Renkonte al Kamboĝo: Siem Reap

Unu el la plej famaj turismaj lokoj en Sud-Orienta Azio estas Angkor, la malnova ĉefurbo de la imperio de Khmer apud urbo Siem Reap en Kamboĝo. Turistoj el tuta mondo venas ĉi tien por vidi la ĉefajn allogaĵojn de Kamboĝo — la antikvajn templojn de Angkor Vat kaj Angkor Tom.

Por ŝatantoj de sendependaj vojaĝoj, «dorsosakuloj»,  kiuj prefersas mem plani kaj plenumi siajn vojaĝojn,  La Vojaĝo planas serion de rakontoj pri vidindaĵoj de la lando kun utilaj kaj praktikaj informoj. Eble ĝi devigos  vin pli aŭ malpli frue vojaĝi laŭ la  polvaj vojoj de Sud-Orienta Azio…

Siem Reap: baza informo

La plej proksima loko al Angkor — urbo Siem Reap, sufiĉe agrabla kaj pura urbo. Ofte oni legas en rememoroj de vohaĝantoj aprezoin  de ĝi kiel la plej civilizita loko de Kamboĝo. Vi povas atingi ĝin per aviadilo de la ĉefurbo — Pnom-Peno, el Ĉinio, Koreio, Singapuro, Malajzio, Tajlando, Laoso, Vjetnamio.  Kamboĝa vizo estas facile ricevata en la flughaveno de Siem Reap kontraŭ $20, kaj tio estas la plej facila vojo por alveni ĉi tien.  Atenti, ke transirante kamboĝian landlimon oni devigos vin deponi fingrospurojn de viaj tutaj 10 fingroj.

La vojo al Siem Reap de Pnom-Peno per buso prenas 4,5 horojn, de Vjetnamio — plus aldonaj 6 horoj. Estas ege populara, tamen pli mapfacila maniero atingi la urbon, veturante  el Tajlando tra Poipet,  konata pro siaj vicoj al pasporta kontrolo kaj profesiaj «helpantoj», kiuj  zorgas nur pri eltiro de monoj el turista poŝo kontraŭ dubindaj kaj eĉ kontraŭleĝaj servoj por vizo, transporto, kaj tiel plu.

La plejparto de loĝantoj de Siem Reap estas engaĝita en turisma servo de la turistoj, do la urbo estas plena de hoteloj, gastejoj, vendejoj, restoracioj, kiujn ĉiujare uzas pluraj milionoj da gastoj.  La malavantaĝo: prezoj en Siem Reap estas iom pli altaj ol en aliaj partoj de Kamboĝo, sed oni tamen povas  elekti kaj trovi racian balancon inter prezo kaj kvalito. Hotelo 3- stela kun matenmanĝo, povas kosti ĉi tie ĉirk. $ 12-18.  Ni proponas hostalojn Two Dragons Guesthouse (1-lita ĉambro, kun varma duŝo, ventolilo, senpaga wi-fi, po $6 $/nokto) aŭ Green Town Guesthouse (ĉambro kun  ventolilo, varma duŝo, wi-fi, TV, $6, kun klimatigilo — $10),  Mom’s Guesthouse kaj ĝi tute ne estas nuraj.
Siem Reap

Tagmanĝo en restoracioj povas kosti ĉ.$ 6, sed ekzistas kaj pli malmultekostaj opcioj.  Spertuloj konsilas nin kontroli manĝejojn ĉirkaŭ la temploj (wat),  kiuj ofte havas amuzan trajton: ĝi havas kelkajn menuojn kun malsamaj prezoj. La sama kuiraĵo povas kosti ĉi tie kaj $ 5, kaj $ 4 kaj $ 3, depende de tio, kiun menuon kelnero donos al vi.

Restoracioj kaj manĝejoj ofte aspektas malpuraj, sed kvalito de manĝo de tio kutime ne dependas. Estas konata malnova principo: manĝu tie, kie manĝas plejparto de lokanoj . Ĥmeraj kuiraĥoj en Siem Reap ne apartenas al alta kuirarto, sed estas sufiĉe diversaj kaj kontentigaj. La manĝo ne estas spica, sed krom la nacia ĥmera manĝo ekzistas barataj, tajaj, vjetnamaj, ĉinaj restoracioj ktp. Biero en la trinkejoj kostas  ĉ. $0,5  (0.33 ) , kafo — ĉ.$1 kafo.

siemfood

Vespere  multaj turistoj venas al Pub Street, unu el la ĉefaj allogaĵoj ĉi tie estas masaĝo, tre malmultekosta, ĉirk. $ 1-5-10, sed oni necesas serĉi spertian masaĝiston. Estas ĉi tie trinkejoj kaj restoracioj, najbare sur la bordo de la rivero situas Old Market («Malnova Merkato») iom pli malproksime Night Market («Nokta Merkato»).  Ĉi tie ĉiukaze, vi povas malmultekoste kaj bonguste mamĝo, kaj aĉeti fruktojn kaj bezonatajn nutraĵojn kaj aliajn varojn. Prezoj: akvo (1,5 L) — $ 0,6, jogurtoj — $ 0.6-0.7, akvomelono — $ 0.5-1. Ni rekomendas aĉeti kamboĝan kafgrajnojn.  En Kamboĝo estas malmultekostaj diversaj drinkaĵoj: ekz.  1 litro de Martini Bianco — $7,5, 1 litro Bacardi Gold — $12 ktp. Ni rekomendas  aĉeti lokan drinkaĵon Sombai, rizan vinon kun lokaj fruktoj kaj spicoj.

Translokiĝo en Siem Reap estas facila uzante «tuk-tukon» — motorciklan taksion (ĉirk. $1 interne de urbo, duoble nokte aŭ dum malbona vetero) , vi povas veturi per montbiciklo\skotero konraŭ $3 aŭ ordinaran biciklon kontraŭ $1, luado de  skotero estas malpermesita, sed oni diras, vi povas uzi en Siem Reap via skotero el alia provinco de Kamboĝo. Certe kaŭzo de la malpermeso estas proksimeco de la Angkor: se permesi al ĉiu eksterlandano veturi tienmemstare, do lokaj «tuk-tuk»-gvidistoj restos sen laboro.

Atingo de Angkor

La komplekso situas ĉirkaŭ 6 kilometroj de la urbo. Por veturi  el Siem Reap al la temploj de Angkor oni uzas
tuk-tukon: faman tra tuta Sudorienta Azio motorcikla pasaĝera kaleŝo. Kostas «tuk-tuko » $10-12 por vojaĝo al proksimaj temploj ( «la malgranda rondo «) , aŭ $ 20 por malproksimaj temploj ( «la granda rondo «) , inkluzive veturon al templo de Banteay Srei, 37 km norde.  Vi povas lui «tuk-tukon» surstrate aŭ en la hotelo, kie ĝi kostos $ 3-4 pli, sed ĝia ŝoforo ŝajne estos pli respondeca kaj bonkvalita. Memorŭ ke gvidanta sperto de ŝoforoj de «tuk-tuko» kutime koncernas nur kutimajn, plej popularajn vidindaĵojn. Se vi vojaĝos sola, vi povos uzi ankaŭ servojn de motorciklistoj, ĝi estos eĉ pli malmultekostaj.

tuktukangkor

Bileto por viziti ĉiujn templojn de Angkor kostas $20 tage aŭ $40 por tri tagoj aŭ $60 por sep tagoj.  Neniu devas viziti la Angkoron ĉiutage, vi povas ekskursi tie ĉi en iu ajn pripagita tago. La bileto enhavas foton de la posedanto kaj ne povas esti redonita al aliu persono. Infanoj sub 12 jaroj ne bezonas bileton.

Ĉe enirejoj al temploj de Ankgor vagadas sufiĉe multe da vendistoj de suveniroj kaj simple almozuloj. Foje ili situas ankaŭ ene de la templa komplekso . Estu emocie preta al ilia granda intereso al via persono: ili ne estas agresemaj, sed tre tedemaj.
Danĝera flaŭro kaj faŭno en la ĉirkaŭaĵoj de Angkoro preskaŭ mankas, sed vizitante la temploj kaj ĉirkaŭa areo ni rekomendas kontroli viajn paŝojn.  Ĉefe tiu konsilo koncernas al malglataj vojoj ol minoj de Pol- Pota reĝimo, kiuj estas sendanĝerigitaj. Tamen, vagi ekstere de la turistaj vojetoj ankoraŭ ne estas rekomendita. Kutime sufiĉas 3-4 tagoj por viziti la komplekson de Angkor.  Viziti ĝin estas multe pli komforte en nuba vetero, kiam ne estas tro varme. Sekve, ni rekomendas vojaĝi al Kamboĝo dum la pluva sezono, plejparte je fino de ĝi.

Atentu ke la artikolo estas riĉigota kaj renovigota. Daŭrigota.

 

Estas uzatai fotoj de LightOnDude, Infidelic, DennisSylvesterHurd, Dave Clarke

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress