Malto, gisto kaj akvo…

Mian finan tagon en Skotlando mi decidis dediĉi al drinkaĵoj kaj maro. Tial ni veturis al distilejo Auchentoshan. Distilejoj amasas ĉi tie, kaj en Interreto oni povas trovi priskribon de procezo de ellborado de viskio. Mi ne iros tro profunde en detaloj de ĝi, sed nur kurte rakontos pri specialaĵoj de Ashentoshen. Precipe plaĉis por mi, ke oni permesis foti ĉion dum ordinara vojaĝo. Efektive, multaj distilejoj malpermesas fotografii.

Auchentoshan ekzistas tie ekde 1823 kaj situas en la nordo de Glasgo.

Ĝi produktas unumaltan (single malt) viskion — multtekostan kaj valoran specon, produktatan de strikte unu distilejo, kontraste kun miksita (blended), kiu estas miksaĵo de malsame kvalitaj akoholaĵoj el malsamaj distilejoj, ĉar tio — pli malmultekosta.

Laŭnormaj ingrediencoj: malto, gisto kaj akvo.

Ĉu granda distiligilo?…

Ne, nur la maŝino por produktado de malto. Distiligilon mi montros poste…

Tie ĉi miksaĵon kun akvo oni tenas 3 tagoj, ĝis formado de alkoholaĵo, kaj poste sendas ĝin altigi la gradon.

Ĉi tiu ‘biero” nomiĝas mash, kaj enhavas 8% de alkoholaĵo.

Kaj jen estas distiligilo. Pli ĝuste, eĉ tri. Normala viskioproduktejo distiligas rekrementon dufoje, sed unika teknologio de Ashentoshen estas tristadia distilado.

Post la unua distilado estas forigata metanolo, post la dua estas akirita alkoholaĵo 18%-a, post la tria — 54%-a alkoholaĵo.

Hodiaŭ ĉi tiu procezo estas aŭtomatigita kaj estas gvidata per komputila programo. Homoj en produktejoj tute ne estas, sole turistoj kun gvidisto foje susuras kaj rompas silenton de la naskiĝejo de viskio.

Poste en la rezultita produkto estas almetataj diversaj ingrediencoj (plejparte citrusaĵon kaj spicoj) kaj vistio estas tenata en du tipoj de bareloj: hispana kverka (granda dimensio) aŭ skota (malgranda) el ĉeriza ligno, kiu nomiĝas «virporka kapo» (hog’s head). Sekve, la viskio akiras guston de kverko aŭ ĉerizo.

Enboteligo estas farita de alia firmao, ĉar distilejo ne volas pagi akcizon de la produkto.

Kaj fine de la ekskurso ĉiuj partoprenantoj iras al la halo por la gustumi, kie estas proponata ekzempla pokaleto de la klasika Ashentoshen. Pridiskuto, interŝanĝo de opinioj. Verdire, mi ne estas granda fanatikuo de viskio.

Botelo da viskio de la plej malnova hodiaŭ, la sola barelo: maljuneco — 53 jaroj. Ĉi tiu botelo kostas proksimume 3000 pundoj. La prezo kaŭzas ne sekve de nobla gusto (gusto de 20-jara viskio eble ŝajnos al amantoj pli bona), sed danke al perdo de alkoholo: pli ol duono de la barelo forvaporis.

Klasika botelo de 5-10 jaraĝa kostas 20-50 pundoj.

Ĉe foriro oni ofertis plenig recenzojn. Mia amiko John skribis por mi: «Tried whisky for the first time, more used to drink vodka. Tatyana, Russia («Gustumis viskion unuafoje, pli kutimas trinki vodkon. Tatyana, Rusio)» :)))))

==

Raporto@Foto de Tatjana, estas publikata kun permeso de aŭtoro

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress