Hejma paĝo / Finnlando / Lahti — urbo ĉe laga lando

Lahti — urbo ĉe laga lando


Urbo Lahti (Laĥti) situas en 104 km nordoriete de finnlanda ĉefurbo Helsinki. Ĝi estas la oka urbo en Finnlando laŭ sia loĝantaro — ĉi tie loĝas ĉirkaŭ 118 mil homoj. Urbo situas sur la suda bordo de lago Vesijärvi, kiu estas parto de Päijänne, la dua plej granda laga sistemo en Finnlando, situanta ĉirkaŭ je cent kilometroj de Helsinko kaj 77 kilometroj de Tampere. Meze de ĝi estas grandega Nacia Parko de Päijänne kun rokaj insuloj kaj sablaj dunoj, kaj ĝia konata simbolo estas cignoj, grandaj nombroj de kiuj loĝas ĉi tie. Bela maniero por pasigi someran tagon estas enŝipigi en Lahti kaj traveturi la Vesijärvi, aŭ nur naĝi en la lago.

Lahti estas tre sportema kaj mizikema urbo, centro de krlkaj tutmondaj Ĉampionludoj pri vintraj sportoj kaj loko kie oni ĉiujare efektivigas festivalon honore de mondfama komponisto Johano Sibelius.

Kiel atingi la urbon?

Lahti ne havas flughavenon, do se vi intencas flugi ĉi tien, via sorto estas flugi al flughaveno Helsinki-Vantaa kaj poste uzi busojn aŭ trajnojn por atingi Lahti. Ni kalkulis ĉ. 15 busojn en horaro (inkluzive 3 noktajn), do estas buso je ĉiuj 1,5 horoj. Prezo diversas laŭ tempo de diurno kaj estas 6-26 €, daŭras tiu veturo 1 horon 20 minutojn. Ĝi startas ĉe bushaltejo antaŭ internacia stacidomo. Estas ankaŭ trajnoj el la flughaveno al Lahti, ĝi startas ĉiŭore, veturas ĉ. unu horo, kaj ĝia meza prezo estas ĉ. 16€

Krome ĉefa flughaveno validas ankaŭ flughavenoj Tampere-Pirkkalan kaj Turku.

Laĥti - urbo ĉe laga landoOni povas facile atingi urbon Lahti buse. El busa stacio de Helsinki (Helsingin linja-autoasema, str. Kamppi, 5) busoj direkte al Lahti startas preskaŭ ĉiun duonhoron, kaj povas kosti 5-19€, kio dependas de tempo. Rabato eblas, sed vi aĉetas bileton rete. En Lahti la busoj atingas busan stacidomon de Lahti (str. Jalkarannantie, 1) kaj startas de ĝi reen kaj al aliaj urboj de la lando.

Busajn itinerojn en Lahti-regiono priservas kompanioLSL (Lahti Region Transpor), sciiĝi pri ĝi oni povas ĉe retejo de la kompanio. Por pli facila veturado servas Waltti vojaĝkarto, kiu estas uzebla ne nur en Lahti kaj ankaŭ en urboj Oulu, Jyväskylä, Kuopio, Joensuu, Lappeenranta, Kajaani kaj Kouvola. Krome vi povas aĉeti bileton (Päivälippu) por unu-sep tagoj, se vi planas vizitii regionon dum kelkaj tagoj. Biletoj estas aceteblaj en urbaj kasoj (ekz. R-Kioski) aŭ per poŝtelefono (pli malmultekoste), prezo dependas de tagoj kaj elektitaj zonoj (entute naŭ zonoj).

Laĥti - urbo ĉe laga landoTraina stacidomo de Lahti (Lahden rautatieasema) situas sude de centro de la urbo, ĉe Mannerheiminkatu, 15. Ĝin atingas kelkaj tipoj de tajnoj, priservantaj la itineron inter Helsinki kaj Lahti. Ekzemple, trajnoj Z, kiuj atingas urbon dum unu horo kaj startas ankaŭ ĉiun horon. Interurbaj trajnoj H haltas en Lahti por eltrajnigi pasaĝerojn, kaj veturas plu ĝis fina stacio.
Ankaŭ ĉe urba stacidomo haltas internaciaj trajnoj Allegro (Helsinki — Sankt-Peretburgo) kaj Leo Tolstoj (Helsinki — Moskvo). Ĝi ankaŭ uzeblaj por veturaso inter Helsinki kaj Lahto kaj estas eĉ iom pli rapidaj.

Certe eblas veturi el Laĥti al proksima rusia «norda ĉefurbo» Sankt-Peteburgo (SPb) kaj la urboj estas ligitaj fervoje. Trajno bezonas nur 2 horoj kaj 40 minutoj por veturigi de fervoja stacidomo Laĥti al Finljandskij stacidomo de SPb. Pasaĝeroj ne perdas tempon surlime por pasporta kaj doganeja kontrolo ĉar ĝi oksaziĝas dum veturado jam post forveturo de trajno. Biletoj por la trajno estas aĉeteblaj en biletejo de fervoja stacio, en bileta aŭtomato aŭ ĉe fervoja retejo de fervojkompanio. Prezo de biletoj por trajno «Allegro» estas de 44,52€ ĝis 94,40 €

Sed kial veturi al SPb? Laŭ nia opinio por partopreni en planata Karavano-2019 kaj ĝui bonan ŝancon vojaĝi laŭ najbara Rusio kaj konatiĝi ĝiajn vidindaĵojn!

Daŭrigota

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Japanio

Daŭras sezono de momidzi en Japanio

Kutime ni scias pri bela japana tradicio printempe renkonti floradon de arboj sakuro kaj ume. …