Hejma paĝo / Novaĵoj / Nova istanbula flughaveno malfermiĝos baldaŭ

Nova istanbula flughaveno malfermiĝos baldaŭ

Nova istanbula flughaveno Je 29 de oktobro malfermiĝos nova internacia flughaveno (İstanbul Yeni Havalimanı) aŭ (Üçüncü Havalimanı), distance de 50 km de Istanbulo, TurkioLa giganta flughaveno havos 6 kurejojn kaj kvar flughavenajn stacidomojn.

Nuntempa ĉefa urba flughaveno Ataturk estos fermita kaj transformita en ĝardena komplekso. La nova flughaveno laŭplane estos ligita per linioj de metroo kun urbocentro de Istanbulo: nova linio М11 «Yeni Havalimanı — Gairettepe» ligos ĝin kun stacio sur linio M2, kaj venonta nova linio «Halkalı — Arnavutköy-1» ligos kun stacio Halkali de linio de Marmaray.

Atingi la novan flughavenon helpos 38 ordinaraj urbaj busoj kaj 150 priservaj busoj. La priservaj busoj startos ĉiujn 10 minutojn el distriktoj Alibeyköy, Bakırköy, Baksakşehir, Beylikdüzü, Beşiktaş, Kadyköy, Pendik, Saryer, Tuyap, Halkali, de Esenler busstacio, de la Medzidieki placo en distrikto Shishli, de metroo-stacioj Mahmud Bay, Yenikapi -Sirkeci kaj Hadzhiosman, de Tepeustu moskeo kaj loĝloko Kemerburgaz. La prezo de veturo per priserva buso varios de 1,5 € ĝis 4 € depende de distanco.  Ankaŭ en la flughaveno funkcios sia propra taksi-servo kun 660 aŭtoj.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Estas establita aertrafiko inter Kazanj kaj Tehrano

La irana aviadkompanio ATA Airlines ekde 2 septembro establigis rektajn flugojn inter Tehran kaj Kazanj. …