Korea manĝo por «sensitivoj»

Kion vi pensas, kiam oni diras «korea manĝo»? Sendube, ke 9 el 10 homoj penas: «Tre spica!!!».
Certe, kiajn ajn filmojn ni spektus, ĉie ni vidas, kiel koreoj memfide aldonas al pretigata manĝo paston de ruĝa pipro.  Kaj estus bone, se nur po-iome, sed ili aldonas ĝin per grandaj kuleroj, eĉ per ĉerpiloj.

Sed kiuj ŝatantoj de spica manĝo ne estus koreoj, ne povas esti tiel, ke abolute ĉiuj naciaj manĝoj estus spicaj. Tio povas esti laciga. Kaj ankaŭ estas infanoj aŭ tiuj homoj, kiuj ne povas manĝi spicaĵojn  pro diversaj kaŭzoj. Kaj nu, turistoj, ankaŭ… Kunporti ĉie lakton ne eblas ĉiam. Do, kion fari se vi ne povas manĝi spucajn kuiraĵojn sed tre volas viziti Koreion?

Unue vin helpos listo de ne spicajm aŭ preskaŭ ne spicaj kuiraĵoj koreaj!

Ttokmandu guk (떡만두국)

Korea manĝo

Supo kun rizaj kolbasetoj kaj madnu (pastopoŝetoj) ne nur estas ne spica, kaj ankaŭ helpos al tiuj, kiuj ĵus manĝis ion spican. Se vi ne plaĉas ttok (kolbasetoj el riza pasto), alternativo povas esti manduguk (만두국) – la sama manĝo sed kun nur pastopoŝetoj. Se vi ne plaĉas mandu do prenu ttokguk (떡국). Se ne plaĉas ambaŭ, do esploru plu la liston.

Keranĉĵim (계란찜)

Korea manĝo
Ĝi estas alia manĝo, kiu kapablas estingi fajron en via stomako. Preskaŭ ĉuj koreaj restoracioj  havas keranĉĵim en menuo. Kutime en ĝi proponas tre pipran ttokpoggi. Ĉefaj ingrediencoj estas — ovoj kaj akvo. Kaj verŝajne cepo kaj viando.
Se vi manĝis ion spican, ne eraru, posttrinkante ĝin per malvarma akvo. Nur petu keranĉĵim kaj vi faciliĝos.

Sollon tan (설렁탕)

Korea manĝo

Pretigado de ĉi tiu supo bazita sur buljono de karno sur osto daŭras de 14 ĝis 16 horoj! Se vi manĝis kimĉi kaj nun ne scias kiel aranĝigi vian sanstaton, manĝu iom de tiu supo. Se, kontraŭe, vi plaĉas kimĉi kaj povas manĝi ĝin, memoru ke la kafejo specialiĝanta  pri sollon tan, proponas plej bonan kimĉi!

Nenmjen (냉면)

Korea manĝo

Nenmjen estas unu el kuriaĵoj simbolantaj korean kuirarton. Ĝi estas malvarma fagopira nudelo kun ovo, viando, legomoj kaj buljono kun vinagro kaj pistita glacio. Somere nenmjen  estas precipe populara, ĉar ĝi ne estas nur malvarma, sed glac-temperatura. En la rekta senco de la vorto.

Ĥedoppab (회덮밥)

Korea manĝo

Ĝi estas alia kuiraĵo, kiun vi dubinde scias kaj gustumis. Ĥedoppab konsistas el miksaĵo de krudaj marfruktoj kaj legomoj kun rizo. Atentu!  Eĉ se via buŝo estas komforta, via nazo povas ribeli! Ja  en la bovlo oni nepre metos iom da vasabio.

Porkaj kotletoj  (돈까스)

Korea manĝo

Tonkasoj estas pretigataj laŭ du malsamaj manieroj — korea kaj japana. Ĉi nur gravas por  dikeco de la kotletoj. En ajna kazo, ĝi estas viando bone fritita, varmega, sed ne spica. Ĉe surstrataj manĝejon ĝi kostas de 5.000 ĝis 10.000 ŭono!

Bossam (보쌈)

Korea manĝo

Manĝi bossam estas tre simple — vi prenas folion de laktuko (sanĉu — 상추) aŭ ĉina brasiko (beĉu — 배추), metas sur ĝi ion el telero kaj viandopecon, kaj … estas preta! Krom la viando en bovlo povas esti kukumoj, kimĉi, cepo, pipro, ajlo kaj fungoj.

Dolsot pab (돌솥밥)

Korea manĝo

La plej evidenta varianto de ne spica manĝaĵo estas rizo. Sed ĉu ne enuigos manĝi simple kuiritan rizon? Provu dolsot pab! Ĝi estas la sama ruzo, sed kuirita en ŝtona poto sur fajro kun faboj, batato kaj aliaj legomoj. Gustoj estas miksitaj kaj rizo fariĝas iomete dolĉa.

Ĥe (회)

Korea manĝo

Ĥe estas siaspeca korea saŝimo. Kaj ĝi estas tute ne spica, ja ĝi estas nur kruda fiŝo. Kutime aldone por ĥe estas pretigata ruĝa saŭco. Ne maltrankviliĝu pri ruĝa koloro! Ĝi ne estas sola pipro, ĝi estas dolĉ-acida saŭco, en kiu vi bezonas trempu pecojn de fiŝo, antaŭ vi envolvigos ĝin en folio de latuko (sanĉo — 상추).

Ĉĵuk (죽)

Korea manĝo
Tiel koreoj kuracas tromanĝemon de spicaĵon.  Ĉĵuk estas riza kaĉo, kiu resanigos vian frenezigitajn  gustosentilojn kaj bruligantan stomakon. Krome, ĝi estas ne nur mola rizo! Vario de aldonaĵoj al ĝi  estas tre granda — kukurbo, marfruktoj, fungoj, kokaĵo, viando … ne ĉio povas estas listigita!

Vi havas bonan ŝancon gustimi ĉi-tiujn kuiraĵojn partoprenante nian Karavanon al Koreio en 2017 jaro

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress