Hejma paĝo / Novaĵoj / Palmira malfermiĝos somere de 2019 jaro

Palmira malfermiĝos somere de 2019 jaro

Palmira malfermiĝos somere de 2019 jaro.
Palmira estos malfermita por vizitantoj venontan someron, raportits estrarano de provinco de Homs, al kiu apartenas ĉi tiu antikva urbo. Palmira, arabe nomata Tadmor (تدمر‎), «urbo de palmoj» situas en siria dezerto je 240 kilometroj nord-oriende de Damasko . Laŭ informio de registaro, la projekto de restarigo de la antikva urbo post damaĝoj jam estas preta. Sian deziron helpi en la rekonstruo de artefaktoj kaj antikvaj monumentoj  jam esprimis UNESKO, Pollando, Italio kaj pluraj aliaj ŝtatoj kaj organizoj. Oni atendas, ke ĉiuj laboroj en Palmira finiĝos antaŭ la somero de 2019 jaro.


Palmira estis unu el plej riĉaj urboj de la Romia Imperio. Ĝi aperis kiel stacio de karavana trafiko en oazo. Karavananoj atingintaj ĝin post marŝado laŭ siria dezerto nomis ĝi «la fianĉino de la dezerto».  Nuntempe Palmyra (Tadmor) estas siria vilaĝo kun majestaj ruinoj apud ĝi, kiuj estas plej bonaj ekzemploj de antikva roma arkitekturo kaj rekonitaj de UNESKO kiel Monda Heredaĵo.


Kelkaj objektoj ĉi tie suferis de armeaj operacioj antaŭ tri jaroj, Bel-templo, Baalŝamin templo, la Triumfarko kaj kolumnoj en la Valo de tomboj estis tute detruitaj. 
Poste la siria registaro sukcesis rekapti la urbon, sed en la vintro 2016 historia ejo suferis de regulaj armitaj kolizioj. Kaj nur en la printempo de pasinta jaro siriaj trupoj reakiris kontrolon de la urbo.

 

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Nova istanbula flughaveno malfermiĝos baldaŭ

Je 29 de oktobro malfermiĝos nova internacia flughaveno (İstanbul Yeni Havalimanı) aŭ (Üçüncü Havalimanı), distance …