Hejma paĝo / Somera karavano en Rusio-2019

Somera karavano en Rusio-2019

Somera karavano en Rusio-2019
La Vojaĝo pripensas projekton de Karavano laŭ Rusio somere de  2019 jaro. Io sufloras nin ke je komenco de aŭgisto multaj esperantoparolantoj ĉeestos proksime de ruslanda «norda ĉefurbo»  — Sankt-Petersburgo. Ni proponas al vi mojosan vojaĝon, ne nur en SPb, sed ankaŭ en najbaraj urboj, kia kombinaĵo donos al vi bonan prezenton de ruslanda historio kaj kulturo.

  • Plano
  • SPB
  • Jaroslavl
  • Vladimir k Suzdal
  • Moskvo
  • Utilaĵoj
  • Prezoj
  • Aliĝilo
  • 27 julio* — trajna veturado el Laĥti al Sankt-Petersburgo. Enloĝigo.
  • 28 julio — ekskursoj en Sankt-Petersburgo
  • 29 julio — ekskursoj en Sankt-Petersburgo. Nokta trajno al urbo Jaroslavl
  • 30 julio — ekskurso en Jaroslavl, konatiĝo kun antikva rusa arkitekturo sen tranokto.
                         Buso ĝis urbo Vladimir (5 horoj). Enloĝigo. Vespera kunveno.
  • 31 julio — ekskurso en Suzdal, konatiĝo kun antikva rusa urbo, reveno al Vladimir
  • 1 aŭgusto  — ekskursoj en Vladimir. Posttagmeze trajno al Moskvo (2,5 horoj). Enloĝigo.
  • 2 aŭgusto — ekskursoj en Moskvo.
  • 3 aŭgisto —  ekskursoj en Moskvo.
  • 4 aŭgusto — forveturo al hejmlando

*— tago dependos le lokaj planoj en Lahti.

Punktoj de la plano estas diskutataj kaj ĝustigataj, bonvolu viziti la paĝon reen.

Fondita kiel fortreso, Peterburgo jam en 1712 iĝis la ĉefurbo de Rusio, kaj restas je tiu stato ĝis 1918 jaro. Tiam ĉefurbeco reveniĝis al Moskvo, sed Peterburgo restis kun neformala titolo de «La Norda ĉefurbo». Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte «aziecajn» tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Unue li planis konstrui la urbon laŭ prototipo de Venecio kaj Amsterdamo, kun kanaloj anstataŭ stratoj.

Legu pli pri Sankt-Peterburgo



Somera karavano en Rusio-2019Jaroslavl estas  urbo je 282 km nord-oriente de Moskvo kaj je ĉ.700 km (fervoje). La urbo situas surborde de la rivero Volgo kaj ĉe Trasiberia fervojo.
La urbo estis fondita en 1010 fare de princo de Kiev Jaroslav «la Saĝulo». En 1218 jaro urbo Jaroslavl iĝis princina urbo pro ĝia tre avantaĝa loko ĉe la vojkruciĝo de komercaj itineroj. En 1463 jaro Princlando de Jaroslavl iĝis parto de la Moskva ŝtato.

La urbo estas rezervejo de urboplanado antikva, kie  estas konservitaj konstruaĵojn de preskaŭ ĉiuj stiloj de rusa arkitekturo de lastaj kvin jarcentoj.  Tial en 2005 jaro historia centro de Jaroslavl estis inkludita en la listo de la monda kultura kaj historia heredaĵo de UNESKO. Jaroslavl estas parto de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj memoraĵoj.

La plej malnova konstruaĵo sur teritorio de la urbo estas la katedralo de Sankta-Transfiguriĝo de la Spasskij monaĥejo, fondita en 1506-1516 sur fundamento de konstruaĵo de 1216-1224 jaro. Somera karavano en Rusio-2019En la ensemblo de la monaĥejo estas: ŝtona barilo kun turoj, la Sanktaj Pordoj,  jam menciita katedralo de Sankta-Transfiguriĝo, preĝejo de Miraklistoj de Jaroslavl, refektorio kaj apartamentoj de monaĥejestro, sonorolejo, sakristio, ĉelarejo monaĥa.

La preĝejo de Sankta Johano la Baptisto estas kulmino de la arĥitekturo de Jaroslavl de la 17a jarcento, mondgrava ĉefverko rekomendita de UNESKO por montri al turistoj.

La urbo Jaroslavl situas ĉe kunfluejo de eta rivero Kotorosl kaj la mondfama rivero Volga, unu el plej grandaj en Eŭropo. La borostrato de la rivero Volga estis konstruita danke al mono de Imperiestro Aleksandro la Unua, laboroj komencis en majo 1825 jaro.  Ĝia longeco estas 2,7 km, kiu somere kaj vintre estas bonega loko por promenoj fotado kaj sporto.  La borostrato komencas ĉe la kunfluo de riveroj Kotorosl kaj Volga.

Ĉi tie situas la plej malnova parto de la urbo, nomata en antikvaj tempoj kiel Klremlo de Jaroslavl aŭ la Ĉarpentita Urbo.

Jaroslavl estas konata kiel urbo kie en 1750 jaro estas fondita la unua profesia popola teatro en Rusio.

Somera karavano en Rusio-2019Vladimir estas urbo en 176 km oriente de Moskvo, surborde de la rivero Klazjma  kaj ĉe Trasiberia fervojo.  La urbo estis fondita en la jaro 1108. En la 12a-14a jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de la Granda princujo de Vladimir.

Ĝi ankaŭ estas unu el konstsitigaj urboj de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj memoraĵoj. Urbo estas unu el la plej grandaj turismaj centroj en la eŭropa parto de Rusio.
Ni proponas  hostalon «Samovar» por tranokti en Vladimir

 

 

Unu el mondfamaj vidindaĵoj de Vladimir estas la Preĝejo de Pokrov-sur-Nerlj, blanka ŝtona preĝejo de XII jarcento apud Vladimir elstara monumento de la arkitekturo de skolo de Vladimir-Suzdal.
Ĝi estis konstruita al distanco de ĉ. mejlo de Bogoljubovo-monaĥejo, ĉe la kunfluo de du riveroj — Nerlj kaj Kljazma. La buŝo de la Nerlj estas siaspecaj riveraj pordoj de la lando de Vladimir sur movoplena komerca itinero Nerlj — Kljazma — Oka — Volga. La Preĝejo altiĝas super  bordo de la malnova kuŝejo de Kljazma sur ronda monteto kovrita per herbo kaj arboj. Aspektas kvazaŭ ĝi kreskas el ĉi tiu monteto kaj estas senvole admirinde kiom bone estas elektita  la loko por konstru de la templo.

 

En 26 km norde de Vladimir situas la urbon de Suzdal — arkitektura rezervejo, parto de la Ora Ringo de Rusio. La historio de Suzdal утhavas ĉirkaŭ 1000 jarojn. Kiel plej multaj rusaj urboj, la urbo Suzdal estis formita de komerca, metia kaj agrikultura setlejo.

Sen troigo, Suzdal estas unu el la ĉefaj antikvaj urboj de Centra Rusio. Parto de la Ora Ringo, markita de UNESKO kaj konstante elektata de turistoj, ĝi ofertas al vojaĝantoj elstaran elekton de antikva ŝtona arkitekturo: la Kremlo, kvin monaĥejoj kaj multaj sveltaj blankaj ŝtonaj temploj, kompletigitaj kun muzeo de ligna arkitekturo.

Tradicia suveniro en Suzdal — «medovúha«, kiu estas vendata verdire ĉie.

 

Somera karavano en Rusio-2019Moskvo estas ĉefurbo de Rusio en eŭropa parto de la lando ĉe samnoma rivero. Laŭ loĝantaro Moskvo estas plej ega urbo en Eŭropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo.  Moskvo estis historia politika centro de Grandprinclando Moskvo, Rusa carlando, Rusia Imperio, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio.

En Moskvo lokiĝas plejmulto de ŝtatorganoj de Rusio,  ambasadorejoj de eksteraj ŝtatoj, stabejoj de ĉefaj rusiaj organizaĵoj. Moskvo estas grava transporta kaj turisma centro de Orienta Eŭropo kaj Rusio.

Legu pli pri Moskvo


 

Prezoj estas kalkulataj
 

Aliĝilo de Somera karavano en Rusio-2019

Persona kaj Familia nomo (nepra)

ViroVirino

Retpoŝto (nepra)

Telefono kun landa kodo (nepra)

Urbo, lando

Naskiĝdato

Mi estas vegetaranoMi ne estas vegetarano

Mi bezonas invitleteron por ruslanda vizo

Aldona mesaĝo (se bezonas)

captcha

Tajpu kodon de supra bildo

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.