekskursi kaj ĉiĉeroni por vi en Mongolio kaj Ĉinio. Ankaŭ ni povas okazigi por vi mallongajn vojaĝojn aŭ restadon apud Trasiberia fervojo.
  • Civitanoj de kelkaj landoj de mondo bezonas vizon por eniro en Rusio. Laŭ via bezono ni povas aranĝi invitilon por ruslanda konsulejo. Krome ni ankaŭ araĝas invitilon por vizo de Mongolio se vi bezonos ĝin.
  • Aparte por e-grupoj: ni pretas aranĝi vojaĝon laŭ la Trasiberio en speciale luita vagono, en kiu grupo vojaĝos laŭ Trasiberio kun bezonataj urboj — la vagono estas laŭbezone kroĉigebla al diversaj trajnoj.

Kiel vojaĝi laŭ Trasiberio?

Vojaĝantoj laŭ Trasiberio kutime startas en Moskvo aŭ St. Peterburgo. Ili alvenas la urbojn, enloĝigas kaj ekskursas tie dum kelkaj tagoj. Poste ili startos vojaĝojn en trajnoj kaj laŭvoje haltos en urboj por ekskursoj. Por trasiberiaj vojaĝantoj estas specialaj turismaj trajnoj, tre luksaj kaj tre multekostaj, vojaĝo por 1 persono en tiu ĉi trajno kostas ĉ. 4-5 mil US$. Ankaŭ estas populare vojaĝi laŭ Trasiberio en ordinaraj pasaĝeraj trajnoj. Estas du trajnoj laŭ itinero «Moskvo — Vladivostoko». Trajno #2 estas neoficiale «ĉefa» trajno de la lando kaj havas propran nomon «Rossija («Rusio»)», ĝi startas ĉe moskva Jaroslavskij stacidomo en 13:50 lau moskva tempo kaj alvenas en Vladivostoko post 6 tagnoktoj. Ĝi veturas preter Vladimir kaj Niĵnij Novgorod. Bileto en kupea vagono de la trajno kostas ĉirk. 530$, en kuŝlita vagono — ĉ. 297$ Vizitu virtualan konatiĝon kun la trajno ĉe retejo de Ruslandaj Fervojoj (anglalingve, 3D) Alia trajno #100 startas en 00:35 kaj veturas ĝis fina stacio dum preskaŭ 7 horoj. Ĝi estas malpli multekosta kaj veturas preter Danilov, Jaroslavl kaj Buj. Bileto en kupeo ĝis Vladivostoko kostas ĉ. 350$., — kuŝlita vagono — ĉ.200$

Atentu: tempo en ĉiuj horaroj de Ruslandaj Fervojoj estas indikita laŭ moskva tempo!!! Tio signifas, ke vi devas aldoni ĝustigon al horara tempo por ĉiu horzono de Rusio, por ŝcii lokan tempon de alveno\starto de via trajno!

Tamen somere aĉeti biletojn por vojaĝi en tiuj ĉi trajnoj estas malfacila tasko. Trasiberia fervojo estas tre populara, kaj biletoj estas aĉetataj tre rapide. Atentu, ke biletoj por RF estas vendataj ekde 45 tagoj antaŭ starto! Estas bona solvilo por la problemo! Ŝanĝu trajnojn dum via veturo laŭ Rusio. Tio helpos al vi pli bone konatiĝi kun loka vivo kaj vidindaĵoj, krome vi pli facile aĉetos bezonatajn biletojn. Ni proponas ekskursi en Niĵnij Novgorod, Perm, Jekaterinburg, Tomsk, Krasnojarsk, Irkutsk. Ankaŭ vi povas viziti urbojn, kiuj ne estas en ĉefa itinero de Trasiberia fervojo, tamen estas tre interesaj, ekzemple, Kazanj, Samara, Ĉeljabinsk ktp.

Trajna vivo

Dum kelkaj tagoj trasiberia trajno estos via hejmo. Do, vi rajtas scii, kiel ĝi estas aranĝigta. Unue legu skizon pri vagonoj de rusiaj fervojoj.

Kion provi dum la vojaĝo?

Certe ni donas konsilon gustumi dum vojaĝo rusajn kuiraĵojn kaj nacian kuiraĵojn de aliaj popoloj de Rusio. Aparta ĝuo estos proponata al vi rusia vapora banejo — banja kun folifaskoj, kvaso (pana trinkaĵo), herba teo kun mielo kaj aliaj aldonaĵoj. Laŭbezone oni povos loĝi en tradiciaj trabaj domoj en rusia vilaĝo. Ve, ne esperu pri renkonto kun ursoj 🙂 La bestoj estas aktuale raraj kaj neniam renkonteblaj en tramoj, busoj kaj metroo, malgraŭ ke Rusio estas supozata kiel lando, kie ursoj estas nepra parto de urba pejzaĝo.

Kiom ĝi kostos?

Prezoj de ĉiuj komercaj servoj, biletoj, hoteloj ktp estas tiuj, kiujn difinos mem transportaj kompanioj, hoteloj ktp. Nia tasko estas elekti por vi plej akcepteblan prezojn kaj kondiĉojn. Nia peranta agado estas nia ŝatokupo, tial do ni ne petos ian pagon, ekskluzive tiujn okazojn, kiam plenumado de via mendo dependos de konsiderindaj elspezoj aŭ troa temporabo.

*Por eviti eraroj kaj miskomprenoj koncerne de la karavano al Hanojo  ni bezonas klarigi ke s-ino Tatjana Loskutova, Rusio, neniam partoprenis organizlaboron aŭ alian agadon porkaravanan, neniel rilatas al la retejo www.vojagxo.info kaj projekto La Vojaĝo. Ĉiuj asertoj pri ŝia organizlaboro aŭ efektivigo de la karavano estas falsaj.  La karavano estas efektivigita nur uzante proprajn resursojn de projekto La Vojaĝo, kaj meritoj de s-ino Loskutova tute mankas en ĝi.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Listo de ŝtatoj de senviza eniro en Rusio

Civitanoj de multaj landoj ne bezonas rusian vizon por eniri en la Rusa Federacio por …