Hejma paĝo / Arkivo por etikedo: UK

Arkivo por etikedo: UK

 Vojaĝo al UK en Hanojo – parto sesa

Ek! Same kiel plejmulto da vidindaĵoj, la Parfuma pagodo troviĝas je distanco de kelkhora veturado de Hanojo. Feliĉe ĉirkaŭaĵoj estas belaj, busoj sufiĉe komfortaj kaj akompanaro ne ĝena. Dum forlasi la urbon ni haltis kiel kutime ĉe kontrolejo de vojpolico kaj ne tre bonsorte. Dum rutina dokumentokontrolado evidentiĝis, ke nia …

Legi pli »

Vojaĝo al UK en Hanojo – parto kvina

 Prince Henry Oguinye Tiun tagon mi finfine renkontiĝis kun mia malnova (sed ĝis nun nur koresponda) afrika amiko – Prince Henry Oguinye en Niĝerio. Ni interkonatiĝis antaŭ unu aŭ du jaroj per Interreto kaj li sufiĉe aktive partoprenas en la establita de mi grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ĉi-foje mi alportis por li laŭvican honorarion, kio certe …

Legi pli »

Vojaĝo al UK en Hanojo – parto kvara

Mi ekskursis dum la tuta tago kaj ĉiam akompanis min vera Ĝojo. Ĉu ve ne kredas? Mi klarigu.  La montara vilaĝo Tiun tagon ni vizitis montaran vilaĝon, situanta je ĉirkaŭ kvar horoj de veturado de Hanojo. Tie loĝas tribo kun malfacile prononcebla (kaj des pli memorigebla) nomo Thai Mai (espereble …

Legi pli »

Vojaĝo al UK en Hanojo – parto tria

Plia ekskursa tago la 31-an de julio estis vere ĝuinda, kvankam finiĝis multe pli frue ol atendite. Ĉu tio estis avantaĝo aŭ manko? Mi ne scias.   Ceramikista vilaĝo  Unua punkto de nia itinero estis tiel nomata ceramikista vilaĝo, situanta ne tre for de Hanojo. Tamen se oni atendus vidi “tipan” tropikan …

Legi pli »

Vojaĝo al UK en Hanojo – parto dua

Mi eĉ pli ol unufoje aŭdis malafablajn vortojn pri esperanto-turistoj, kiuj kvazaŭ fuŝas per sia ĉeesto ĉiun kongreson, uzante valoregan donacon de la majstro Zamenhof por tiom laika celo. Nu, kion fari? Mi agnosku – mi estas unu el ili, do ĵetu ŝtonojn kontraŭ mi!  La golfo Halongo Mi jam …

Legi pli »

Vojaĝo al UK en Hanojo – parto unua

Vintre de 2007/2008 mi eklernis Esperanton kaj skribis en mia ruslingva blogo pri tio. Maksimo rimarkis: “Tiu ĉi lingvo ŝanĝos vian vivon”. Diable, kiel li pravis! Mi neniam estis eksterlande. Neniam mi partoprenis Esperanto-renkontiĝon. Neniam mi parolis en Esperanto. Ĉion ĉi mi faros jam post unu tago, alveturinte Hanojon, kie …

Legi pli »