Moskvo — ĉefurbo de Rusio

Ekzistas tri versioj de nomorigino kaj interpreto de nomo de ruslanda ĉefirbo – Moskva. La unua, plej ofte uzata diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do niaj prauloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama — bova vadejo. Plurfoje oni pruvis, ke jam dum neolita epoko ĉi-tie estis loĝejaroj de ĉasistoj, fiŝkaptistoj, brutbredistoj ktp, ĉiuj bone komrenis ĉefan oportunecon de la loko pro la rivero Moskva, kiu estis somere navigebla kaj vintre transformiĝis je bona sleda vojo el fortika glacio.

osnovamsk

Skribaj kronikoj unue mencias Moskvon en la jaro 1147, kiam princo Jurij (Georgo) Dolgorukij renkontiĝis ĉi-tie kun lia aliancano princo Svjatoslav kaj organizis grandan bankedon. Al li plaĉis la vilaĝeto situanta sur alta, maldekstra bordo de Moskva rivero nomata Borovickij monteto, kiu taŭgis por fondi tie fortikaĵon. Do la urbo estis nomita samkiel la rivero laŭ ordono de la princo. Kelkaj momentoj de vivo de Moskvo, junio, septembro kaj oktobro de 2011 jaro. Spektu kaj ĝuu.

Kiel atingi?

vokz

Kutime Moskvon oni povas atingi aviadile, por tio en Moskvo funkcias 3 flughavenoj, kiuj akceptas plejparton de flugkompanipoj el diversaj landoj.  kaj ankaŭ

Kie dormi?

moskvo11

Certe Moskvo estas plena per hoteloj kun diversaj stel-kvantoj kaj hostaloj. Ni kutime proponas al ĉiuj uzi 3***-an hotelojn en Izmajlovo-hotelaro ĉe orienta parto de la urbo. Ĝi situas ne tre malproksime de centro de la urbo, apud metroa stacio «Partizanskaja», havas akcepteblajn loĝ-kondiĉojn kaj prezojn.

Kie manĝi?

mumu1

Ni proponas al vi matenmanĝi en via hotelo, kaj tagmanĝi en la urbo. Pli detalan priskribon de indaj manĝejoj ni jam pretigas, kaj publikos baldaŭ. Atentu ke en Moskvo jam daŭre ekzistas retaj manĝejoj de internacie konataj retoj (KFC, McDonalds kaj aliaj). Certe vi povas  facile gustumi tradician manĝojn de rusa popolo kaj aliaj popoloj de Rusio kaj landoj de eks-Sovetunio, kiuj delonge fariĝis parto de loka kuirtradicio.

Kion vidi?

msk02

Por konatiĝi kun Moskvo ne sufiĉas kelkaj tagoj. Kvanto de ĝiaj vidindaĵoj estas nelimigitaj, kaj ni proponas atenti komence Ruĝan placon kun Katedralo de Sankta Bazilio kaj Maŭzoleo de Lenin,  apudan Kremlon, rezidencon de ruslanda prezidanro, kaj fotos tie ĉi apud Caro-Kanono kaj Caro-Sonorilo. subterajn palacojn de moskva Metroo, Ostankino-televidturon ktp.

Iom pli…

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress