Hejma paĝo / Novaĵoj / Monaĥejo en siria Maalula ekfunkciis

Monaĥejo en siria Maalula ekfunkciis

  
La monaĥejo de St. Tekla en siria urbo Maalula denove malfermos por pilgrimantoj kaj turistoj.
Fakte, laboro pri  rekonstruo de la monaĥejo estas preskaŭ kompleta. Maalula estis liberigita de islamistoj en 2014 jaro kaj tuj komencis restarigo de la urbo kaj la monaĥejo. Dum tempo kiam urbo estis kontrolita de teroristoj, multaj kristanaj sanktejoj estis detruitaj kaj malsanktigitaj.

Monaĥinoj jam revenis al la monaĥejo, 90% de ĝi estas jam restaŭrigita kaj estos kompletigita en venontaj semajnoj.
Laŭ informo la Fides agentejo, gravan kontribuon al la restarigo de sanktaj lokok kigitaj kun  St.Tekla faris rusaj veteranaj organizoj. Helpo pri restaŭrado de la monaĥejo estis promesita fare de okcidentaj landoj kaj UNESKO, sed ĝis nun ĝi ne partoprenis en la laboro.


Maalula («Eniro»), vilaĝo lokita je 55 km nordoriente de Damasko, estas konata tutmonde kiel unu el lokoj, kie oni daŭre parolas je aramea lingvo, je kiu parolis ankaŭ Jesuo Kristo. En la volaĝo funkcias Instituto de aramea lingvo. Plej gravaj sanktejoj de Maalula estas monaĥejo de St. Tekla, preĝejo de St. Sergio kaj Bakĥo, rilataj al Melkita Katolika eklezio legenda rokfendo de St.Tekla. Du trionoj de la loĝantaro de Maialula estas kristanoj de diversaj tradicioj, diservoj en lokaj preĝejoj kondukas en araba kaj ankaŭ aramea lingvo.

La 3-an de decembro 2013 jaro islamistoj  forrabis ĉi tie 13 grekajn ortodoksajn monaĥinojn kaj tri laboristojn de la monaĥejo. La 9-an de marto 2014 jaro monaĥinoj kaj laboristoj estis liberigitaj en Libano post operaco de la specialaj servoj de Libano kaj Kataro.

Maalula The Untold Story-Documentary Trailer-Syria from (M.Ojjeh) on Vimeo.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Nova istanbula flughaveno malfermiĝos baldaŭ

Je 29 de oktobro malfermiĝos nova internacia flughaveno (İstanbul Yeni Havalimanı) aŭ (Üçüncü Havalimanı), distance …