Mongola fascineco

Iom da tempo antaue mi sukcesis viziti Mongolion. Pli ĝuste — reveni en Mongolio: ja mi jam siatempe pasigis certan tempon en la pitoreska lando. Ju pli daŭre mi estis ekstere, des pli mi revis iam reveni kaj denove vojaĝi ĉi-tie… Mi decidis viziti ne nur Mongolion, sed ankaŭ Ĉinion, sed vojo al ĉina ekzotikeco tamen komenciĝis surlime de Mongolio… Mia trajno venis al Ulan-Ude vespere, kaj ĝis mallumiĝo mi sukcesis nur telefoni kaj renkontiĝi kun Pavel, mia loka konatulo. Li helpis al mi anticipe aĉeti aŭtobusan bileton al Ulan-Bator (Ulanbatoro). La aŭtobuso startas ĉiutage je 7-a horo matene de rando de la placo je nomo de Sovetoj (ŝtata organo de regad), sed biletoj estas aĉeteblaj nur anticipe ĉe vojaĝagentejoj. uude La unua kaj ĉefa problemo en la urbo por mi estis telefoni: kutima poŝtelefona firmao «Beeline» tie ĉi ankoraŭ ne estis funkcianta, sed aliajn poŝtelefonajn SIM-kartojn, mi ne kunprenis. Apud stacidomo estis vendataj telefonkartoj, ne ordinaraj, sed “intellektaj”: uzante ĝin oni povus telefoni al aliaj urboj (se sukcesus trovi telefonilon, kiu permesis tiel telefoni). Posedanto de la karto eĉ povus mendi tedeumon en apuda ge Gelugpa lamaisma preĝejo de Verĥnjaja Ivolga. Finfine mi sukcesis telefoni al Pavel, kaj li alportis bileton kaj iom ĉiĉeronis tra centra parto de la urbo, laŭ la urba piedira strato kaj ĉefa alloga vidindaĵo nomata “Ĉupa-Ĉups” – tiel loĝantoj de Ulan-Ude nomas originalan monumenton al Vladimir Lenin ĉe placo Sovetov.

uulenin

 

Ĝi estas granita kapo alta kiel trietaĝa domo sur konvena piedestalo. Pro malfrua tempo jam mankis senco resti en hotelo, kaj mi decidis simple atendi matenon en stacidoma atendejo kaj promeni laŭ la urbo. Tamen, je la 22a-23a horoj vivo en Ulan-Ude malaperas, kafejoj kaj restoracioj estas fermitaj, Interretaj-kafejon estas ne troveblaj, kaj mi decidis atendi ĝis la mateno ĉe la fervoja stacio, je 15 minuta piedirata distanco de la centro de urbo. Des pli la vetero jam sufiĉe malvarmiĝis, kaj promenoj aspektis jam ne tute sekuraj.

Nokto pasis sensente. Duondormante mi aliris bushaltejon, de kiu forveturas aŭtobusoj al Ulan-Bator, kaj… iĝis la unua en vico de miaj kunvojaĝantoj. Nur post 15 minutoj flanke de la domo de loka administrejo subite aperis 3 personoj kun kelkaj tornistroj. Ili estis tri graciaj junulinoj el Svislando, sed surmetnitaj ege multe vestaĵojn, envolvitaj en jakojn kaj koltukojnn kun tri tornistroj kaj kelkaj aldonaj sakoj. Unu el ili demandis min, indikante per montrofingro asfalton: “Ulan-Bator? Ulan-Bator? Do you speak English?”. Bonŝance mi iom parolis, kaj ĉi tio furorigis ilin. Junulinoj rakontis, ke ili traveturis Rusion kaj intencas vojaĝi tra Miongolio, kie por ili jam estas rezervita unusemajna vojaĝo en stepo sur ĉevaloj… Certe ili estis tre kontentaj, ke ili sukcesis trovi la bushaltejon. Kaj jam aperis aliaj pasaĝeroj de aŭtobuso, finfine de nenio aperis ruĝa aŭtobuso, kaj ni hastis tuj deponi niajn tornistrojn en la pakaĵujon. Stiristo kontrolis biletojn, kaj ni forveturis direkte al Kjaĥta, urbeto, kie estas transpasejo de rusia-mongolia landlimo. cxelimo La landlimo aperis sufiĉe rapide, post 2,5 hora veturado. Nia aŭtobuso senhalte penetris en apudliman areon por paŝporta kaj doganeja kontrolo. Ni bezonis du horojn por ambaŭ flankoj de limo, rusia kaj mongolia. Eble, ni sukcesus trariri ĝin pli rapide, sed unu pasaĝero de aŭtobuso ne havis mongolian vizon. Mongolia pasportkontrolo decidis doni vizon tuj surloke, tamen por tio necesis iom da tempo, kio malkontentigis nian stiriston. Lia plano estis rapide veturi al urbo Darĥan, kie li kutime tagmanĝas laŭ interkonsento kun posedanto de loka restoracio. Sed lia plano evidentiĝis neplenumebla, kaj tagmanĝo atendis nin tuj post landlima barilo, en loka kantino de Altanbulag. Sed antaŭ manĝado nia aŭtobuso estis atakita fare de amaso de monŝanĝistoj. Ili tenis en manoj dikajn staplojn da mono kun portretoj de Ĉingisĥano, fulmrapide kuris laŭ aŭtobuso tien-reen kaj dum momento riĉigis ĉiujn pasaĝerojn per sufiĉa kvanto de tugrikoj, laŭ kurso 1 rublo = 45 tugrikoj, 1 usona dolaro = ĉirkaŭ 1100 tugrikoj. Nun ni plene estis pretaj manĝi. Kaj konatiĝo kun mongola kuirarto estis ege amuza kaj bongusta. Unue, menuo en kantino estis jam en mongola lingvo, kaj ĝian enhavon konprenis ege malmultaj personoj. Unu virino ege miris, kion kelnero alportis laŭ ŝia mendo. Virino petis banŝtaj caj, kaj tio okazis nenio pli ol teo kun ravioloj. Tamen jam post kelkaj minutoj ĉiuj sciiĝis pri bazaj detaloj de menuo kaj mendis certeme buuz, cujvan, banŝtaj ŝol kaj eĉ ŝpagetti. IF Mongolaj kuiraĵoj apenaŭ estis malsimplaj, tamen ili estis bongustaj, kun freŝa viando kaj legomoj, salatoj, lakto kaj nudeloj. Aparta specialaĵo de mongola kurarto estas suutej caj – kutima nigra teo kun aldono de lakto, salo kaj graso. Dum kelkaj miaj kunvojaĝantoj ŝmacis siajn supojn kaj raviolojn en manĝejo, iliaj pli rapidaj kolegoj jam, postmanĝis pigre en ombro de domo, sidis atendante daŭron de vetrurado aŭ promenis apude. Mi tiutempe vizitis lokan butikon najbare de la manĝejo, kiu tuj surprizis min per botelo de mongola vodko arĥi. arhi Eĉ ne per vodko, sed ĉefe per ĝia etikedo, kiu aspektis preskaŭ egale al emblemo de rusia televida “La Unua Kanalo.” Intertempe stiristo ankaŭ finis mani kaj alvokis ĉiujn en aŭtobuson… Kaj nenion mi povas diri pri jenaj unuaj kilometroj laŭ mongola stepo, oni devas vidi ĝin mem – ĉi tiujn montetojn, flavan herbon, jurtojn, bovajn kaj ŝafajn gregojn kun paŝtistoj sur malaltaj ĉevaloj kaj vastecon sub blua ĉielo… Apud la vojo mi rimarkis tuj ŝtonarojn ornamitajn per bluaj rubandoj de ŝtofo. Ĝi staras sur montpasejoj kaj markis ĝin: kutime en stepo la ŝtonaroj estas rimarkindaj de granda distanco kaj servas kiel siaspeca stepa “lumturo”. mmontoj chevaloj Krome ili estas sanktaĵoj, kie ĉiuj preterirantaj vojaĝantoj devus restigi ion: ŝtonon, rubandon, moneron aŭ kelkajn gutojn de lakto aŭ vodko por donaco al loka feo. ovoo Blua koloro, same kiel ruĝa kaj blanka, estas la plej amataj koloroj en Mongolio kaj jam baldaŭ ĝi estas evidenta, sed mi volonte konsilas al ĉiuj sciiĝi pri tio mem. Vojaĝo al Ulan-Bator (Ulanbatoro) okupis preskaŭ la tutan tagon. Finfine post kelkaj nelongdaŭraj haltoj por promenoj kaj aliaj bezonoj ni atingis mongolan ĉefurbon, proksime al la oka horo vespere, tuj post sunsubiro. Lasinte la aŭtobuson apud hotelo «Bajangol» mi telefonis el proksima kiosko al atendanta min s-ro Batzaya, mongola esperantisto, kun kiu ni konatiĝis per «Pasporta servo». Ĝis kiam li atingis min, ni interparolis kun samveturintaj svislandaj fraŭlinoj. Ili rapidis resti en mendita hotelo kaj poste direkti sin en stepon por semajna vojaĝo sur ĉevaloj. Anticipe mi multe turmentis Google Eart-on kaj mapon de Ulan-bator, do mi jam sufiĉe bone orientiĝis en la urbo, almenaŭ en ĝia centro, kaj facile klarigis al fraulinoj kiel ili povos atingi la hotelon kun rezervitaj ĉambroj. Estis pli malfacile konvinki ilin, ke neniu manĝos ilin dum 10 minuta piedmarŝo al la hotelo. ubhotel Por mi necesos pli da tempo por trafi en tranoktejon – ni veturis per taksio ĉirkau 10 minutojn – s-ro Batzaya loĝis surrande de la urbo apud la Domo de Oficiroj, sudkorea hotelo kaj katolika preĝejo. Kaj estis teo, vespermanĝo, duŝo, parolado kaj… nenio same plaĉas al okuloj dum longa vojaĝo kiel dolĉa dormo. p.s. Kutime mongoloj skribas nomon de ĉefurbo de la lando kiel Улаанбаатар – Ulaanbaatar, sed duoblan “a” oni prononcas kiel sola. Sed mi laŭkutime skribas kiel Ulan-Bator, kaj opinias ke ambaŭ variantoj estas egalaj por mi. V.B.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress