Trasiberia karavano, rememoro

Ĉirkaŭ 1,5 jaro antaŭ mi anoncis en la retejo Karavanon al Hanojo. Unue ĝi eĉ ne estis «Trasiberia karavano», nur ordinara vojaĝo al Vjetnamio…  Ĉiam mi ne tre ŝatas movadajn ŝablonojn, kaj preferas vojaĝi kaj ne «kongresi» tradicie, sed en 2012 jaro en Vjetnamio okazis Universala kongreso, kaj la junulara kongreso ankaŭ.

Sed movadanoj pli ŝatas partopreni en diversaj kongresoj ol sendepende vojaĝi tra la mondo. Eĉ hodiaŭ, kiam mi sendas ligilojn al artikoloj de jena retejo pri vojaĝoj en diversaj esperanto-grupoj interretaj, ĝiaj membroj foje indignas: «Kial vi sendas tion en nia grupo!? Ĝi estas por informiĝi pri la perspektivo de la Esperanto-movado» …mi ne scias kiel komprenigi ilin, ke sen praktika uzado de la lingvo ĝi tute ne havos perspektivojn. Tamen, unu el partoprenantoj de hahoja UK diris mallaŭte en la kulisoj pri la kunveno: «Fakte ĝi estas turismo…». Mi tute konsentas.

Do mi decidis inviti kunvojĝantojn, anticipe projektis itinerojn kaj anoncis ĝin.  La vojaĝo startis. Nia «trasiberia» projekto komence supozis tri variantojn de itineroj:  1) tra Altajo al ĉina urbo Urumĉi, kaj vjetnamia landlimo inter  Kumning kaj vjetnamia Lao Cai, 2) laŭ Trasiberio ĝis postbajkala trapasejo en Ĉinio 3) tra mongolia ĉefurbo Ulanbatoro kaj Pekino.

Trasiberia fervojo, rememoro pri karavano

Fin fine estas elektita la tria, ĉar altaja varianto estis tro peniga, kaj ĉina (preteriante Mongolion) bezonis saman tempon, sed estis malpli interesa. La itinero estis aldone korektita kaj pasis ne tra Kumning, sed tra Nanning, alia urbo najbara kun Vjetnamio. Startis preparado. Senĉese mi interŝanĝis leterojn kun perantoj en diversaj lokoj de tutmondo, klarigante eblecojn kaj opciojn de la vojaĝo. Laŭbezone mi telefonis en diversaj survojaj urboj de Rusio, Mongolio kaj Ĉinio.

Poste estis konstruita reta aliĝilo, kaj mi startis reklamon de la vojaĝo. Plej abomena okazis reago de tiel nomataj «movadanoj» ruslandaj, kiujn mi alvokis partopreni en karavano kaj helpi ĝian organizadon. Okazis, ke tiuj personoj, kiuj plej multe kriis pri ilia «agado por movado» rifuzis proponon unuavice. Kaj kelkaj eĉ penis malhelpi. Sed eble, pri tio kaj tiuj mi plu diros poste. Sed vane tiuj movadanoj esperis pri mia fordecido. Tago post tago, monato post monato, proksimiĝis tempo de starto de la karavano. Aliĝis jam 21 partoprenanto el Brazilo, Francio, Nederlando, Norvegio, Rusio — kaj brazilia grupo okazis plej amasa — 15 karavavanoj!

Stacidomo de Perm, Trasiberia fervojo

Kaj 6 julio mi forlasis hejmon, por reveni post 50 plenaj tagoj de vojaĝo, kiu donos al mi gravajn sperton kaj sciojn.  Trajne mi atingis Moskvon, kiun jam atingis la unua karavanano, Neil Blonstein el Novjorko.  Mia trajno ne rapidis, kaj je malfrua mateno de 7 julio mi lasis ĝin ĉe Kurskij stacidomo de Moskvo, tuj aĉetis tri poŝtelefonaj sim-kartoj kaj post 10 -minuta piedmrŝo venis en mia loĝejo por proksimaj 2 tagoj — hostalo «TS-hostel».  Simbole «TS» estas deĉifrata kiel «Trasiberio». Sufiĉe oportuna kaj malmultekosta laŭ moskvaj prez-nivelo.

Trasiberia hostalo en Mosvo, stiligita je trajno )

Trasiberia hostalo en Mosvo, stiligita je trajno )

Trasiberia hostalo

Tago ĝis vespero pasis plenigita per kontatoj kun perantoj kaj ĝustigoj, malfrua renkonto kun moskvaj amikoj kaj post notomeza ekdormiĝo, kaj kurta dormo  ĝis matena 5-a horo.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress