La subĉiela muzeo

La dana subĉiela muzeo estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj subĉielaj muzeoj en la tuta mondo. Tie troviĝas pli ol 100 konstruaĵoj. La muzeo situas norde de Kopenhago en la urbo Lyngby en Nordselando.

Frilandsmuseet
La dana subĉiela muzeo fondiĝis en 1901 kiel sekcio de la dana Popola Muzeo, kaj en 1920 ĝi fariĝis sekcio de la Nacia Muzeo. En la muzeo troviĝas kamparaj konstruaĵoj el diversaj regionoj de Danio, Feroaj Insuloj kaj la iamaj danaj landpartoj: Blekinge, Skanio, Halland kaj Sudŝlesvigio. Ekzemple la jena biendomo de la insulo Fanø.
La konstruaĵoj, en kiuj iam loĝis bienistoj kaj metiistoj, estas meblitaj kaj ekvipitaj laŭ regionaj kaj fakaj tradicioj. Tial vizitantoj ricevis aŭtentikajn kaj detalajn impresojn pri la kamparanaj vivmanieroj en la jaroj ekde 1650 ĝis 1940. Brutoj malnovracaj abundas tie; ŝafoj, kaproj, ĉevaloj kaj bovinoj paŝtas en la kampoj, kaj anseroj kaj anasoj naĝas en lagetoj.
En la muzeo troviĝas 25 historiaj ĝardenoj. En la tradiciaj plej malnovaj bienaj ĝardenoj kreskas floroj, fruktarboj, legomoj kaj aliaj utilaj plantoj, per kiuj la kamparanoj ankaŭ faris medicinaĵojn kaj tinkturojn. La romantika ĝardeno ankaŭ havis pavilonojn kaj gazonojn. En la grandbienaj parkoj troviĝas fremdaj kaj ekzotikaj floroj kaj grandaj legomaj ĝardenoj.

Troviĝas tri ventomueloj en la muzeo. La plej malnova (1662) estas du etaĝa pivota muelejo de Karlstrup, kiu estis translokita al la subĉiela muzeo en 1921.

Fuglevad ventomuelo estas de 1832. La tria estas malgranda ventomuelo de la insuleto Læsø. Akvo-muelejoj de Bornholm, Ferooj, Svedio kaj Fueno estas ankaŭ vidindaj.  Printempe, somere kaj aŭtune okazas teatraĵoj, tradiciaj ludoj, koncertoj, popola dancado kaj veturado per ĉevalo-veterilo.
Praktikaj Informoj 2013.
La adreso: Kongevejen 100, 2800 Kongens, Lyngby.
Planu la veturadon per publika transporto per ‘Rejseplan‘ (angle aŭ germane).  Oni povas senpage viziti la muzeon.

Deĵorhoroj.

Paske: Sankta jaŭdo la 28-an de marto — 2-a tago de pasko la 1-an de aprilo. 10 — 16 horoj
La muzeo estas fermita ekde la 2-a aprilo – 30-a de aprilo 2013.
Somere 1-an de majo — 20-a oktobro. 10 — 16 horoj.
La muzeo estas fermita lunde, krom la 20-a de majo (Pentekosto)
La 2-an de julio ĝis la 11-a aŭgusto . 10 — 17 horoj
La muzeo estas fermita lunde

La aŭtuna ferio.
Sabato la 12-an de oktobro ĝis dimanĉo la 20-a de oktobro. 10 — 16 horoj
La muzeo estas MALfermita lunde

Kristnasko.
Sabato kaj dimanĉo la 7-an, la 8-an, la 14-an kaj la 15-an de decembro. 10 — 16 horoj.
Pli detalaj informoj pri la muzeo angle legeblas ĉi-tie.

Retejo de la muzeo — http://natmus.dk/museerne/frilandsmuseet/

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress