Piedmarŝo al Everesto


Piedmarŝo al Everesto

Piedmarŝo al Everesto estas nova projekto de La Vojaĝo — sporta vojaĝo al baza tendaro de monto Everesto — (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) —  la plej alta monto en tutmondo.  Ĝi situas en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Ĝia alteco estas 8 850 m, kaj ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun Azio.

La 29-an de majo 1953  ĝian pinton unuafoje atingis  la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj malantaŭ li la novzelandano Edmund Hillary. Ili startis el Baza tendaro de Everesto, kiun ni planas atingi piedmarŝe.


Laŭplane ni startos el Katmanduo komence de oktobro 2014 jaro. Atentu ke pli ĝusta dato estas publikota baldaŭ, post klarigo de bezonoj de plejparto de grupo. Anticipe ni supozas ke ni renkontos en Katmanduo je 6-a oktobro de 2014 jaro kaj post ricevo de ĉiuj permesoj k paperoj ni startos piedmarŝon laŭ itinero.

Itinero de la Piedmarŝo

Ni buse veturos el Katmanduo al setlejo Jiri (Ĝiri), kaj poste piedmarŝos laŭ pado al vilaĝo Lukla, poste laŭ tradicia itinero de piedmarŝo al la baza tendaro preter vilaĝoj Namĉe Bazar, Tengboche, Dingboche ĝis najbara al Everesto monto Kala Patthar. Ĉi tie, apud  baza tendaro de monto Everesto estas nia supra punkto de piedmarŝo. Post atingo de ĝi ni revenas laŭ sama itinero.
Atentu, ke tiuj vojaĝantoj, kiuj ne volas plu piedmarŝi kelktagan parton de Lukla ĝis Jiri povas antaŭmendi flugon el Lukla ĝis Katmanduo.  Ankaŭ tion varianton de reveno povas uzi tiuj vojaĝantoj, kiuj rapidas reveni al hejmo. Aliaj grupanoj piedmarŝas reen, kaj revenas al Katmanduo buse el Jiri.

Mapo de piedmarŝo al Everesto

Plena zupozata daŭro de la vojaĝo estas ĉirkaŭ 20 tagoj. Post reveno laŭplane ni ekskursas apude, ekz. Pokĥara kaj revenas hejmen. Ĉiuj vojaĝantoj ricevos Gvidlibron al Everesta Baza Tendaro.

az2

Kondiĉoj de la Piedmarŝo

Prezoj: flugo tien-reen al flughaveno de Katmanduo + elspezoj enlandaj (plena sumo estas kalkulata).

Por partoprenantoj de la vojaĝo estas bezonata bona sano kaj preteco al malfacilaĵoj de monta vojaĝo (altitudmalsano, malvarmo, ultravioleco ktp). Organizantoj rajtas rifuzi aliĝon, se taksos la aliĝinton ne kapablan sukcese partopreni laŭ sanstato.

 Pliaj detaloj estas publikotaj kaj sendotaj al aliĝintoj.

Piedmarŝo al Everesto: Aliĝilo

 

 

 

Video de Niklas_Grahn foto de stevehicks

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress