Trabzono — turkia antaŭposteno de Karadeniz’

trabzono

Trabzono (Trebizondo) estas la ĉefa urbo de la samnoma turkia provinco, lokita sur la nigramara bordo (en turka lingvo — Karadeniz) proksime de la arbar-kovrita monto Kolat Dag kun alteco 3410 metroj.En antikvaj tempoj la urbo estis konata kiel Trapezund kaj estis greka kolonio fondita en 750 a.K. kaj poste — centro de la Pontikaj reĝoj. Dum la periodo de prospero de la Roma Imperio la urbo estis ĉefa rifuĝejo de la roma floto en Nigra Maro pro ĝiaj bone protektantaj bordoj.

Trabzono estis unu el la finaj punktoj de la Silka Vojo, grava kultura kaj komerca centro, kiu estis vizitita fare de la ĝenovaj kaj veneciaj komercistoj.

Post kolapso de la Romia Imperio la urbo estis akirita de la bizancanoj, kaj ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la bizancia kulturo en Kartvelio. Trapezundo, kvankam ne estis la ĉefurbo, sed havis sian propran episkopon.

Komencante de 1204 jaro la urbo estis la ĉefurbo de la greka ŝtato, nomata la Imperio de Trapezundo. En 1461 la otomanoj konkeris la urbon kaj ĝiaj loĝantoj relokiĝis al Konstantinopolo. Dum la Unua Mondmilito ĝi estis okupita de rusaj trupioj por eviti «etnan purigadon». Tamen, post la revolucio en Rusio de 1917 jaro, la trupoj estis retiritaj laŭ ordono de Vladimir Lenin, kaj granda kvanto de loĝantoj estis mortigita.

trabzon

Hodiaŭ Trabzono estas granda industria urbo en Turkio, bone evoluanta kaj eĉ havas futbalteamon «Trabzonspor» — unu el kvaropo de grandaj turkiaj futbalaj kluboj. Grandan parton de la ekonomio de la urbo estas tea produktado.

trabzon1

Kiel atingi

Trabzono estas ligita kun urboj de Turkio per vasta reto de itineroj de Metro, Ulusoy, Sakarya Vib Turizm, kaj aliaj busaj kompanioj. Ankaŭ busoj veturas en Kartvelio (Batumo kaj Tbiliso). Laŭ maro vojaĝantoj povas atingi Trabzonon el rusia urbo Soĉi per pramoj kaj rapida akvoplanea ŝipo. Fluge eblas atingi la urbon per itineroj de Atlasjet Havacılık, Onur Air, Türk Havayolları, Pegasus Airlines kaj aliaj.

Kie loĝi
Hoteloj de Trabzono ĉe retejo de trabzona turisma servo

Kie manĝi

La plej malgranda problemo — kie mamĝi en Trabzono. Urbo enhavas amason de manĝejoj por  diversaj gustoj kaj monujoj,  ne eblas eĉ nombri ĝin. Ni proponas ne preteriri kuiraĵojn el  mara fiŝo, ekz. balik ekmek.  Por bezonantoj de ĝustaj adresoj ni proponas rapidmanĝejon  Cigkoftem, aŭ picejon PizzaPizza aŭ restoracion de turkia kuirarto Çiğköfteci Ömer Usta .

Kion vidi

En la urbo oni povas vidi kelkajn monumentojn de la bizanca arkitekturo, inkluzive eks St. Sofia, Panagia Hrizokefalos (nun Fatih Moskeo), la Preĝejo de Sankta Anna kaj Sankta Eŭgeno (nun Yeni Ĝuma Moskeo) kaj la antikvaj urbomuroj.

Unu el la famaj vidindaĵoj de Trabzon — vilao de Atatjurk, eks-posedaĵo de greka bankiisto Karajannidis, kiu estas prezentita de urbo al la turka regnestro. Hodiaŭ en ĝi estas malgranda muzeo de Atatjurk. Je distanco de ĉirkaŭ 50 km sude de Trabzono estas lokita historia spirita centro de loka ortodoksa kristaneco — la monaĥejo Panagia Sumela.

trabzon1

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress