Hejma paĝo / Brazilo / Pereis kolekto de Nacia Muzeo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro

Pereis kolekto de Nacia Muzeo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro

La Nacia Muzeo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro, kiu festis sian 200-datrevenon ĉi-jare, estas preskaŭ detruigita per fajro. En incendio pereis valora kolekto de la muzeo.

La Nacia Muzeo estas la plej malnova scienca institucio de la lando, ĝi funkciis en eksa rezidenco de la portugala reĝa familio, en ĝi estis kolektita pli ol 20 milionoj eksponaĵoj, inter kiuj estis tre malnovaj artefaktoj. En muzeo unu el la plej grandaj en Ameriko estis prezentitaj kolektoj de bestoj, mineraloj, fosilioj, mumioj, Indiaj pladoj, dinosaŭraj ostoj kaj la plej malnova homa skeleto iam trovita en Sudameriko.

La fajro eksplodis post la fermo de la muzeo, ĝi rapide disvastiĝis en la malnova konstruaĵo. Direktoro de la muzeo en intervjuo kun brazila televido nomis la okazaĵon kulturan kiel tragedio.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Nova istanbula flughaveno malfermiĝos baldaŭ

Je 29 de oktobro malfermiĝos nova internacia flughaveno (İstanbul Yeni Havalimanı) aŭ (Üçüncü Havalimanı), distance …