Sankt-Peterburgo, la dua rusia ĉefurbo

Teritorio de estonta Sankt-Petersburgo en IX-X jarcentoj apartenis al Novgorod kaj de la XIII jarcento estas konata kiel la Iĵora lando. En la XV jarcento, tiuj setlejoj estis parto de la Novgoroda feŭda respubliko, estis integrigitaj en unuigita Rusia ŝtato.
peter1

Ekde fino de XII ĝis XVIII jarcento la areo estis objekto de pretendoj de multnombraj landoj. En 1703 ĉe buŝo de la Neva rivero, kiu enfluas en la Finna golfo, sur Lepora insulo, Peter La Unua fondis fortreson, poste nomitan je nomoj de sanktuloj Petro kaj Paŭlo.

petromonumento
En 1703 -1704 jaroj li proksime fondis Kronŝtadt-fortresion kaj Admiralan fortreson. Tiel estis fiksita rusia aliro al la Balta maro. Vasta Neva trans lago Ladoga kaj la rivero Volĥov konektis Novgorod’on kaj aliajn rusiajn regionojn kun la Finna golfo kaj Balta maro, kaj malfermis lvojon al centraj eŭropaj landoj.

piter14

Fondita kiel fortreso, Peterburgo jam en 1712 iĝis la ĉefurbo de Rusio, kaj restas je tiu stato ĝis 1918 jaro. Tiam ĉefurbeco reveniĝis al Moskvo, sed Peterburgo restis kun neformala titolo de «La Norda ĉefurbo». Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte «aziecajn» tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Unue li planis konstrui la urbon laŭ prototipo de Venecio kaj Amsterdamo, kun kanaloj anstataŭ stratoj.  

piter13 piter9 piter8Ve, la planoj ne efektiviĝis, tamen urbanismaj principoj de la caro restas en arkitekturo de SPb kaj hodiaŭ, kaj faras la urbon la plej «eŭropea» urbo de Rusio. Petro la Unua nomis la novan urbon nederlande — Sankt Pieter Burch. De 31 aŭgusto de 1914 jaro ĝis 24 januaro de 1924 urbo estis nomata Petrograd (el rusa lingvo — «urbo de Petro»), kaj poste ĝis 1991 ĝi estis Leningrado (ruslingve — «urbo de Lenin»).  En 1991 urbo revenis al komenca nomo — Sankt-Peterburgo. Por mallongigi ĝin en Rusio oni nomas la urbo kiel «Piter», sed ĝin plaĉas ne ĉiuj pra-loĝantoj.

ballet

Ofte nomata ĝi estas ankaŭ kiel «la kultura ĉefurbo de Rusio», kvankam tiun ĉi rangon pretendas kaj multaj aliaj urboj de la lando. Sed la Peterburga baleta skolo estas konata tutmonde, kaj eĉ iĝis bazo por disvolvigo de baleta arto en aliaj regionoj de Rusio.

Sankt-Petersburgo estas granda industria, kultura kaj scienca centro en Rusio, grava fervoja nodo, havenurbo kaj administra centro de Leningrado regiono. Ĝi estas hejmo por pli ol 5 milionoj da homoj. Al ĝi bizarecon donas 42 insuloj de delto de Neva-rivero, sur kiuj ĝi staras, pli ol 40 enurbaj riveroj, kanaloj, interfluoj, artefaritaj kanaloj, 363 pontoj. Granda parto de la urbo sitias nur je 1,2-3 metroj super marnivelo, kaj dum ventoj el la Finna folfo tiuj areoj estas sub danĝero de diluvo. Pro tio la urbon alegorie nomas «Venecio de la Nordo». Alia metafora nomo de Spb estas “la Norda Palmira”.

piter6

Apud Sankt-Peterburgo estas ĉirkaŭ 60 industriaj satelitaj urboj, feriejoj, esplorcentroj, palacaj kaj parkaj ensembloj – Kolpino, Pulkovo, Zelenogorsk, Petergof, Gatĉina, Pavlovsk ktp.

Sankt-Peterburgo estas unu el la plej belaj urboj en la mondo, danke al lia arkitektura ensemblo de l XVIII-XIX jarcentoj, strikta planado de stratoj, parkoj kaj ĝardenoj, kanaloj, multnombraj pontoj kaj pontetoj, artifikaj kradoj kaj monumentaj skulptaĵoj.

piter4

Kun la urbo estas ligita agado de Aleksandro Radiŝĉev kaj Aleksandro Puŝkin, Miĥail Lermontov, Fjodor Dostoevskij kaj multaj aliaj grandaj reprezentantoj de rusa kulturo.

arkitektpit2 arkitektpitEstas neforgesebla heroa rezisto de loĝantoj de la urbo dum batalo kun faŝismo. Dum 872 tagoj daŭrigis blokado de la urbo fare de la hitleraj trupoj. Sed malgraŭ malsato (la sola maniero de provizado de Leningrado estis «vojo de la vivo» laŭ lago Ladoga), malvarmo, la konstanta artileria pafado kaj bombado, la urbo daŭre vivis, por produkti armilojn por la fronto, zorge gardi la kulturajn valorojn, senespere rezisti en tute malhumanaj vivkondiĉoj, penante subteni spiriton de familio, amikoj, kolegoj. Pli ol 600 mil civitanoj de Leningrado mortis dum tiuj tagoj, sed la urbo pluvivis. Hodiaŭ en Peterburgo pri la milito rememoras nur konservitaj por prafiloj platoj sur domoj, avertantaj pri danĝero de pafado.

piter10

Post la milito plimulto de palacoj kaj monumentoj de historio estis renovigitaj, kaj ĉiu vizitanto de la urbo sur Neva-rivero povas denove admiri la Petergof kaj Pavlovsk, konatiĝi kun riĉaj kolektoj de la Ermitaĝo kaj la Rusa muzeo, viziti la faman Mariinskij teatron, katedralon de St. Isaako, aŭ simple vagadi inter la nesuperebla arkitekturaj ensembloj.

piter 16Somero en tiuj latitudoj donas al la urbo kaj ĝiaj gastoj tempon, kiu jam fariĝis marko de la urbo — «Blankaj noktoj» dum kiuj vi povas senti vin same kiel dum tago kaj travivi rememorindajn momentojn en urbo de Sankta Petro

Vi havas bonan ŝancon viziti la urbon partoprenante nian Karavanon al Koreio en 2017 jaro

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress