Hejma paĝo / Raportoj / Laŭ Transsiberia fervojo en Ĥanojo

Laŭ Transsiberia fervojo en Ĥanojo

En 2011 jaro estis anoncita en nia  retejo projekto de Karavano al Hanojo. Unue ĝi eĉ ne estis “karavano”, sed nur «vojaĝo»… Esperantistaj ŝablonoj estas ne tre ŝatataj, kaj ni preferas vojaĝi kaj ne “kongresi”.  Do, la karavano estis planata certe kiel vojaĝo memstara kaj memsufiĉa. Sed esperantistoj, bedaŭrinde,  pli ŝatas partopreni en diversaj kongresoj ol vojaĝi tra mondo. Eĉ hodiaŭ, kiam mi sendas ligilojn al artikoloj de la retejo pri vojaĝaj raportoj en esperanto-societoj, grupetoj ktp en socoaj retoj,  ĝiaj membroj foje indignas: “Kial vi sendas tion en nia grupo!? Ĝi estas por informiĝi pri la perspektivo de la Esperanto-movado.”  …mi ne scias kiel komprenigi ilin, ke sen praktika uzado de la lingvo ĝi tute ne havos perspektivojn…  Tamen, unu el partoprenantoj de hanoja UK diris mallaŭte en la kulisoj, taksante la kunvenon: “Fakte ĝi estas turismo…”. Mi tute konsentas.

3karavanoNia “trasiberia” projekto komence supozis tri variantoj de itineroj: 1) tra Altajo al ĉina urbo Urumĉi, kaj vjetnamia landlimo ĉe Kumning,  2) laŭ Trasiberio ĝis postbajkala trapasejo en Ĉinio 3) tra Mongolia ĉefurbo Ulanbatoro kaj Pekino. Fin fine estas elektita la tria, ĉar altaja varianto estis tro peniga, kaj ĉina (preterire Mongolion) bezonis saman tempon, sed estis malpli interesa. La itinero estis aldone korektita kaj trapasis ne Kumning, sed Nanning, alia urbo najbara kun Vjetnamio.     Kaj startis pretigado.  Senĉese mi interŝanĝis leterojn kun perantoj en diversaj lokoj de tutmondo, klarigante por mi eblecojn kaj opciojn de la vojaĝo. Laŭbezone — telefonis en diversaj survojaj urboj de Rusio, Mongolio kaj Ĉinio.

Poste estis konstruita reta aliĝilo, kaj mi startis reklamadon de la vojaĝo. Plej abomena okazis reago de tiel nomataj “movadanoj” ruslandaj, kiujn mi alvokis partopreni en karavano kaj helpi ĝian organizadon. Okazis, ke  tiuj personoj, kiuj plej multe kriis pri ilia “agado por movado” rifuzis proponon unuavice.

Kaj kelkaj eĉ penis malhelpi. Unue, kiam mi proponis kunlaboron, organizinto de alternativa karavanopetis liston de aliĝontoj kaj … neis. Poste okazis, ke ŝi nur uzis ĝin por dissendi leterojn al la aliĝintoj kaj agiti ilin por aliĝi ŝian projelton, kaj lasi «la-vojaĝan»… Poste la kaŭzo estos klara: ŝi planis kovri ŝiajn proprajn elspezojn por vojaĝo al Vjetnamio per krompago de karavananoj.
Vidu: karavananoj de LV suferis po 50$ de krompago, kiuj eĉ ne kovris elspezojn por organizado, Loskutova postulis po 130€…  Prezidantino de REU arde subtenis ŝin, kaj provis eĉ iom malhelpi al nia karavano, sed Dio gardis nin de ili. Vane tiuj movadaninoj esperis pri mia fordecido, tuta organizagado sukcese finis sen iu ajn subteno de ruslanda esperantistaro. 

moskvo11Tago post tago, monato post monato, proksimiĝis tempo de starto de la karavano. Aliĝis kam 21 partoprenanto el Brazilo, Francio, Nederlando, Norvegio, Rusio — kaj brazilia grupo okazis plej amasa — 15 karavavanoj! Kaj 6 julio mi forlasis hejmon, por 50 plenaj tagoj de vojaĝo. La 8a de julio ni renkontiĝis en Moskvo kaj startis!

Kaj fin-fine Karavano al Hanojo laŭ Trasiberio (aŭ Transsiberia fervojo, hehe…) estas sukcese ojkazinta, kaj jam estas nur historio. Sed rememoroj pri ĝi vizitas nin pli kaj pli…

Raportoj de LV pri Karavano

(raportoj estas publikotaj laŭvice tuj post pretigo) – Rememoroj pri Trasiberia karavanoKaravano: starto en MoskvoFilmo: du karavanaj tagoj en MoskvoĈi tie startas TrasiberioJekaterinburga tago – Laŭ Trasiberio – Renkonto kun Bajkalo – Ĉirkaŭbajkala fervojo – Lando de Eterna Blua Ĉielo (Mongolio) – “Subĉielujo” (Ĉinaj skizoj) – Saluton, Hanojo – Tagoj de UK – IJK kaj iom pli

Publikaĵoj en diversaj lokoj pri Karavano

  • En revuo «Esperanto», n-ro 1261 (9) • Septembro 2012

esperantopages

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Moskvo: filmo pri du karavanaj tagoj

Post la kunveno de partoprenantoj en Moskvo’2012 ili travivis en urbo ekskursante iom pli ol …