Mapo toufu – “toŭfuo de maljunulino Ĉen”

Bonstataj naturaj kondiĉoj de la sudokcidenta Ĉinio helpis al internacia miljara rekono de la kuirarto de Siĉuan provinco. Kuiraĵoj siĉuanaj estas plibonigataj kun riĉa paletro de ekzotaj spicoj, inter kiuj estas papriko, vinagro, sezama pasto, siĉuana “flora pipro”, fermentita soja pasto, fermentitaj nigraj faboj kaj ŝaloto, zingibro, ajlo, vino kaj soja saŭco.

Siĉuana kuirarto proponas kelkajn famajn kuiraĵojn: pastaĵoj, similaj al raviolo, kaj ankaŭ “dan-dan”-nudeloj kun saŭco el sekigitaj salikokoj, ete tranĉitaj peklitaj legomoj, arakido, sezamaj semoj, oleo, kapsiko, vinagro kaj ajlo. Unu el la plej popularaj kuiraĵoj en ĉi-tiu provinco, sciata tra la tuta Ĉinio kaj eksterlime – mapo dofu.

amapo

Alie oni nomas ĝin kiel “toŭfuo de stigmata maljunulino”. Laŭ legendo, inventis ĉi-tiun popularan manĝaĵon de sichuana kuirarto vidvino laŭ nomo Ĉen, kiu loĝis en antaŭurbo de Ĉendu kaj posedis malmultekostan hotelon, kie ŝi unue proponis tian ne tre luksan kuiraĵon al loĝantoj. Mapo dofu tiel plaĉis al malmultaj vizitantoj de la hotelo, ke jam baldaŭ komerco de la maljunulino kreskis, kaj kuiraĵo fariĝis fama en tuta provinco Siĉuan.

Ĝi konsistas sojan toŭfuon, porkaĵon, pipron, arompipron, zingibron, sojan saŭcon, ajlon, oleon, nigran faban paston, amelon, sezaman oleon kaj kuiran vinon. En Siĉuan ĉi-tiu manĝo estas servata tre spica kaj varmega, kaj ne ĉiuj eĉ povas ĝui ĝin. Tamen, vi povas peti ĉefkuiriston ne tro pipri ĝin, kaj kontentigo de ĉi tiu mirinda manĝaĵo estas por vi garantita.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress