La plej amataj lokoj en Koreio

La Vojaĝo startas serion de publikaĵoj pri Koreio, renkonte al venonta UK  kaj nia  karavano al Seulo. Ni planas paŝon post paŝo konatigi legantojn kun vivo, tradicioj kaj ĉiutageco de Koreio. Helpi nin en tiu laboro kompleze konsentis Ĵenja, rusia orientalisto. Tiel ŝi mem diras pri ŝi: «En Azio mi loĝas jam ĉirkaŭ 10 jarojn, kaj plejparte mi loĝas en Suda Korejo. Mi estas orientalisto, ĵurnalisto, vojaĝanto kaj anlkaŭ patrino de du infanoj. Mi havas strangan kaj turbuleman karakteron. Verŝajne pro tio ekde 15 jaraĝo mia vivo daŭras ekskluzive NE laŭ planoj. Vivo joris min tien kaj reen, kaj iam mi verkos pri ĉio.  Kaj nun mi rakontas pri Koreio, mia internacia familio kaj ĉio interesa, kion mi vidas ĉirkaŭ mi«… Ŝiaj artikoloj ne ĉiam estas praktike uzemaj, sed ĝi redonas etoson kaj humoron de Koreio, ni opinias… Jen estas la unua ŝia skizo.

La plej amataj lokoj en Koreio

Ĉi tiu artikolo estas bunta kolekto el la plej karaj por mi lokoj en Koreio — Seulo kaj suburbo Kvangĉĵu (Gwangju), mia urbo-ĝardeno, kiun mi asocias kun arboplenaj montoj kaj kantoj de birdoj. Mi alvenis en Koreo konsternigita de Pekino, ekaminta en Ĉinio, kaj post ĉefurbo de la Subĉielujo, Seŭlo aspektis por mi eta, preskaŭ povinca urbeto. Krome mi unie ekestis ĉi tie ne dum plej oportina tempo por konatiĝo: en decembro. Estis malvarme, senfolie kaj nekomforte. Ni vivis tiam en ĝusta centro de Seŭlo, en senĉesa labirinto el malvastaj stratetoj, en kiuj etaj koreiaj manĝejoj estis pli multaj ol arboj. Tiel ŝajnis por mi tiam. Mi penis alkutimigi min al la stranga urbo, trovi en ĝi mian lokon. Ĉio komencis de turismaj lokoj, simile al centrala strateto kun suveniroj Iinsadong aŭ seŭlaj palacoj, nur pro tio ke ĝi estis plej proksimaj. Verdire, mi, male al turistoj, trapasis tagojn ĉe Insadon, esplorante ne nur ĝian riĉecon, sed ankaŭ ĝiajn flankajn stratetojn. (klaku fotojn por pligrandigi) La plej amataj lokoj en Koreio Baldaŭ mi trovis, ke inter simplaj vendejoj kun suveniroj estas veraj aŭtoraj produktejoj, kie pentristioj, desegnistoj, majstroj de papero kaj ligno vendas iliajn ellaboraĵojn. Mia konatiĝo kun ili okazis ĝuste tiam, kiam mi provis ekkomfortiĝi en nova domo kaj fari el ĝi mian hejmon. Tial mi dum horoj promenis en vendejoj kun amaso de interioraĵoj kaj dekoraĵoj… Kaj eĉ hodiaŭ promeno al la vendejoj estas por mi plezuro! Ellaboraĵoj el tradicia koreia papero ĥanĉjĉi ĝis nun ravas min. Precipe limigiloj! Laŭ mia opinio oni ne povas esti trakvila antaŭ jena beleco. La plej amataj lokoj en Koreio Kaj jenaj admirindaj pupoj! Vere, mia edzo ne konsentis meti ĝin en nia hejmo, dirinte ke ĝi ne estas modernaj… Mi devis donaci ĝin al parencoj, sed ĉiam ĝi kortuŝas min. La plej amataj lokoj en KoreioInsadong estas brava pro siaj neatendaĵoj: jen vi iras kaj subite trempas preskaŭ en korea Mezepoko. Sed en realo ĉi tie estas nur butiko kun tradiciaj mebloj. Kestoj, skatoloj, skulptitaj tabloj. La lastaj estas nemalhavebla aĵo eĉ en moderna korea hejmo ĉar ni sidas kutime sur planko. Do parton de tiu meblaro ni havas hejme. 720273_900Tiam por mi komencis periodo esplori la palacojn de Seulo,  ja mi devis promeni ie kun infano. Proksima elekto estis malgmulta — aŭ parko de granda universitato, plene «pakita» de studentoj, kvankam bela, aŭ pli trankvilaj lokoj kiel palacoj. Verdaĵon oni povas ankaŭ trovi sur la holmoj nomitaj ĉi-tie «montoj», sendistinge de ĝia alteco, sed promeni tie kun infana kaleŝeto estas sufiĉe probleme. Enŝovita en mallarĝa spaco inter domoj soleca infanludejo ne inspiris min. Do ni devis elekti la palacojn. Feliĉe, kun kaleŝeto oni povas veturi kelkajn haltojn en metroo en Seulo tre komforte. Ĉie ekzistas liftoj, deklivoj. Do ni promenis kun mia filo laŭ parkoj de palaco, elektante tempon kiam vizitantoj malmultas. 720584_900Kelkfoje okazis tagoj kiam Sekretan Ĝardenon ne vizitis ekskursoj. Ĝi estas magia loko — tie mi sentis min malligita de ĉio, samkiel sur malproksima trankvila monto, kvankam mi estis en la koro de urbego. 720864_900Interalie, en la «Palaco de brila feliĉo» (Gyeongbokgung) vi povas elspezi vian tempon ĝuante, admirantie jenan pavilonon. Gravas nur elekti ĝustan momenton. Kiam mi rememoras tiujn jarojn, pensas ke turistoj en Seulo pli malmultis. Sed eĉ hodiaŭ ĉi tie estas foje trankvile kaj kviete. 721299_900Printempe ĉi tie estas florantaj nimfeoj, kaj mi povas mi povas spekti florojn senfine. Se vi venus al malfermo en labortagoj, vi havus bonajn ŝancojn por ĝui private tiun belegan pejzaĝon. 721573_900Silento estas diversebla. Trifoje en tago apud Gyeongbokgung-palaco okazas ceremonio de ŝanĝo de gardistoj. Ĝi aspektas preskaŭ same kiel centoj da jaroj antaŭ, dum tempo de la Ly Dinastio, kiam la korean ŝtaton oni vokis ankoraŭ kiel Ĉoson (Joseon).  Kaj kie ajn en centro de Seulo, vi povas renkonti  «blank-kolumulojn» ludantajn basbalon dum la lunĉa interrompo? 721694_900Post tempo ni relokiĝis proksimen al la rando de la urbo. Mi estis tre feliĉa por mergiĝi en tremantajn verdaĵojn de stratoj, holmoj kaj parkoj. Dum ioma tempo Olimpia Parko nin akceptis por promenadoj. 721948_900Mi prenis infanojn ĉi tien por tago, ni kuŝis ie sub  arbustoj kaj manĝis sandviĉojn (aŭ lakton el botelo, persone), ludis pilkon, kaj tiuj, kiuj ne povis aliĝi al la ludo, pro tio ke ankoraŭ ne povis eĉ marŝi, kontente rampis tra herbo. 722195_900Ekzistas en moderna Koreio mirinda amo al ne tute kompreneblaj skulptaĵoj. Plie, ju pli mankas senso, des pli la komponaĵo estas estimata. Jen estas, ekzemple,  laboro de svisa skulptisto, kreita por la 1988 Olimpikoj. Nomita — «Faga nukso». Ĝi simbolas rilaton inter la ekstera kaj interna mondo. Kaj liberecon de la lasta de limigoj, truditaj al li de eksteraj kondiĉoj… Tamen en seulaj parkoj oni povas trovi multe pli ekstravagancaj skulptaĵoj. 722644_900Niaj permanentaj najbaroj estas militistaj aviadiloj. Foje aera sekureca zono trapasis ĝuste super nia domo. Tiam mi alkutimis al bruo de pezaj aviadiloj. Nun mi  maldistingos ĝin kun nenio. Kiam rilatoj inter Suda kaj Norda Koreio fariĝas pli akraj, tiuj aviadiloj flugas super ni preskaŭ ĉiu dua horo. 722913_900Manĝaĵo en Koreio — aparta temo, kaj ĉiuhavas individuajn rilatojn kun koreaj kuiraĵoj. Ja ĝi estas tre specifa. Ĝi diferencas de kutima manĝo eĉ al ŝatantoj de orientaj delikataĵoj. Mia alkutimiĝo daŭris preskaŭ dum du jaroj. Komence la elekto estis limigita per noto «ne akra». Mi ŝatas korean «ŝabu-ŝabu» (샤브샤브). Kvankam manĝaĵo kun sama nomo estas konsiderita kiel japana, fakte ĝi ekzistas en preskaŭ ĉiuj aziaj kuirartoj, kaj ĉie oni preparas ĝin malsame. En Seulo estas amaso de restoracioj, kiuj  donas ĝin al vizitantoj.  Ĝia gusto tre dependas de tio, kiel lerte estas kuirita buljono. Mi opinias ke «ŝabu-ŝabu» oni povas inkludi en listo de must eat en Seulo. La manĝaĵo estas facile komprenebla — kelnero alportas poton da buljono en kiu vi devas boligi memfare karnon, legomojn, fungojn — ĉion kion vi mendos.  Aldonas al ĝi ankaŭ saŭcoj kaj krommanĝaĵoj. Entute ĉio estas bongusta kaj tute ne akra manĝaĵo. 726112_900Probable la plej fama restoracio en Seulo, kiun mi povas sendube rekomendi,  estasas restoracio de nudelo Kalguksu sur strato Mёngdong (Myeongdong). Loko estas plie por lokanoj, ol por turistoj. Kiel ofte okazas en korea restoracio,  interioro ne estas plej grava aĵo.  Ĝi aspektas tre simple, sed vico de ŝatantoj gustumi faman nudelon staras apude preskaŭ de la malfermo ĝis vespero. Tamen, restoracioj de nudelo kalguksu amasas kaj preskaŭ ĉie ĝi estas preparata tre bonguste. Estas du specoj de ĝi surbaze de vianda buljono kaj kun marfruktoj. Kutime oni kunprenas  ankaŭ «mandu» — koreajn pelmemojn vaporigitajn. 726503_900La flora merkato en periferio de Seulo — unu el miaj preferataj lokoj enurbe! 725048_900Ĉi tie vi povas aĉeti ajnan planton, de la parka pino, herbo gazona kaj legomaj priklaĵoj, ĝis kaktoj kaj orkideoj. 726942_900Unue vi mergas vin en rozkolora ombrigita  aleo. 727158_900Kaj tiam vi trovas vin meze de flora tapiŝo etendigita super trotuaro. 727386_900727658_900Kelkajn jarojn poste, ni tamen reloĝiĝis al suburbo de Seulo. Hodiaŭ mia plej preferata loko en Koreio estas  Kvangĉĵu (Gwangju), tute vasta en teritorio, la plimulto de kiu prenas  verdaj montoj. Se esprimi miajn sentojn  pri tiu loko en kelkaj vortoj, do ĝi estas spaco, aero kaj kvieteco. 723024_900Unue ni loĝis proksime de la urbodomo, kaj infanoj ŝatis apidan parkon, kvankam mi ne permesis al ili naĝi en la loka fontano. 723305_900Sed en printempo  ĉi tie floras ĉiu holmeto! 723477_900Nun ni reloĝiĝis en tute malproksima distrikto. Niaj domoj staras flanke kaj estas ĉirkaŭitaj de montoj. Mia edzo tamen plendas ke ĉirkaŭ «mankas vivo», sed  laŭ mia opinio, se per «vivo» oni supozas restoraciojn, trinkejojn, vendejojn kaj aliajn publikajn lokojn, do ĝi estas facile troveblaj en sufiĉaj kvantoj je nur kelkaj minutoj aŭtomobile. Havi ĝin sub via propra fenestro ne nepre bezonas. 723783_900Ĉiun matenon niaj infanoj rapidas por ne malfrui por ilia buso kiu portas ilin en infanĝardeno. 724219_900Apud niaj domoj estas aranĝita speco de terasoj kun padoj, benkoj, infanaj ludejoj. La kapablo de koreanoj konstrui rekte sur  deklivo, uzante ĉiun eblan centimetron, ĉiam mirigas min. Se la tago estas libera, mi ekspedas infanojn al infanĝardeno, kaj foje iras al mia preferata loko, kuportante bongustan trinkaĵon.  Mi povas tie spekti  popolon malsupre, aŭ rigardi en la montoj. Mi povas simple sidi sur benko en la sunlumo — majo estas  lasta monato, kiam oni povas sunumi sin sen rusko de sunbruliĝo. 724257_900Mi estas iomete hejmamanto. Unuafoje en mia vivo miaj fenestroj malfermas preskaŭ al la ĝardeno. Rekte malantaŭ la domo ni havas monton, kaj monto en Koreio kutime estas kovrita per arbaro. Mi kutimas al urbo bruo, sed ĉi tie nur birdoj kantas. Kiam venis printempo, kaj ni komencis malfermi la fenestrojn, mi unue sentis kvazaŭ sonoras disko «Sonoj  de sovaĝa naturio» aŭ similan. Pluvoj en printempa Koreio estas raraj. Sezono de pluvoj komencos en mezo de  julio. Sed nun ankoraŭ ne estas tro varme, post pluvo  aero estas acerba kaj  aromplena. De montoj venas  amara odoro de absinto kaj iom pli proksime bonodoras rozaj arbustoj.  Por mi, en Koreio mankas loko pli bela! Tre proksime en la valo fluas rivero fluas,  laŭlonge de kies bordoj estas parko, en kiu ni promenas. 724891_900 Publikaĵo el Korea Blog kun permeso de aŭtoro.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress